UN: amasa plimulto por kondamni la rusiajn aneksadojn en Ukrainio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Merkredo, la 12-a de oktobro 2022

Wikinews-Europe-logo.svg


Mekrede la 12-an de oktobro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kunvenis por voĉdoni pri projekto de rezolucio prezentita de Ukrainio kaj kunredaktita de Eŭropa Unio. La Ĝenerala Asembleo okazigis debaton pri la projekto de rezolucio post kiam Rusio uzis sian Sekureckonsilian vetoon pri sia aneksprovo. La debato komenciĝis lundon, la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo Csaba Kőrösi alvokis "trovi politikan solvon bazitan sur la Ĉarto de UN kaj internacia juro".

La rezolucio enkonduke atentigas ke la decidoj de Rusio de la 21-a de februaro (agnosko de la sendependeco de DPR kaj LPR) kaj de la 29-a de septembro (enkorpigo de la ukrainiaj regionoj Ĥersona provinco, Zaporiĵa provinco‎, Donecka provinco kaj Luganska provinco) estas perforto de suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio kaj malobservo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi poste deklaras: "La kontraŭleĝaj agoj de la Rusia Federacio koncerne la tiel nomitajn kontraŭleĝajn referendumojn okazigitajn de la 23-a ĝis la 27-a de septembro 2022 en partoj de la Donecka, Ĥersona, Luhanska kaj Zaporiĵa ukrainiaj regionoj kiuj estas aŭ estis parte sub la provizora armea kontrolado de la Rusia Federacio kaj la provo de kontraŭleĝa aneksado de tiuj areoj kiuj sekvis, havas neniun validecon laŭ la internacia juro kaj ne povas funkcii kiel bazo por iu ŝanĝo de la statuso de tiuj regionoj de Ukrainio". Ĝi alvokas "ĉiujn ŝtatojn, internaciajn organizaĵojn kaj specialajn instituciojn de Unuiĝintaj Nacioj ne agnoski ajnajn ŝanĝojn fare de la Rusia Federacio de la statuso de tuto aŭ parto de la Donecka, Ĥersona, Luhanska kaj Zaporiĵa ukrainiaj regionoj kaj sin deteni pri ajna ago aŭ rilato interpreteblaj kiel agnosko de tia ŝanĝo de statuso". Ĝi postulas ke Rusio "nuligu senprokraste kaj senkondiĉe" siajn decidojn de la 21-a de februaro kaj 29-a de septembro, kaj ke ĝi "retiru tuje, komplete, kaj senkondiĉe ĉiujn siajn militajn fortojn el Ukrainio laŭ la internacie agnoskitaj landlimoj de ĉi tiu lando."

La rezultoj de la voĉdonado estas jene:

  • poraj: 143
  • sindetenaj: 35
  • kontraŭaj: 5
  • neesprimitaj: 10

La kvin kontraŭintaj ŝtatoj estas Rusio, Belorusio, Nord-Koreio, Sirio kaj Nikaragvo. Ĉi-lasta, kiu suferas akrajn kritikojn de la internacia komunumo pri malobservo de homaj rajtoj, kaj okaze de la Rezolucio de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj ES-11/1 sindetenis, alproksimigis sian starpunkton al la rusia. Male, Eritreo, kiu voĉdonis kontraŭ la rezolucion ES-11/1, ĉi-foje sindetenis. 34 aliaj landoj sindetenis, inter kiuj Ĉinio, Barato, Sud-Afriko. Kun 143 poraj voĉdonoj, la internacia subteno al Ukrainio iomete plifortiĝis: Bangladeŝo, Irako kaj Senegalo, kiuj sindetenis en marto, ĉi-foje sin esprimis pore. La rezulto estas pli bona ol kion esperis la iniciatintoj, kiuj timis lacecon de afrikaj kaj sud-amerikaj landoj je konflikto kiu marĝenigas aliajn gravajn krizojn.

La ukrainia prezidento Volodomir Zelenskij aklamis la decidon kiel historian: "La mondo parolis – la provo de aneksado fare de Rusio estas senvalora kaj neniam estos agnoskita de liberaj nacioj", li skribis ĉe Tvitero. La germana UN-ambasadoro skribis: "La internacia komunumo kuniĝis por defendi la Ĉarton de UN. Male de Rusio, Ukrainio ne estas sola." La usona ministro pri eksteraj aferoj Antony Blinken priskribis la voĉdonadon kiel "potencan rememorigilon ke la grandega plimulto de nacioj staras kun Ukrainio", "Ĝi montras, ke la internacia unueco pri ĉi tiu afero estas klara kaj subteno al Ukrainio estas neŝanceligebla". "Rusio provis sufoki la Sekurecan Konsilion, sed ĝi ne povis silentigi la Ĝeneralan Asembleon", bonvenigis la reprezentanto de Eŭropa Unio ĉe UN Olof Skoog, memorigante, ke Moskvo vetois similan rezolucion ĉe la Sekureca Konsilio la 30-an de septembro. "La asembleo voĉdonade malakceptas la rusiajn agojn kaj konsideras ilin kontraŭleĝaj. Falsaj referendumoj, tiel nomataj aneksadoj, ĉio ĉi ne havas juran valoron." La rusia ministro pri eksterlandaj aferoj Sergej Lavrov taksis la rezolucion kiel "kontraŭ-rusian" kaj "aprobitan per diplomatia teroro".

Fontoj[redakti]