Subita morto de ĉefministro malstabiligis Ebur-Bordon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Amadou Gon Coulibaly.

Merkredo, la 8-a de julio 2020


Ĉefministro de Ebur-Bordo Amadou Gon Coulibaly mortis la 8-an de julio kelkajn tagojn post reveni el Francio. Li estis kandidato je la prezidanta posteno de la Unuiĝo de Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco, kio aldonas necertecon al la prezidanta baloto, okazonta en oktobro. Antaŭnelonge Ebur-Bordo eliris el tumulta periodo, dum kiu okazis enlanda milito kun 3000 viktimoj.

La 61-jara politikisto estis operaciita en 2012 kaj daŭrigis sian kuracadon, inkluzive eksterlande. Li forflugis al Francio la 2-an de majo por ekzameni la koronariajn arteriojn kaj revenis la 2-an de julio. Dum lia foresto liajn devojn plenumis la ministro pri defendo Hamed Bakayoko. Unu semajnon antaŭ reveni el Francio li estis operaciita ĉe la koro, kie oni instalis stenton. Oni permesis al li reveni malgraŭ totala fermo de la flughavenoj en Ebur-Bordo pro la kronvirusa pandemio. Dum ĉiusemajna registara kunsido li ekmalbonfartis kaj estis enhospitaligita, kie li baldaŭ forpasis.

La nuna prezidanto Alassane Ouattara finas sian duan oficperiodon kaj en marto li kandidatigis Amadou Gon Coulibaly de sia partio kaj promociis kiel sian posteulon. Amadou Gon Coulibaly kandidatiĝis de la Unuiĝo de Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (UHDP), kies nomo aludas al la unua prezidanto Félix Houphouët-Boigny, konsiderata fondinto de Ebur-Bordo. UHDP konsistas el la Unuiĝo de la Respublikanoj, la Demokratia Partio de Ebur-Bordo, la Unuiĝo por Demokratio kaj Paco en Ebur-Bordo, la Movado de la Fortoj de la Futuro kaj la Unuiĝo por Ebur-Bordo.

La situacio speciale zorgigas lokanojn kaj eksterlandajn observantojn, ĉar antaŭ dek jaroj Ebur-Bordo jam spertis gravajn problemojn pro transiro de la potenco, kiam la antaŭa prezidanto Laurent Gbagbo rifuzis agnoski sian malvenkon en la baloto kaj de la 4-a de decembro 2010 ĝis la 11-a de aprilo 2011 li kaj lia rivalo Alassane Ouattara konfliktis pri la prezidanta posteno, inkluzive forme de armitaj interpuŝiĝoj. Iuj opiniis ke Alassane Ouattara provos kandidatiĝi ankaŭ por la tria oficperiodo por ne riskigi stabilecon en la lando, tamen li preferis obei demokratiajn procedojn kaj kandidatigis sian ĉefministron. Nun la situacio denove iĝis neprognozebla kaj iuj fontoj asertas ke dum neoficiala fermita kunsido, okazinta la 8-an de julio, la partia estraro premis la nunan prezidanton postulante kandidatiĝi denove.

El aliaj kandidatoj elstaras la 86-jara eks-prezidanto Henri Konan Bedie, anoncinta sian kandidatiĝon en junio. La eksa ĉefministro kaj ribelestro Guillaume Soro ankaŭ planis kandidatiĝi, sed en aprilo li estis malĉeeste kondamnita al 20-jara malliberigo pro monŝtelado. Alia eks-prezidanto Laurent Gbagbo ankoraŭ ne anoncis siajn planojn. Li estis akuzita pri la krimoj kontraŭ la homaro ĉe la Internacia puna kortumo, sed estis pravigita en januaro 2019, kontraŭ kio la kortumo planas apelacii.

Amadou Gon Coulibaly havis kvin idojn kaj originis el la urbo Korhogo, kie pro siaj laboremo kaj temperamento li estis kromnomita La Leono. Li estis speciale populara inter la etno senufoj, al kiu li apartenis. Li engaĝiĝis je la politiko en 1994, okupinte ekde tiam plurajn postenojn: teknika konsilisto de la prezidanto Alassane Ouattara, urbestro kaj vic-urbestro de Korhogo, ministro pri agrikulturo, ĉefministro.

Ebur-Bordo estas la plej granda produktanto de kakao en la mondo, do malstabileco en tiu ĉi lando grave influas la respektivan tutmondan merkaton.

Fontoj