Unu miliono da niĝerianoj estas senigitaj je urĝa krizhelpo pro kontraŭ-terorismaj leĝoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 28-a de januaro 2020


La humanitara organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj diras ke la malsekureco en Niĝerio kaŭzita de la batalado kontraŭ Boko Haram senigis pli ol unu milionon da niĝerianoj je humanitara helpo.

Tiu helpgrupo, konata laŭ ĝia franca mallongiĝo MSF (Médecins sans frontières), raportas ke la loĝantaro de nordorienta Niĝerio viktimiĝas de ĉiuj flankoj en la konflikto, kiu daŭras 11 jarojn.

La niĝeria armeo diras ke ĝi estas superanta la islamistajn ribelantojn, sed laŭ MSF kaj iuj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la humanitara situacio ankoraŭ tre malbonas, ĉefe en la ŝtato Borno.

Luis Eguiluz, kiu estris la aktivadon de la organizaĵo dum la pasintaj du jaroj, diras ke la ebleco por la loĝantoj ĉirkaŭpaŝi estas limigata de la du ĉefaj ribelaj grupoj kaj la registaro, kio senigas ilin je ilia tradicia vivmaniero. Homoj suferas atakojn, forkaptojn, malbonan traktadon kaj ekspluatadon; virinoj kaj knabinoj suferas seksatencojn kaj aliajn specojn de seksperforto.

«Temas pri unu el la plej gravaj humanitaraj krizoj de la pasintaj jardekoj. 7,1 milionoj da senrimedaj homoj dependas de humanitara helpo por plu vivi. Ili dependas de la plej bazaj aĵoj kaj servoj: manĝaĵo, akvo, sano, tegmento», diris Eguiluz.

Li aldonis ke malgraŭ la malsekureco, la humanitaraj laboristoj kapablas aliri al la plimulto da homoj. Tamen, Eguiluz diris ke MSF kaj aliaj agentejoj tute ne kapablas aliri al 1,2 milionoj da homoj loĝantaj en regionoj regataj de la plej granda partio de Boko Haram, tiu aliancita al la Islama Ŝtato.

Laŭ lastatempaj nombroj de la Unuiĝintaj Nacioj, ĉi tiuj niĝerianoj loĝas en 22 enklavoj en la ŝtato Borno. Equiluz diras ke la niĝeria armeo malpermesas al humanitaraj agentejoj iri tien ĉar tio estus malobservo de internaciaj kontraŭterorismaj leĝoj. «Tiuj ĉi kontraŭterorismaj leĝoj malhelpas humanitajn grupojn intertrakti kun tiuj partioj en la konflikto, kiujn oni taksas teroristaj. Sekve, kiu kunlaboras kun teroristoj, tiu mem fariĝas teroristo», li diris. Equiluz rimarkigis ke tiuj ĉi leĝoj malhelpas krizhelpan aliron, ĉar la intertraktadon kun armitaj grupoj oni rigardas kiel krimon.

MSF petas ke la niĝeria registaro preferu la internacian humanitaran juron al la kontraŭterorisma leĝo. Ĉi tio ebligus al humanitaraj agentejoj aliri al pli ol 1,2 milionojn da niĝerianoj, kiuj urĝe bezonas helpon.

Fontoj