Turkio transformis Hagia Sofia je moskeo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 11-a de julio 2020

Hagia Sofia.

La 10-an de julio prezidanto de Turkio Recep Tayyip Erdogan ordonis transformi la bazilikon Hagia Sofia el muzeo je moskeo. Antaŭtage la supera kortumo verdiktis, ke ĝia muzeigo en 1934 estis kontraŭleĝa, do malvalida. La ago kaŭzis indignon kaj protestojn fare de ekleziaj kaj ŝtataj institucioj tutmonde.

Historio de la afero

Moazika bildo de Jesuo en Hagia Sofia.

Ekde sia malfermo en 537 ĝis 1453, Hagia Sofia servis kiel ortodoksa katedralo kaj sidejo de la Patriarko de Konstantinopolo, escepte inter 1204 kaj 1261, kiam ĝi estis konvertita en romkatolika katedralo dum la Latina Imperio. La konstruaĵo estis moskeo de la 29-a de majo 1453 ĝis 1931. Ĝi estis laikigita en 1934 laŭ ordono de la unua prezidanto de Turkio Mustafa Kemal Atatürk kaj malfermiĝis kiel muzeo la 1-an de februaro 1935. En 1985 ĝi estis deklarita monumento de la Monda heredaĵo de Unesko kaj estas la plej fama turisma vizitindaĵo en Istanbulo (ĝis 1453 — Konstantinopolo, ĉefurbo de la Bizanca imperio).

La supera kortumo pritraktis la respektivan plendon kaj konkludis ke la decido farita en 1934 estis kontraŭleĝa, ĉar la ejo estas parto de vakfo, kiel nomiĝas neapartigebla posedaĵoj de islama komunumo. La Ŝtata Konsilio nuligis la registaran decidon faritan en 1934, restariginte la moskean statuson de la konstruajo. La kortumo argumentis, ke post la okupo de Konstantinopolo en 1453 la preĝejo iĝis posedaĵo de la sultano Mehmedo la 2-a, kiu plenrajte transdonis ĝin al la islama komunumo, do igis ĝin parto de vakfo. La plendo estis traktata plurfoje dum 16 jaroj. Ĉiujare la 29-an de majo, en la tago de la sturmokupo de Konstantinopolo, turkaj naciistoj manifestaciis antaŭ Hagia Sofia, postulante ĝian retransformiĝon je moskeo.

La konstruaĵo estas transdonita al la Direkcio pri Religiaj Aferoj kaj ekde la 24-a de julio malfermiĝos por islamaj preĝantoj. La prezidanto Recep Tayyip Erdogan promesis, ke kristanaj freskoj restos surloke kaj la ejo estos plu vizitebla, sed ekde nun servos ankaŭ kiel islama preĝejo. La eniro iĝos senpaga kaj libera por ĉiuj. Li informis pri la kortuma decido en sia Tviter-konto kaj gratulis ĉiujn pri tio.

Hagia Sofia, komuna heredaĵo de la homaro, akceptados ĉiujn en sia nova statuso en oble pli sincera kaj oble pli unika maniero.
Recep Tayyip Erdogan, prezidanto de Turkio.

Apud la moskeo kolektiĝis subtenantoj de la decido, kiuj jubilis kaj preĝis, sekvante alvokojn de muezinoj en siaj telefonoj.

Kritiko

Mihrabo en Hagia Sofia montras direkton al Mekao.

Observantoj konsideras la aferon politika decido, memorigante ke antaŭ jaroj Erdogan malferme nomis tiun transdonon nenecesa kaj sugestis al preĝantoj viziti la Bluan moskeon situantan apude. Lia pozicio ŝanĝiĝis kiam en marto 2019 municipan baloton en Istanbulo gajnis la opoziciulo Ekrem İmamoğlu, kiu ekde tiam estras la kulturan ĉefurbon de la lando. Iuj opinias ke la prezidanto hastis malfermi la moskeon por la preĝantoj antaŭ la 15-a de julio, kiam okazos la kvara datreveno de la malsukcesinta ŝtatrenverso de 2016 subpremita de li.

La Patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a diris ke tiu ago elrevigas la kristanojn kaj povas esti kaŭzo de plura disfendo inter la Okcidento kaj la Oriento. La Rusa Ortodoksa Eklezio diris ke tiu decido povos kaŭzi eĉ pli grandajn dividojn. La patriarko Cirilo la 1-a esprimis profundan orgiĝon kaj nomis la agon "minaco al la tuta kristana civilizo". "La voĉoj de milionoj da kristanoj ne estas aŭskultataj" konstatis lia proparolanto Vladimir Legojda.

La komitato pri la Monda heredaĵo de Unesko esprimis bedaŭron ke tiu ĉi decido ne estis antaŭe pridiskutita kun ĉiuj koncernaj flankoj kaj alvokis turkajn aŭtoritatojn al malferma dialogo.

Islama preĝoĉambro en Hagia Sofia. 2019.

Josep Borrell kiel gvidanto de la ekstera politiko de Eŭropa Unio nomis la decidon bedaŭrinda kaj memorigis, ke laika statuso de la ejo estis unu el ŝlosilaj decidoj faritaj dum kreado de la moderna Turkio.

Grekio nomis tion "malferma provoko al la civilizita mondo". La ministro pri kulturo Lina Mendoni diris, ke "La naciismo elmontrita de Erdogan... trenas lian landon ses jarcentojn reen" kaj "absolute konfirmas ke ne haveblas sendependa justico en Turkio".

La ministro pri eksteraj aferoj de Kipro Nikos Christodoulides diris, ke lia lando severe kondamndas la agon kaj alvokas Turkion plenumi ĝiajn internaciajn sindevigojn.

Morgan Ortagus, proparolanto de la Usona Departemento de Ŝtato esprimis elreviĝon pro tiu ĉi decido kaj esperon, ke ĉiuj dezirantoj plu povos viziti la ejon.

La Ŝtata Dumao de Rusio aprobis la 7-an de julio mesaĝon al siaj kolegoj en la Granda Nacia Asembleo de Turkio kun peto ne hasti kaj ĉiuflanke analizi la aferon.

Ni petas niajn kolegojn, deputitojn de la Granda Nacia Asembleo de Turkio, ĉiuflanke analizi la formiĝantan situacion kaj alvoki dum la farado de la decido pri statuso de la templo-muzeo Sanka Sofia en Istanbulo montri saĝecon kaj ne revizii decidon de la fondinto de la moderna Turkio Mustafa Kemal Atatürk, kiu por longa tempo transformis Sanktan Sofian je la simbolo de paco kaj interreligia akordo.
La Ŝtata Dumao de Rusio.

Ĉiujare Hagia Sofia vizitas milionoj da turistoj (3,7 milionoj en 2019) kaj nun estas malklare, kiel tio funkcios. Oni ne klarigis ankoraŭ, ĉu la turistoj rajtos veni dum la preĝado kaj ĉu kristanaj freskoj, bildigantaj kristanajn simbolojn, bestojn kaj homojn, plu estos videblaj aŭ ĉu oni kovros ilin, sekvante respektivajn islamajn malpermesojn pri la bildigo de la vivaj estaĵoj.

Respondo al la kritiko

Recep Tayyip Erdoğan.

Erdogan rifuzas ĉiujn kritikojn kaj plendojn kiel atakon kontraŭ la turka suvereneco. Opinisondo, plenumita en junio, montras ke 73% de la turkoj subtenas la agon de la prezidanto kaj nur 22,4% kontraŭas ĝin dum 4,3% ne havas definitivan opinion. Subtenantoj de la decido memorigas, ke tio estas parto de la ĝenerala turka politiko, kiu koncernas ĉiujn konfesiojn. Erdogan atentigis ke en Turkio kristanoj kaj judoj povas preĝi en 435 preĝejoj kaj sinagogoj. Pli frue por preĝado estis remalfermitaj la armena preĝejo de Surp Giragos en Dijarbakiro, la granda sinagogo en Edirne kaj la monaĥejo Aho en Gercüş. Ĉi-jare turkaj judoj unuafoje publike celebris Ĥanukon.

La prezidanta proparolanto Ibrahim Kalin diris ke Hagia Sofia funkcios same kiel la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo kaj la Baziliko de la Sankta Koro en Parizo, kiuj akceptas kaj preĝantojn kaj turistojn. Ŝi ankaŭ malaprobis ĉiujn ajn timojn pri la damaĝo de la kulturaj heredaĵoj en la ejo.

Malfermo de tiu ĉi loko por preĝado ne perdigas al Hagia Sofia iom ajn de ĝia mondheredaĵa identeco. Homoj plu povas iri tien kaj viziti la lokon. Same kiel niaj prauloj protektadis la kristanajn ikonojn tie, ili estos plu protektataj.
Ibrahim Kalin, proparolanto de la prezidanto de Turkio.

Fontoj