Terura vetero en Pakistano mortigis 83 homojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 15-a de januaro 2020

La valo Neelum, kie okazis la plimulto da mortoj

Terura vetero en iuj partoj de Pakistano dum la pasintaj tri tagoj mortigis almenaŭ 83 homojn, vundis dekojn da aliaj, kaj iuj homoj ankoraŭ netroveblas.

La plimulto da mortoj estis raportitaj en la pakistana parto de Kaŝmiro pro neĝegoj estigintaj lavangojn, laŭ proparolanto de la Nacia aŭtoritato pri la regado de katastrofoj, la brigadestro Waseem ud Din.

Altrangaj oficialuloj en la pakistana Kaŝmiro diris ke almenaŭ 62 homoj pereis tie, inkluzive de 39 pro lavangoj. En la provinco Baluĉistano, almenaŭ 20 homoj pereis pro pluvegoj, kaj unu homo pereis en la provinco Ĥajber-Paŝtulando.

En unu rimarkinda poŝtelefona videaĵo spektebla per WhatsApp, viroj eksciteme krias: «Ni trovis la viron, ni trovis la viron». Poste la videaĵo montras homojn provantajn elfosi viron el la neĝo. Ĉar lia piedo alkroĝiĝas al io, li volvas koltukon al si atendante helpon.

En alia okazaĵo, lavango kuntrenas knabinon kun si. «Kiam ni retrovis ŝin, ŝi ankoraŭ estis spiranta iom, sed ŝi mortis kvin minutojn poste» diris paramediko en la valo Neelam, en Kaŝmiro. Li opinias ke la lavangoj estis faciligitaj de senarbariĝo. «Antaŭ 10 jaroj ni ankaŭ havis multege da neĝo, sed mi pensas ke la kialo por tio, ke nun ĝi transformiĝas je lavangoj, estas ĉar multe da arboj estis dehakitaj dum malmulte da tempo», li diris.

La vojo kondukanta al la valo estis superŝutita je plurmetra tavolo da neĝo, kio malhelpas helpoklopodojn. Militaj helikopteroj asistas la savistojn.

Ahmed Raza Qadri, la ministro pri regado de katastrofoj en la pakistana Kaŝmiro, diris ke la helpado autaŭeniras. «Oni elsendis helpoteamojn kaj provizojn el Muzaffarabad (la ĉefurbo de la pakistana Kaŝmiro) kaj ankaŭ mi iras tien». La vic-komisaro de la Neelam valo, Raja Shahid, diris ke pasintece lavangoj okazis en marto, do ili nekutimas en januaro.

Fontoj[redakti]