Tertremo skuis Nepalon kaj damaĝas Katmanduon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 25-a de aprilo 2015

La placa Durbar de Katmanduo restas detruita. Bildo el 2012. Sundar1/Wikimedia Commons

Forta tertremo de 7,9 laŭ la momant-magnituda skalo okazis ĉisabate 25-an de aprilo je la 06:11 horo (GTM) en centra Nepalo. La epicentro situiĝis inter la urboj de Pokhara kaj Katmanduo, ĉefurbo de la lando. La seisma energio sentigis la tertremon en areoj proksimaj al Barato kaj Ĉinio, kaj ankaŭ en foraj lokoj, kiel Pakistano kaj Bangladeŝo. Ankaŭ okazis, ĉar ĝi estas montoabunda areo, pluraj lavangoj en diversaj lokoj, kiel Ĉomolungmo (Everesto).

La Ministro pri Informado de Nepalo, Minendra Rijal, deklaris ke okazis enormaj damaĝoj kaj ke estas bezonata la internacia helpo por alfronti la konsekvencojn de la tertremo. Narendra Modi, Barata ĉefministro, kunigis plurajn membroj de lia registaro por pritrakti la situacion.

Dharahara, la turo kiu disfalis. Bildo el 2011.
Fonto: Anik Yadav/Wikimedia Commons

Dum la unuaj horoj ne eblis kalkuli nek la nombron da forpasintoj nej da vunditoj, kvankam oni opinias ke la cifero estas alta. En Katmanduo, pluraj historiaj konstruaĵoj suferis fortajn damaĝojn, ekzemple la turo Dharahara, konstruita en 1832, eldetruiĝis kaj nur restas eraĵoj, tial la personoj en ĝia eno estas kaptitaj. Same la placo Basantapur Durbar, agnoskita kiel monda heredaĵo de Unesko, estas preskaŭ eldetruita pro la tertremo. La Internacia Flughaveno de Katmanduo devis ĉesi la laborojn.

Post la tertremo ĉefa, okazis kelkaj replikoj, kelkaj el ili atingis magnitudon 6,6. Ĝis nun la nombro da forpasintoj superas 3700 personoj, kaj pli ol 6000 vundiĝis, laŭ Reuter.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Un terremoto de magnitud 7,9 sacude Nepal y daña Katmandú, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).