Forpasis Nelson Mandela

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 7-a de decembro 2013

Nelson Mandela dum 2008.

La prezidanto de Sud-Afriko anoncis la forpason de la 95-aĝa eksprezidanto kaj Nobel-premiito pri paco, Nelson Mandela en lia domo.

La iama prezidanto estis en sia domo post monatoj malsama pri pulma infekto. Lia filino merkrede anoncis ke sia patro estis forta, sed ĵus mortonta.

Minutoj antaŭ la oficiala komuniko, granda kvanto da kuracistoj kaj polico iris al la domo de Mandela.

Ni perdis nian plej grandan filon. Mandela lasis al ni lumon en ĉi-mondo.
Prezidanto de Sud-Afriko
Jacob Zuma

Rolihlahla Dalibunga Mandela, ankaŭ konata kiel Madiba sialande, estis advokato kaj sudafrika politikisto. Mandela naskiĝis la 18-an de julio 1918 ĉe Mvezo, vilaĝo 300-loĝantara proksime al Umtata en Transkejo (Orienta Kaboprovinco). En 1962 estis arestita kaj kondamnita pro sabotado, ktp, dumvive. Li estis 27 jaroj enkarcerigita pun-laborante en kalka minejo, kie lia sano ekmalpliboniĝis. Post esti liberigita, li ricevis la Nobel-Premion pri paco kaj aliaj 250 premiojn tra la tuta mondo.

Mandela estis la prizonulo numero 466/64, tio signifas ke li estis la kaptito numero 466 en 1964, sur la insulo Robben. Li iĝis simbolo de la kontraŭ-apartisma lukto ene kaj ekstere de sia lando. La lasta fojo aperinta publike estis dum la Futbala Mondpokalo 2010 en Johanesburgo.


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Muere Nelson Mandela a los 95 años, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).