Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion kaj Peruon al sia listo de landoj sen vojaĝlimigoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 30-a de oktobro 2021

Enaviadiliĝo en la flughaveno Jorge Chávez. Kajao, Peruo.


Je vendredo, la 29-an de oktobro, la Konsilio de la Eŭropa Unio aldonis Argentinon, Kolombion, Peruon kaj Namibion al sia listo de epidemiologie sekuraj landoj, kio signifas, ke iliaj civitanoj povas vojaĝi al EU pro plezuro kaj ne nur pro strikte esencaj kialoj.

Malgraŭ la anonco, la EU-aj membro-ŝtatoj povas forpreni provizoran limigon por vojaĝi eĉ por vojaĝantoj, kiuj estas tute vakcinitaj el epidemiologie nesekuraj landoj. La listo de sekuraj landoj estas reviziita ĉiujn du semajnojn kaj inkluzivas: Argentinon, Aŭstralion, Barejnon, Kanadon, Ĉilion, Kolombion, Jordanion, Kuvajton, Namibion, Nov-Zelandon, Peruon, Kataron, Ruandon, Saud-Arabion, Singapuron, Sud-Koreion, Ukrainujon, Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn, Urugvajon kaj Ĉinujon, sed laŭ komunikaĵo el Konsilio, la ĉi-lasta dependas je konfirmo de reciprokeco.

La Konsilio rekomendis, ke la vojaĝaj limigoj ankaŭ estu iom post iom forigitaj por la ĉinaj specialaj administraj regionoj de Honkongo kaj Makao, same kiel por Tajvano. Parto de tiu ĉi rekomendaĵo inkluzivas rilatajn landojn de la eŭropa Schengen-areo de libera movado nome Islandon, Liĥtenŝtejnon, Norvegujon kaj Svislandon. Por la civitanoj de la lastaj landoj, ĉiu membro-ŝtato decidos ĉu trudi aŭ ne kvarantenon al vojaĝantoj post ilia alveno en la teritorion de la membro-ŝtato.

Fontoj[redakti]