Brazilo petas al Usono klarigojn pri supoza spionado

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 8-a de julio 2013

Antonio Patriota, ministro pri Eksteraj Rilatoj de Brazilo.

Antonio Patriota, ministro pri Eksteraj Rilatoj de Brazilo, anoncis ĉi-lunde ke la Brazila registaro petis klarigojn al Usono pri supoza spionado al komunikadoj de la brazilanoj fare de la Usona Agentejo pri Nacia Sekureco.

La ministro, certigis ke Brazilo ricevis kun "granda maltrankviliĝo" la novaĵo ke Usono spionis Brazilajn civitanojn. La novaĵo estis publikigita en la ĵurnalo O Globo. La informado citas datumojn filtritajn fare de Edward Snowden.

Siaparte, la Usona ambasadoro en Braziljo, Thomas Shannon, estus ricevinta peton pri klarigoj, informis la kancelierejo.

Laŭ CNN en la hispana, "Brazilo pretendas lanĉi proponon ĉe Unuiĝintaj Nacioj" cele malhelpi misuzadon kaj invadon de la privateco de la interret-uzantoj, aldone de starigi regularon klaran pri la konduto de Usono rilate al telekomunikado.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Brasil solicita a Estados Unidos explicaciones sobre un presunto espionaje, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).