Svarmoj de lokustoj minacas Somalion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 4-a de februaro 2020


La somalia registaro deklaris la 2-an de februaro tutlandan krizostaton pro infestado de lokustoj disvastiĝantaj tra Orienta Afriko.

La somalia ministro pri terkultivado kaj terakvumado Said Hussein Iid diris ke la dezertaj lokustoj prezentas «gravan minacon» al la jam malfortiĝinta kapableco de la lando nutri sin.

La unua ondo de lokustosvarmoj okazinta pasintdecembre detruis ĉirkaŭ 100 000 hektarojn da kultivataj kampoj kaj paŝtejoj en Somalio, diris Iid. Li avertas, ke la venonta ondo estos eĉ pli detrua.

La tutlanda krizostato estis anoncita per deklaraĵo elsendita dimanĉon de la ministerio pri terkultivado. Ĝi diras ke la svarmoj estas aparte grandaj, konsumante grandegajn kvantojn de kultivaĵoj kaj paŝtaĵoj.

Satelitaj informoj montras novajn lokustosvarmojn alvenintajn en la landon el la Adena Golfo. Tamen pli minacas la lokustoj kiuj naskiĝis kaj plenkreskiĝis surloke, ĉar ili povus longdaŭre difekti la terkultivadon kaj paŝtadon. La antaŭaj lokustoj, kiuj eniris Somalion, eliris nematuraj el Jemeno. Sed novaj, loke kreskintaj lokustoj, multe pli danĝeros ol tiuj migrintaj. Milionoj da ovoj postlasitaj de la antaŭa ondo verŝajne eloviĝos kiam la printempa pluva sezono, kiun oni tie nomas Gu’, komenciĝos en aprilo. Do oni deklaris tiun ĉi krizostaton, por pretigi sin batali kontraŭ la pli granda damaĝo.

Milionoj da somalianoj jam dependas de humanitara helpo. Pasintmonate, la somalia registaro kaj internaciaj organizaĵoj petis pli ol unu miliardon da dolaroj por havigi humanitaran helpon al tri milionoj da somalianoj. La krizohelpo inkluzivos ĉiumonatan manĝohelpon por 2,1 milionoj da homoj, laŭ la humanitara respondoplano.

La somalia registaro instruis al kelkaj homoj en ĉiu regiono disvastigi konojn pri kiamaniere regi la nematuran svarmon, sed ĉi tio ne sufiĉas. «La skalo de la lokusta migrado multe pli superas tion, kion ni kapablas regi» diris Iid. «Tial, ni petas de niaj internaciaj helpantoj kaj de la regionaj registaroj, ke ili kunlaboru por batali kontraŭ ĉi tiu pesto laŭ komuna strategio».

La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj diras, ke ĝi bezonas komencan subtenon je 3 milionoj da dolaroj por batali kontraŭ la lokustoj.

Fontoj