Du Ŝakludantoj mortis dum la Ŝakolimpiado en Norvegio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 17-a de aŭgusto 2014

Du ludantoj forpasis dum la 41-a Ŝakolimpiado (angle) okazinta de la 1-a ĝis la 14-a de aŭgusto ĉe Tromsø, Norvegio, informis la loka polico. La unua el ili, Kurt Meier, svisdevena kaj 67-aĝa, estis la dua tablisto de la teamo de Sejŝeloj. Lia forpaso okazis dum lia matĉo kontraŭ la ruandano Alain Niyibizi. Post ke li falis sur la tablon, la kuracistoj provis revivigi lin dum pli ol tridek minutoj, tamen, sensukcese.

Laŭ El País, tiu estis "momento de teroro amasa" pro la krioj de pluraj personoj. Tamen, la ĥaoso okazigita pro la konfuzo de kelkaj ĉeestantoj, kiuj pensis, ke temis pri bomb-alerto, ne daŭris longe, ĉar la juĝistoj klarigis la okazaĵon. Panagiotis Nikolópulos, ĉefjuĝisto, decidis, ke la matĉoj daŭrigu samtempe, ke kuracistoj, flegistinoj kaj gardistoj kreis sekuran zonon ĉirkaŭ Meier. Lia filo, unua tablisto de Sejŝeloj, la kontraŭantoj ruandaj kaj aliaj ludantoj, ploris dum la revivig-provo.

Tiel kiel estis la pecoj en tiu momento, mi pensas, ke Meier kredis, ke li gajnus, kiam lia kontraŭulo trovis kombinon, kiu garantiis la egaliĝon. Ĵuse tiam li ekfalis po iomete en sia seĝo, kaj finfine sia kapo falis sur la ŝaktabulon.
Héctor Mejía, juĝisto.

Nur kelkajn horojn poste, oni informis pri la forpaso de alia ludanto, ĉi-foje reprezentanto de Uzbekujo, Alisher Anarkúlov, 46-aĝa, kiu troviĝis morta en sia hotelĉambro. Laŭ Gunnar Baardsen, ĉefo de polico, la forpaso okazis pro naturaj kialoj: "Laŭ la polico estas nenia suspekto pri kriminala ago, temas pri tragika sed natura morto", certigis la polico en mesaĝo.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Fallecen dos jugadores en la Olimpiada de Ajedrez en Noruega, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).