Turkmenio: unika kvaranteno sen infektitoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 17-a de julio 2020

Bazaro en Aŝgabato.

La 16-an de julio Turkmenio fermis por vizitado ĉiujn moskejojn, preĝejojn kaj pilgrimejojn. En la ĉefurbo Aŝgabato oni devigas ĉiujn surporti maskojn, ĉiuj manĝejoj, bazaroj kaj aĉetcentroj estas fermitaj. Ĝis la 23-a de julio estas ĉesigita trafikado de trajnoj. En kelkaj regionoj ĉesis ankaŭ interurba busa trafiko. En ĉiuj regionoj okazas grandskala desinfektado, kies neceson la aŭtoritatoj klarigas per eltrovo de "alta enhavo de polveroj" en aero kaj "por preventado de disvastiĝo en la teritorio de la lando de infektaj malsanoj, kaŭzantaj hodiaŭ seriozan zorgiĝon de la tuta homaro".

Dum gazetara konferenco la aŭtoritatoj deklaris, ke danĝera viruso povas veni al la lando kun aerfluoj el najbaraj ŝtatoj.

Dum plurjaraj esploroj de turkmenaj medicinistoj, ekologoj, fakuloj pri hidrometeologio kaj aliaj sferoj de scienco estis farita supozo, ke danĝeraj por la homa sano substancoj, inkluzive virusojn, povas esti transportataj per aerfluoj en la sentema ekologia medio de Centra Azio.
La ŝtata retejo Turkmenio hodiaŭ.

La turkmenaj aŭtoritatoj diris, ke gravan danĝeron prezentas aeramasoj, formiĝantaj pro la malsekiĝo de la Arala maro. Polvo-salaj ŝtormoj, kreiĝantaj tie, disvastiĝas je miloj da kilometroj, minacante homojn kaj disportante virusojn. La 13-an de julio la Ministerio pri sanservo kaj medicina industrio informis ke enhavo de polveroj en aero superis normon je 21%, do necesas ke ĉiuj surportu maskojn. Ĝi rekomendis ankaŭ gardi socialan distancon je almenaŭ unu metro, lavi la manojn kaj post reveni de varma loko al tiu klimatizita ne tuj stariĝi sub klimatizilon kaj ne trinki malvarmegan akvon por eviti malvarmumon. Ekde la 14-a de julio oni disŝprucas desinfektaĵojn de sur aŭtoj Toyota Hilux kaj leĝeraj aviadiloj. Oni raportas ke estas uzata 1% solvaĵo de kloro aŭ 0,25% solvaĵo de natria hipoklorito.

Tiu ĉi laboro, bazita sur sciencaj datumoj de fakuloj, okazas en du etapoj. La unua el ili estas direktita al desinfektado de la grundo kaj okazas de sur alteco 15-20 metroj. La dua etapo okazas de sur alteco 50-60 metroj kaj ĝi estas direktita al ekstermado de la patogenaj mikroboj kaj virusoj, kiuj povas troviĝi en aerbaseno ĉe alteco ĝis 40 metroj super la tero. Tiaj laboroj estis plenumitaj en la ĉelimaj zonoj de la provinco Mari kaj Lebap. Nun tiu laboro okazas en ĉelimaj teritorioj de provinco Balkan kaj en la teritorioj proksimaj al la urboj Türkmenbaşy kaj Balkanabat. Tiu ĉi agado daŭras, kovrante ĉirkaŭajn ŝoseojn, pasantajn ĉirkaŭ la provincaj centroj de la lando kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo.
La ŝtata retejo Turkmenio hodiaŭ.

Tamen ĝis nun Turkmenio oficiale konfirmis eĉ ne unu infektiĝon. Catherine Smallwood, estro de la delegacio de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), vizitinta la landon, konfirmis la 15-an de julio dum gazetara konferenco, dediĉita al rezultoj de tiu ĉi vojaĝo, ke en Turkmenio ne haveblas COVID-19, sed tio ne signifas ke ĝi ne povos disvastiĝi. Ŝi ankaŭ esprimis zorgiĝon pro kresko de kazoj de pneŭmonio en la lando. La delegacio, alveninta la 6-an de julio, alportis al Turkmenio humanitaran helpon, inkluzive de 320 mil medicinaj maskoj, 130 mil enspiratoroj, pli ol 88 mil vizaĝoŝildoj, pli ol 18 mil protektaj okulvitroj kaj 12 mil medicinaj ĥalatoj. Fakuloj de MOS vizitis medicinajn organizaĵojn, inkluzive hospitalojn, kontrolejojn ĉe landlimoj kun {Afganio kaj {Uzbekio, la internacian marhavenon en Türkmenbaşy, laboratoriojn kaj aliajn lokojn en la ĉefurbo, provincaj kaj distriktaj centroj.

La aŭtoritaroj asertas, ke en ĉiuj regionoj estas establitaj koncernaj staboj, rezervitaj medicinaĵoj kaj protektaĵoj, aĉetitaj kaj plu aĉetataj testiloj kaj okazas grandskala desinfektado. Ĉiuj alvenintoj, okupiĝantaj pri transportado de kargoj per aŭtoj aŭ fervojo, estas testataj post transpasi la ŝtatan landlimon kaj kvarantenataj por 14 tagoj. La 8-an de julio Rusio sciigis pri liverado de protektiloj, testiloj kaj kuraciloj al Turkmenio.

Turkmena virino.

La oficialajn asertojn spitas anoncoj en sociaj retejoj. Homoj demandas interalie kiel unumetra distanco inter la homoj povos haltigi la viruson, kiu laŭ asertoj de la samaj aŭtoritatoj libere flugas kun aeramasoj centojn da kilometroj. Oni atentigas ankaŭ, ke unuafoje alvoko surporti la maskojn pro "danĝeraj polvoŝtormoj" aperis tagon antaŭ alveno de la MOS-delegacio. La meteologia retejo Meteojurnal.ru kontestis aperon de tiaj ŝtormoj kaj dubigis efikecon kaj eĉ eblecon de disŝprucigado de kontraŭvirusaj kemiaĵoj de aviadiloj. Ĝi interalie memorigis, ke en marto tiaj onidiroj aperadis en Rusio, Kartvelio kaj Kazaĥio, sed tieaj aŭtoritatoj tuj neis la eblecon mem de tiaj agoj. Rusiaj militfakuloj diris, ke tiaj metodoj ne ekzistas en Rusio, nek ie ajn en la mondo.

Nokte de la 7-a al la 8-a de julio en Aŝgabato mortis pro pneŭmonio la 57-jara turka diplomato Kemal Uçkun, enhospitaligita la 27-an de junio. La 8-an de julio laŭ oficialaj informoj ankaŭ pro pneŭmonio forpasis la 61-jara prezidanta konsilisto pri naftogasa industrio Jagŝigeldi Kakajev

La 10-an de julio la ambasadorejo de Rusio informis pri ĉesigo de akceptado de la vizitantoj pri personaj aferoj ekde la 13-a de julio. Oni ne indikis kialojn de la decido, sed petis "kun kompreno trakti la entreprenatajn agojn, kiuj havas pure provizoran karakteron".

La ambasadorejo de Usono en Turkmenio informis ke malgraŭ manko de oficiale registritaj infektiĝoj ĝi ricevis de lokanoj informojn pri kazoj de malsaniĝo kun simptomoj similaj al COVID-19 kaj sekvinta kvarantenado de tiaj malsanuloj por 14 tagoj.

La 12-an de julio Ĥristina Nestojanova, edzino de la unua sekretario de la rusia ambasadorejo en Turkmenio, publikigis en sia Instagram-konto mesaĝon, tute kontraŭan al la oficiala bildo.

La viruso diktas siajn regulojn kaj ŝanĝas la vivmanieron. Ankaŭ nin ĝi atingis, ŝokinte per sia grandeco. Limo ĉirkaŭ la urbo estas delonge fermita... Ekde hodiaŭa tago fermiĝas ankaŭ unu post alia bazaroj, aĉetcentroj. Oni enkondukis la maskan reĝimon, superbazaro en kiu ni aĉetumas estas ankoraŭ malfermita. La konfirmitaj kazoj de la infektiĝo je COVID ankoraŭ "mankas"... Ni ja komprenas ke tio estas alie... Malsanuloj tre multas. Mi tre amas tiun ĉi landon. Tutkore. Sed mi estas profunde elreviĝinta je tiaj malfruaj agoj... Forpasis turka diplomato, konsilisto de la prezidanto kaj amaso da aliaj homoj. Sed la kronviruso estas ne agnoskita. Kaj tio estas terura fakto, kiu diferencigas tiun ĉi landon de ĉiuj aliaj, agnoskintaj kaj kuracantaj la malsanulojn. Ni estas en kaptilo. Kiu estas pli forta, tiu postvivos. Ĉi tie oni ne kuracas.
Ĥristina Nestojanova, edzino de la unua sekretario de la ambasadorejo de Rusio en Turkmenio.

Sekvan tagon ŝi forigis la mesaĝon.

Fontoj