Telegramo estas ne plu blokata en Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 19-a de junio 2020

Ekrano de Telegramo.

La 18-an de junio Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo. Roskomnadzor substrekis ke la malbloko okazas post konsultado kun la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio kaj ke la institucio alte taksas pretecon de ĝia kreinto asisti en lukto kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.

La aplikaĵo estis oficiale blokita en Rusio ekde la 13-a de aprilo 2018 pro rifuzo de ĝiaj posedantoj transdoni al la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio elĉifrigilojn. La kreinto kaj posedanto de la aplikaĵo Pavel Durov klarigis ke fari tion ne eblas eĉ de la pure teknika vidpunkto.

Tamen efektive la aplikaĵo stabile funkciis dum la tuta periodo de ĝia oficiala blokado kaj plej ofte la uzantoj eĉ ne bezonis uzi VPN, nek entute sentis iun ĝenon. Plejparto de la rusiaj amaskomunikiloj havas kanalojn en Telegramo, ĝi estas aktive uzata de famuloj, politikistoj kaj komercistoj.

Kreinto de la aplikaĵo laŭids tiun ĉi paŝon.

Mi pensas, ke la malbloko iĝos bona signalo al IT-entreprenistoj kaj investantoj. Tiaj agoj de la rusiaj aŭtoritatoj en tiu ĉi kaj aliaj direktoj instigas optimismon. Mi esperas, ke la pozitiva tendenco konserviĝos kaj Rusio povos realigi sian potencialon en la cifereca sfero.
Pavel Durov

Antaŭe, la 4-an de junio li publike alvokis la rusiajn aŭtoritatojn rezigni je blokado de Telegramo kaj ebligi al "30 milionoj da uzantoj de Telegramo en Rusio pli komforte uzi la servon". Li substrekis ke en lastaj jaroj la teamo de la mesaĝilo grave evoluigis "metodojn de eltrovado kaj forigado de la ekstremisma propagando" sen rompi rajton de la uzantoj pri privateco de la korespondado.

En aprilo 2020 deputitoj de la Ŝtata Dumao Fedot Tumusov kaj Dmitrij Ionin sendis al la registaro leĝprojekton, malpermesantan blokadon de Telegramo en Rusio. La deputitoj argumentis ke la aplikaĵo estas oficale uzata de la ŝtataj institucioj por disvastigi informojn pri la Kronvirusa pandemio de 2019-2020kronvirusa pandemio kaj krome ĝia blokado neniam estis sukcesa, do "plua ŝajniga blokado damaĝos ne ĝian evoluon, sed prestiĝon de la ŝtata potenco". Fine de majo la Ministerio pri komunikado negative reagis al tiu ĉi leĝprojekto. Tamen la 15-an de junio ĝi estis prezentita en la Ŝtata Dumao.

Fontoj