Rusio agnoskis sendependecon de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Vladimir Putin subskribis la ukazojn pri agnosko de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj.

Mardo, la 22-a de februaro 2022


La 21-an de februaro prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazojn pri agnosko de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo inter ili kaj Rusio.

Antaŭaj eventoj[redakti]

Vespere antaŭ la agnosko okazis kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Rusio, kies ĉefa temo estis respondo al la petoj de la Donbasaj respublikoj pri ilia agnosko fare de Rusio. Ĉiuj partoprenintoj proponis kontentigi la petojn, kvankam iuj esprimis malfortan esperon pri ebleco de diplomatia solvo kadre de la Minskaj interkonsentoj. La prezidanto dankis ĉiujn pro iliaj opinioj kaj diris ke faros la decidon samtage.

Estro de Donecka Popola Respubliko Denis Puŝilin.

Nokte la prezidanto alparolis la nacion. Li esprimis sian vidpunkton pri apero de Ukrainio kiel ŝtato kaj transdono al ĝi de la regionoj kun rusa loĝantaro fare de la sovetia reĝimo surbaze de ideologiaj konsideroj. Li diris ke Rusio ĉiam estimis suverenecon de Ukrainio kaj helpis al ĝi donante kreditojn, liverante favorpreze resursojn ktp kaj ke sume Ukrainio ricevis tiel 250 miliardojn da dolaroj, kiuj grandparte estis ŝtelitaj de koruptita ukraina elito. Li memorigis ke en 2014 en Ukrainio okazis ŝtatrenverso kun pluraj viktimoj, kion sekvis tumultoj tra la lando, inkluzive tiujn en Odeso kie ukrainaj naciistoj vivbruligis 46 homojn.

Li diris ke proksimiĝo de milita infrastrukturo de NATO al limoj de Rusio kreas neakcepteblajn minacojn, same kiel deklaro de la ukraina prezidanto pri intenco forlasi la Budapeŝtan memorandumon, kiu interalie malpermesas al Ukrainio posedi la nukleajn armilojn. Li diris ke pasis sep jaroj post subskribo de la Minskaj interkonsentoj, sed la ukraina registaro ne plenumis ilin, nek intencas plenumi. Li diris ke pro tio suferas milionoj da homoj ĉiutage bombataj kaj suferantaj pro la agoj kiuj meritas nomiĝi genocido. Li aldonis ke Rusio pretas al pliaj sankcioj, kiuj neeviteble estus starigitaj kontraŭ ĝi sendepende de tiu ĉi paŝo. Fine li anoncis la subskribon de la menciitaj dokumentoj kaj postulis ke la ukraina registaro senprokraste ĉesigu la militadon.

Kaj de tiuj, kiuj kaptis kaj detenas la potencon en Kievo, ni postulas senprokraste ĉesigi la bataladon. En alia kazo la tuta respondeco pri eventuala daŭrigo de sangoverŝado tute kaj komplete kuŝos sur la konscienco de la reĝimo reganta en la teritorio de Ukrainio.
Vladimir Putin, prezidanto de Rusio
Estro de Luganska Popola Respubliko Leonid Paseĉnik.

Tuj post la alparolo okazis solena subskribo de la traktatoj en la Moskva Kremlo kaj renkontiĝo de Vladimir Putin kun estro de Donecka Popola Respubliko Denis Puŝilin kaj estro de Luganska Popola Respubliko Leonid Paseĉnik. Laŭ la traktatoj, kiuj validos dek jarojn, la flankoj promesis defendi unu la alian, komune gardi la limojn de la respublikoj kaj ebligi reciprokan uzadon de sia milita infrastrukturo. Aperis informoj ke kolono de rusiaj kirasveturiloj jam eniris la respublikojn, sed la rusiaj aŭtoritatoj neis tion. Rusiaj oficialuloj diris ke establo de militbazoj nun ne estas planata.

Grava demando estas kiujn limojn agnoskos Rusio, ĉar en la konstitucioj de ambaŭ respublikoj estas skribite ke ilia areo koincidas kun la teritorioj de respektive Donecka kaj Luganska provincoj, kiuj ekzistis en Ukrainio ĝis la komenco de la konflikto. Nun la novagnoskitaj respublikoj regas proksimume duonon de tiu areo. Dum la kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Rusio ministro pri internaj aferoj proponis agnoski la respublikojn en iliaj konstituciaj limoj, por kio necesus foriro de la ukrainaj trupoj de tiuj areoj. Tamen poste proparolanto de la Ministerio pri eksteraj aferoj Maria Zaĥarova diris ke unue necesas ke la parlamento ratifiku la traktatojn kaj nur poste limoj de la respublikoj estos priparolindaj.

La estroj de ambaŭ respublikoj jam diris ke temas pri limoj de respektivaj provincoj kaj postulis ke la ukrainaj trupoj forlasu iliajn regionojn. Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij rifuzis plenumi tiujn postulojn.

Internacia reago[redakti]

Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij.

Volodimir Zelenskij aranĝis urĝan kunsidon de la Konsilio pri Sekureco, kiu tamen finiĝis sen fari iun ajn decidon. Poste li alparolis la nacion, dirinte ke la ukraina registaro estis preta al tiu okazaĵo, ke ĝi plu konsideras Donbason kaj Krimeon partoj de Ukrainio kaj ke okcidentaj partneroj subtenas Ukrainion ĉiuflanke. Ŝtatestroj de Usono, Britio kaj Francio aranĝis urĝajn kunsidojn de respektivaj registaroj kaj konsilioj pri sekureco. Estis anoncitaj pliaj sankcioj kontraŭ Rusio kaj esprimita bedaŭro ke ĝi forlasis la intertraktojn pri plenumo de la Minskaj interkonsentoj. Oni alvokis civitanojn de Ukrainio ne afiŝi en Interreto fotojn kaj videaĵojn montrantajn translokadon de ukrainaj militveturiloj kaj trupoj.

Mapo de Donecka Popola Respubliko (la griza parto estas regata de la ukraina registaro).

Okazis urĝa kunsido de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj dum kiu sonis riproĉoj direkte al Rusio kaj admonoj nuligi la agnoskojn kaj reveni al la intertraktoj. Reprezentantoj de Rusio respondis ke la intertraktoj donis neniujn fruktojn dum sep jaroj kaj se necese ili povos daŭri, ĉar Rusio ne estas inter la flankoj de la interkonsentoj, kiujn subskribis la menciitaj respublikoj kaj Ukrainio dum Rusio, Germanio kaj Francio nur garantiis ilian plenumon.

Germanio haltigis la atestadon de la gasdukto Norda Fluo — 2, konstruita de Gazpromo kaj eŭropaj kompanioj por garantii stabilan liveradon de tergaso el Rusio al Germanio, Aŭstrio kaj aliaj eŭropaj landoj. Ekde la komenco ĝi estis forte kritikata de Ukrainio kaj Usono, kiuj insistas ke gasliverado plu okazu laŭ malnova gasdukto, konstruita en la sovetia epoko kaj iranta tra teritorio de Ukrainio, kio ebligas al ĝi kolekti pagon kiel peranto. La nova gasdukto iras rekte al eŭropaj landoj, evitante Ukrainion kiu pro tio ne plu necesos kiel peranto inter Rusio kaj Eŭropo. Eŭropa Unio unuanime decidis fondi novajn sankciojn kontraŭ Rusio. EU-landoj decidis konservi "aliajn municiojn (...) por respondi al novaj agoj de Rusio", ĉar "la rakonto ne finiĝis", aldonis Josep Borrell. "Ĉi tiu firmeco ĉiam lasas la pordon malfermita al diplomatio".

Mapo de Luganska Popola Respubliko (la blanka parto estas regata de la ukraina registaro).

Sirio diris ke ĝi subtenas la decidon de Vladimir Putin kaj pretas kunlabori kun la respublikoj. Kazaĥio diris ke komprenas kialojn de tiu ĉi paŝo, sed esperas pri daŭrigo de la intertraktoj kaj ne planas agnoski la respublikojn. Ĉinio alvokis ĉiujn flankojn al la paca solvo de la problemo kaj atentigis ke entrudiĝo de Usono minacas la pacon ankaŭ en Azio kaj Pacifiko. Sud-Osetio kaj Abĥazio komplete subtenis la decidon kaj intencas kunlabori kun la respublikoj. Nikaragvo diris ke tiu decido ebligis eviti pli seriozajn problemojn. Belorusio diris ke ĝi estimas tiun ĉi decidon.

Prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić diris en intervjuo al televidkanalo Pink, ke la decido de Putin "komplete detruas la tutan mondan arkitekturon de sekureco kaj politikan arkitekturon de sekureco" kaj nomis tion la plej komplika situacio dum venontaj 10 ĝis 20 jaroj. Li aldonis ke dum la lastaj tri tagoj Serbio spertas fortan premon de la okcidentaj ŝtatoj, postulantaj enkonduki sankciojn kontraŭ Rusio kaj prognozis ke tiu ĉi premo daŭros.

Je tio konsistas komplikeco de nia pozicio: Serbio troviĝas sur la eŭropa vojo, Serbio ĉiam estis subtenanta tutecon de Ukrainio, sed de la tria flanko estas 85% de la civitanoj, kiuj malgraŭ iuj ajn okazaĵoj estos ĉe la flanko de Rusio.
Aleksandar Vučić, prezidanto de Serbio

Situacio surloke[redakti]

Daŭras bombado en kelkaj areoj, aperis pliaj vunditoj kaj pereintoj ambaŭflanke. Grupo da ĵurnalistoj estis pripafita hodiaŭ. En areoj kontrolataj de la ukraina registaro oni raportis pri malapero de movtelefona konekto je distanco ĝis 5 km for de la divida limo, post supozita alveno de rusiaj trupoj. Supozeble temas pri efiko de rimedoj de kontraŭelektronika lukto.

Parlamentoj de ambaŭ respublikoj ratifikis hodiaŭ la traktatojn. Lokaj registaroj diris ke ili ankoraŭ ne petis militan helpon de Rusio, sed povos fari tion kaze de bezono.

Fontoj[redakti]