Trump diris ke Usono estas preta respondi al la atakoj kontraŭ la petrolproduktantaj instalaĵoj de Sauda Arabujo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 16-a de septembro 2019

Petrolinstalaĵo en Sauda Arabujo

La usona prezidanto Donald Trump diris ke la usona militistaro estas "ŝlosita kaj ŝarĝita" (aludante pri la ŝarĝado de pafilo) por respondi al la ardentaj atakoj kontraŭ unu el la plej grandaj petrolkampoj en Arabio kaj la plej granda krudpetrolstabiliga instalaĵo en la tuta mondo.

"Estas kialo por kredi ke ni konas la kulpulon", Trump diris per Tvitero malfrue dimanĉe la 15-an de septembro. Li aldonis ke li atendas por ekscii de la Saud-araboj kiun, laŭ ili, faris la atakon kaj "laŭ kiuj kondiĉoj ni antaŭenirus".

Pli frue, la ŝtatministro Mike Pompeo diris per Tvitero ke "Irano lanĉis senprecedencan atakon kontraŭ la monda energiprovizo", malkonfirmante la pretendon de respondeco kiun faris la Iran-subtenataj Huthiaj ribeluloj en Jemeno, kiuj estis dirintaj ke ili efektivigis la atakon per senhomaj flugmaŝinetoj.

Irano nomas la akuzon, ke ĝi faris la atakon, "maksimumaj mensogoj".

Iuj verŝajnaj celoj interne de Irano, por Usono aŭ Sauda Arabujo, "estus la rafinejoj kaj nepraj petrolinstalaĵoj", diris Ali Ŝihabi, la fondinto de la Arabia Fondo.

Ŝihabi diris ke spite la tvito de Trump, ne temas pri la "decido" de Rijado, ĉar iu venĝa ago, kiun la Saud-araboj faros tra la Golfo, malkovros la usonajn militistojn kaj instalaĵojn al atako de Irano, do ĝi devas plani komune kun Usono.

Fontoj[redakti]