Rusujo: surteriĝo de aviadilo Tu-154 kun paneintaj motoroj pereigis du homojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 4-a de decembro 2010


Du homoj pereis kaj ĉirkaŭ kvindek vundiĝis dum devigita alteriĝo de aviadilo fluginta el Moskvo al Maĥaĉkala.

Rusujo. Hodiaŭ aviadilo Tu-154 de la societo «Dagestanskije avialinii» duonhoron post forlaso je 14:07 (11:07 UTC'e) de la Moskva flughaveno «Vnukovo», faris neplanitan alteriĝon en la apudmoskva flughaveno «Domodedovo» pro paneo de generilo, navigaciiloj, kaj ĉiuj tri motoroj (laŭ kelkaj artikoloj, tria (la lasta) motoro, paneis dum la alteriĝo[1]).[2][3]

La aviadilo deiĝis de la alteriĝejo kaj, surveturinte teran malebenaĵon, disrompiĝis.[2][4] Du homoj pereis kaj, laŭ diversaj informoj, inter 40[5] kaj 56[6] vundiĝis. Entute en la aviadilo estis 160-163 pasaĝeroj kaj 8-9 aviadilaj servantoj.[3][7] Oni ankaŭ raportas, ke laŭ la ministerio "Minzdravsocrazvitija", enmalsanulejigitaj estis 83 homoj.[1]

Laŭ Gazeta.ru, televidkanalo «Rossija-24» raportis, ke baldaŭ ekfunkcios telefona informservo por parencoj de la pasaĝeroj, kun Moskva telefona numero 363-61-01.[8]

RIA Novosti citas reprezentanton de la Ministerio pri krizaj situacioj: «En centro de kriza psikologia helpo de la Ministerio ekfunkciis telefona helposervo (горячая линия). Per la telefona n-ro “8 (495) 626-37-07” la vunditoj kaj parencoj de la pereintoj povas ricevi informan kaj psikologian helpon; interalie, sciiĝi pri la sorto de la pasaĝeroj estintaj en la aviadilo.»[3]

La flughaveno plu funkcias per sia alia kurejo.[5]

Referencoj

  1. 1,0 1,1
  2. 2,0 2,1
  3. 3,0 3,1 3,2
  4. 5,0 5,1

Pliaj informoj