Francio: Prezidantan balotadon gajnis François Hollande

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 7-a de majo 2012

Post 17 jaroj al la ofico de prezidanto de Francio revenas socialisto. François Hollande venkis la pasantan prezidanton, Nicolas Sarkozy, gajnante 51,62% da voĉoj (pli ol 18 milionoj) en la dua parto de balotado.

La konkuranto de Hollande, Sarkozy, gajnis 48,38%, kio estas 16,9 miliono voĉoj. Voĉdonis ĉirkaŭ 37 milionoj da homoj (el 46 milionoj da elektorajtuloj). 2,1 milionoj da voĉoj estis malplenaj aŭ malvalidaj.

Hollande estas la unua maldekstra prezidanto de la Respubliko ekde François Mitterrand, kiu plenumis la oficon dum du sepjaraj periodoj (1981-1995). Ekde tiam ĉiuj prezidantoj estis dekstruloj.

Fontoj