Talibano okupis Kabulon kaj deklaris la finon de la milito en Afganio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usona patrolo. Afganio, 2011.

Lundo, la 16-a de aŭgusto 2021

Wikinews-Asia-logo.svg


La 15-an de aŭgusto trupoj de la talibanoj eniris Kabulon kaj senreziste okupis la ĉefurbon de Afganio. Altranguloj de la islamista movado eniris la prezidentan palacon kaj deklaris ke la milito en Afganio finiĝis. Prezidanto Aŝraf Ghani fuĝis eksterlanden.

Fina venko[redakti]

Talibanoj dum la ofensivo en 2021.

La eniron de la talibanoj al Kabulo antaŭis ilia fulmrapida ofensivo, kiu komenciĝis la 6-an de aŭgusto kaj kadre de kiu ili dum okupis la ĉefurbojn de 26 provincoj de Afganio, plejparte sen rimarkinda rezisto. Nun ĉiuj 34 provincaj centroj estas regataj de la talibanoj.

Lokanoj atestas pri paniko en la ĉefurbo kaj miloj da homoj despere provantaj eskapi al la Internacia Flughaveno Hamid Karzai. Plejparto de okcidentaj diplomatoj estis evakuitaj tien, iliaj afganaj kunlaborantaj penas aliĝi al ili timante venĝon de la talibanoj kontraŭ kunlaborintoj kun la okupaciaj fortoj. Oficialuloj de la talibanoj asertas ke ĉiuj ĉi timoj estas senbazaj kaj ke la situacio en la ĉefurbo estas trankvila danke al specialaj trupoj, kiujn la movado deplojis tie. Ili aldonas ke "ĝenerala publiko estas feliĉa pro la alveno de la muĝahidoj kaj kontenta pri la sekureco". La talibanoj promesas amnestion al ĉiuj ŝtatoficistoj, militistoj kaj aliaj kunlaborantaj de la falinta reĝimo kaj proklamas pacan karakteron de sia regado. Oni ankaŭ garantiis sekurecon al ĉiuj eksterlandanoj.

Cquote1.svg Hodiaŭ estas granda tago por la afgana popolo kaj la muĝahidoj. Ili vidas la fruktojn de siaj oferoj dum 20 jaroj. Dankon al dio, la milito en la lando finiĝis. Ni atingis kion ni celis, do la liberecon de nia lando kaj la sendependecon de nia popolo. Ni ne permesos al iu ajn uzi niajn terojn por ataki iun ajn kaj ni ne deziras damaĝi la aliajn. Cquote2.svg
Mohammad Naeem, proparolanto de la talibanoj

Timo kaj paniko[redakti]

Usonaj helikopteroj CH-47 Chinook.

Dume Usono raportis pri kompleta evakuo de ĉiuj kunlaborantoj de la usona ambasadejo, kiuj nun troviĝas en la flughaveno, kies perimetron gardas usonaj militistoj. Ekstere la flughaveno estas ĉirkaŭita de talibanoj. Ĉiuj regulaj flugoj estas ĉesigitaj, okazas nur tiuj militaj. Hodiaŭ amasoj da desperaj homoj sturmis la aviadilojn, usonaj militistoj pafis ĉielen kaj almenaŭ kvin homoj pereis, eventuale pro tretado.

Usona veterano de la milito Matt Zeller, fondinto de la karitata organizaĵo No One Left Behind (Neniu Estas Forlasita) asertas, ke urĝan evakuadon bezonas 44 mil afganoj, kiuj kunlaboris kun Usono kaj ties aliancanoj dum la 20-jara milito. Li avertis ke alikaze ili povus esti murditaj. Li insistas ke la evakuado devas okazi ankaŭ de aliaj urboj, okupitaj de la talibanoj.

Cquote1.svg Ni devas malfermi sekuran koridoron por ke ni povu evakui niajn afganajn kaj militajn aliancanojn el Afganio, ne nur sole el Kabulo, sed de ĉiu urbo kie ili loĝas. Estas 44 000 homoj ekster Kabulo kaj en aliaj urboj. La raportoj de tie estas hororaj. Okazas publikaj ekzekutoj en Kandaharo sur la stadiono. Virinoj estas ordonitaj ne forlasi iliajn hejmojn en Herato kaj la talibanoj venas de pordo al pordo en Mazar-i Ŝarif serĉante iun ajn kiu kunlaboris kun la usona armeo. Tio estas raporto kiun mi aŭdis en aliaj urboj, inkluzive en Kabulo. Cquote2.svg
Matt Zeller, usona veterano

Ekspertoj nomis ŝoka mankon de iu ajn plano por evakuado de afganoj, kunlaborintaj kun Usono kaj nun trafintaj vivminacan situacion.

Ĉefministro de Aŭstralio Scott Morrison diris ke li estis ŝokita de evoluo de la eventoj en Afganio kaj planas aranĝi la 16-an de aŭgusto registaran kunsidon por revizii aŭstraliajn operacojn en Kabulo. Li asertas ke la registaro jam translokis 430 afganojn, kiuj kunlaboris kun Aŭstralio kaj planas fari tion por la aliaj. Aŭstralio partoprenis operacojn de la koalicio, gvidata de Usono, ekde la invado al Afganio en 2001. Dum 20 jaroj tie pereis 41 aŭstraliaj militistoj kaj 261 estis vunditaj. En junio lastaj aŭstraliaj trupoj forlasis la landon. Similajn deklarojn faris altranguloj de Kanado, Francio kaj aliaj landoj, kies trupoj partoprenis en la koalicio.

Usonaj militistoj en helikoptero CH-47 Chinook. Bagramo, Afganio. 2009.

Pli ol 60 landoj publikigis la 15-an de aŭgusto komunan deklaron, en kiu ili alvokis la talibanojn ebligi sekuran foriron de eksterlandanoj kaj afganoj, kiuj deziras forlasi la landon. Ili alvokis lasi malfermitaj ĉiujn flughavenojn, landlimojn kaj vojojn, kaj subteni trankvilan ordon. Usono aliĝis al la deklaro. "La afganoj kaj internaciaj civitanoj meritas vivi je sekureco kaj digno. Ni en la internacia komunumo pretas helpi al ili" tekstas la deklaro. Usono anoncis planon en du tagoj deploji surloke 6000 soldatojn, kies sola celo estos garantii sekuran evakuadon. Usonaj oficialuloj diris ke 2000 afganoj jam venis al Usono dum lastaj du semajnoj danke al specialaj usonaj vizoj kaj ke pliaj miloj da vizoj estos eldonitaj baldaŭ.

Akuzoj kaj suspektoj[redakti]

Antony J. Blinken kaj Aŝraf Ghani. Aprilo 2021.

Multaj afganoj estis ŝokitaj de senrezista falo de la ĉefurbo kaj la neanoncita fuĝo de la prezidanto, kiu antaŭ kelkaj tagoj deklaris ke la armeo devas esti rearanĝita kaj alvokis ĝin batali ĝis la fino. Ministro pri defendo generalo Bismila-ĥan Mohammadi mallonge esprimis siajn sentojn en Tvitero: "Ili ligis niajn manojn kaj vendis la patrujon. Damnita Ghani kaj lia kunularo". Eksa konsilanto de la afgana prezidanto Mohammad Ŝafik Hamdam nomis la fuĝon de la prezidanto "malhonoro kaj perfido".

Cquote1.svg Tio estas malhonoro. Tio estas embaraso. Homoj sentas sin forlasitaj, homoj sentas sin perfiditaj. Post tiom multaj jaroj da penoj kaj tiom multaj jaroj da investoj li lasis nigre mornan markon en la historio de demokratio en Afganio. Li mem eskapis kun sia teamo kaj li ne pensis ĉe tio pri la milionoj da homoj, kiuj vivas en malriĉeco, kiuj vivas en malcerteco kaj kiujn li forlasis vivi sub la talibana reĝimo. Cquote2.svg
Mohammad Ŝafik Hamdam, eksa konsilanto de la afgana prezidanto

Aŝraf Ghani, profesoro pri antropologio, servis kiel ministro kaj dufoje (en 2014 kaj 2019) estis elektita kiel prezidanto de Afganio. Ambaŭfoje la balotoj okazis kun multnombraj leĝorompoj kaj sekvis akuzoj pri fraŭdoj. La talibanoj ĉiam nomis lin nura usona pupo kaj rifuzis agnoski kiel laŭleĝan potencon, reprezentantan la afganan popolon. Li fuĝis el la lando sen fari publikan deklaron aŭ gazetaran konferencon, akompane de sia edzino kaj du konsilantoj. Poste li klarigis tion en Fejsbuko per sia deziro preventi sangoverŝadon. Oni diras ke li flugis al Taĝikio, de kie laŭ diversaj informoj direktiĝis al Omano, Uzbekio aŭ alia lando. Taĝikio kaj Uzbekio oficiale refutis tiujn asertojn.

Malvenko de Usono[redakti]

Afgana ministro pri defendo generalo Bismila-ĥan Mohammadi (dua de maldekstre) kun usona komandestro generalo Frank McKenzie (maldekstre). La 24-a de julio 2021.

Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken rifuzis komparojn de la situacio en Kabulo kun tiu, kiun Usono spertis en Sajgono en 1975, kiam usonanoj kaj iliaj lokaj kunlaborantoj estis same urĝe evakuitaj el la urbo, okupita de nordvjetnama armeo. Li aldonis ke Usono pri nenio petis la talibanojn kaj inverse avertis ilin ke se ili kreos obstaklojn por la evakuado, sekvos "rapida kaj rezoluta reago".

Cquote1.svg Ekmemoru, tio estas ne Sajgono. Ni venis al Afganio antaŭ 20 jaroj kun unu misio kaj tiu misio estis trakti la homojn, kiuj atakis nin la 11-an de septembro — kaj ni sukcesis pri tiu ĉi misio. Cquote2.svg
Antony Blinken, Usona Sekretario de Ŝtato

Tamen gazetaro kaj sociaj retoj tutmonde pleniĝis je rememoroj pri la evakuado de usonanoj el Sajgono, kion akompanas foto de usonaj helikopteroj super usona ambasadejo en Sajgono, kiuj aspektas tre simila al tiu el Kabulo. Ekspertoj tamen parte konsentas kun Antony Blinken je la aserto ke tio estas falsa paralelo, ĉar la reĝimo de Sud-Vjetnamio ekzistis du jarojn post la retiriĝo de la usonaj trupoj dum la afgana reĝimo falis eĉ antaŭ ilia foriro.

Joe Biden dum gazetara konferenco pri Afganio. La 8-a de julio 2021.

Analizistoj kaj ĵurnalistoj memorigas ankaŭ ke la 8-an de julio usona prezidanto Joe Biden dum gazetara konferenco plurfoje esprimis certecon, ke la talibanoj ne povos preni la potencon kaj venki la afganan armeon, kiu estas bone trejnita kaj ekipita. "Ĉar la afgana armeo havas 300 mil bone ekipitajn soldatojn, same bone ekipitajn kiel iu ajn armeo en la mondo, kaj la aerarmeon — kontraŭ proksimume 75 mil talibanoj" diris la prezidanto. Li ankaŭ promesis ke ne okazos evakuado de la usona personaro per helikopteroj simila al tiu en Sajgono kaj rifuzis iujn ajn paralelojn kun la falo de Sajgono.

Cquote1.svg Tiam la malamiko per kompletaj brigadoj rompiĝis tra pordego de nia ambasadejo. Ses brigadoj, se mi ĝuste memoras. La talibanoj ne estas la nordvjetnama armeo. Ĝi eĉ proksimume ne havas tiajn eblecojn. Vi ne vidos kiel oni deprenas homojn de sur tegmento de la usona ambasadejo en Afganio. Tio estas nekompareblaj situacioj. Cquote2.svg
Joe Biden, prezidanto de Usono
Usona komandestro Dave Kaylor instruas afganan soldaton. 2010.

Ekspertoj memorigas ke Usono elspezis por ekipi kaj trejni la armitajn fortojn de Afganio 88,3 miliardojn da dolaroj. Oni raportis ke la afganaj fortoj konsistis el 300 699 militistoj, kio certe estus forta kontraŭstaro al la nuraj 80 mil talibanoj. Tamen efektive la armeo estis same ĝisradike koruptita kiel ĉiuj ŝtataj institucioj kaj granda parto de la trupoj ekzistis nur surpapere, por ricevi usonan financadon, kiu estis amase ŝtelata. Dume nur 36 miliardoj da dolaroj estis investitaj je evoluigo de la lando kaj ties institucioj. Al senefikeco de la afgana armeo kontribuis ankaŭ subedukiteco, ofte kompleta senalfabeteco de lokanoj, kiuj malkapablis trakti komplikajn militteknikaĵojn. Nun 984 usonaj militaviadiloj Boeing C-17 Globemaster III devas transporti el Afganio pli ol 17 mil pecojn da ekipaĵoj kaj 10 konstruaĵojn. Ekspertoj konkludas ke temas pri fiasko ne nur de la usona kaj afgana armeo, sed ankaŭ de la usonaj sekurecservoj kaj analitikaj centroj, kiuj malsukcesis ĝuste analizi realan staton de la afganaj armitaj fortoj kaj fari realismajn prognozojn rilate evoluon de la eventoj.

Reago de najbaroj[redakti]

Atta Muhammad Nur.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio diris ke ĝi ne planas evakui kunlaborantojn de la rusia ambasadejo en Kabulo, ĉar la situacio estas streĉa, sed sekura kaj la Talibano promesis al ili sekurecon. Ĝi diris ankaŭ ke Rusio havas bonajn rilatojn same kun la afgana registaro kaj la talibanoj, sed ankoraŭ ne planas agnoski la lastan kiel laŭleĝan potencon en la lando, preferante atendi kreiĝon de la transira registaro kaj vidi realajn ĝiajn paŝojn. Prezidanto de Rusio Vladimir Putin urĝe telefonis al prezidanto de Uzbekio Ŝavkat Mirzijojev por priparoli la situacion. Antaŭe rusiaj militestroj vizitis landojn, kiuj limas kun Afganio — Taĝikion, Uzbekion, Kirgizion kaj Ĉinion. Okazis komunaj militekzercoj de rusia kaj ĉina armeoj en montaro de Okcidenta Ĉinio, dum kiuj oni imitis batalojn kontraŭ gerilanoj en cirkonstancoj similaj al tiuj de Afganio. Rusio voĉdonis en la Unuiĝintaj Nacioj por komenco de la operaco en Afganio en 2001 kaj dum 20 jaroj helpis al la usona armeo, permesinte transporti militajn kargojn al Afganio tra sia teritorio. Irano, Pakistano kaj kelkaj aliaj landoj, kiuj ne partoprenis la invadon, ankaŭ ne evakuis siajn ambasadejojn. Ĉinio deklaris ke ĝi pretos kunlabori kun kreota afgana registaro.

Speciale maltrankviliga situacio formiĝis ĉe nordaj limoj de Afganio, kie loĝas precipe taĝikoj kaj uzbekoj, kiuj timas ripetiĝon de reprezalioj fare de la talibanoj, kiu tradicie konsistis el paŝtunoj. Post la foriro de la sovetia armeo en 1989, en tiu regiono longan tempon daŭris rezisto al la talibanoj, kiun gvidis la konsistanta el lokaj uzbekoj kaj taĝikoj Norda Alianco kaj subtenis Rusio. Nun talibanoj ekregis ĉiujn landlimojn, do helpo de ekstere maleblas kaj lokanoj devos rekte intertrakti kun talibanoj.

Post la falo de Mazar-i Ŝarif (provinco Balĥo) lokaj militestroj taĝiko Atta Muhammad Nur kaj uzbeko marŝalo Abduraŝid Dustum fuĝis al Uzbekio kaj nun troviĝas en la urbo Termezo, intertraktante pri ebleco transloki al Uzbekio siajn 500 batalantojn, kiuj troviĝas apud la landlimo. Ili jam transiris la ponton Dusti inter la afgana urbo Hajratano kaj Termezo. La fuĝo okazis post kiam komandestro de la 209-a afgana armeo Zabihulla Mumand ordonis retiriĝon dum batalo ĉe Mazar-i Ŝarif kaj ĝia falo iĝis neevitebla. Atta Muhammad Nur publike alparolis la loĝantojn de la provinco Balĥo, dirinte ke okazis granda komploto sekve de kiu la trupoj kaj ŝtataj institucioj estis perfide transdonitaj al la talibanoj. Li ankaŭ diris ke la komplotantoj strebis kapti lin kaj la marŝalon, sed malsukcesis. Li asertas ke ĉiuj altranguloj de la provinco fuĝis kune kun ili.

Cquote1.svg Bedaŭrinde malgraŭ nia rezisto la tuta registara kaj armea armilaro estis transdonita al la talibanoj rezulte de organizita kaj malkuraĝa komploto. Ili aranĝis la komploton por kapti marŝalon Dustum kaj ankaŭ min, sed ili malsukcesis tion fari. Cquote2.svg
Atta Muhammad Nur, afgana militestro

Uzbekaj oficialuloj diras ke landlimon tranpasis 84 afganaj militistoj. Antaŭe grupoj ĝis 2000 afganaj militistoj jam retiriĝis dum bataloj al Taĝikio por saviĝi de persekutantaj ilin talibanoj. La sorto de pluraj militestroj de la regiono restas malklara. Oni diras ke Mohammad Ismail Ĥan kapitulacis dum defendo de Herato dum filo de la fama taĝika militestro Ahmad Ŝah Masud aranĝas defendon de la Panĝŝera interkrutejo.

Nova registaro[redakti]

Usona sekretario pri defendo Lloyd J. Austin III interparolas kun afgana prezidanto Aŝraf Ghani kaj prezidanto de la Supera konsilio pri Nacia Interpaciĝo Abdullah Abdullah. Pentagono, Usono. La 25-a de junio 2021.

Iuj fontoj asertas ke estro de la nova registaro povas iĝi eksa ministro de internaj aferoj kaj ambasadoro de Afganio en Germanio, Ali Aĥmad Ĝalali, kiu estas civitano de Usono. Eksa prezidanto Hamid Karzai deklaris ke li restas en Kabulo kaj kune kun Abdullah Abdullah, gvidanto de la Supera Konsilio pri Nacia Interpaciĝo kaj prezidanto de la Islama partio de Afganio Gulbuddin Hekmatjar, formis la konsilion, kies celo estas "malebligi ĥaoson, suferojn de la popolo kaj regi pacan transiton de la potenco". La triopo flugis al Doho (Kataro) por rekte intertrakti kun la estraro de la talibanoj, kiu rezidas tie. Talibanoj tamen jam anoncis sian intencon formi propran registaron, sen iu ajn koalicio kaj proklami restarigon de la Islama Emirlando Afganio, kreita de ili en 1996 kaj neniigita de la okcidenta koalicio en 2001.

Militrezultoj[redakti]

Karikaturo de Carlos Latuff. 2009.

Iuj ekspertoj opinias ke tiom rapida kaj preskaŭ senrezista antaŭeniĝo de la talibanoj iĝis ebla danke al sekreta interkonsento inter Usono, la Talibano kaj la afgana registaro. Interalie oni atentigas ke la usona armeo ne bombardis la talibajn trupojn dum ilia ofensivo, kiel ĝi minacis fari antaŭe, nek la afgana armeo efektive batalis kontraŭ ili.

La milito en Afganio komenciĝis en 2001 kaj daŭris 20 jarojn, iĝinte la plej longdaŭra milito en la historio de Usono. La okcidentan koalicion partoprenis pli ol 40 landoj, inkluzive ĉiujn membrojn de NATO. Laŭ oficialaj datumoj pereis 3 562 homoj el la koalicio, pli ol 65 mil afganaj soldatoj, pli ol 51 mil talibanoj, pli ol 2000 membroj de Al-Kaida, pli ol 2400 batalantoj de la Islama Ŝtato kaj pli ol 47 mil afganaj civiluloj, sume pli ol 212 mil homoj. Tiu ĉi nombro ne inkluzivas perdojn de privataj militfirmaoj, aktive uzitaj de la koalicio — en Afganio pereis 3 397 iliaj dungitoj, do sumaj perdoj de la koalicio kaj ties dungitoj altiĝas ĝis 6 959 homoj kaj se aldoni perdojn de la afganaj aliancanoj, temas pri pli ol 72 mil pereintoj. Elspezoj de Usono estas taksataj je 800 miliardoj da dolaroj, tiuj de la aliancanoj — je 700 miliardoj.

Hodiaŭ devos okazi kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, iniciita de Estonio kaj Norvegio.

Fontoj[redakti]