Du aŭtoj eksplodis en Malmo: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e Protektis "Du aŭtoj eksplodis en Malmo": Ŝlosado de artikoloj ([Redakti=Permesi nur administrantojn] (sendifina) [Alinomi=Permesi nur administrantojn] (sendifina))
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
{{Ŝlosita}}
 
Linio 25: Linio 25:
{{Interkonaj retejoj}}
{{Interkonaj retejoj}}
{{Publikigita}}
{{Publikigita}}
{{Ŝlosita}}


<!-- Kategorioj -->
[[Kategorio: Kriminaleco‎ ]]
[[Kategorio: Kriminaleco‎ ]]
[[Kategorio: Konfliktoj‎]]
[[Kategorio: Konfliktoj‎]]
[[kategorio: Socio]]
[[kategorio: Socio]]

[[Kategorio: Eŭrazio]]
[[Kategorio: Eŭrazio]]
[[Kategorio: Eŭropo]]
[[Kategorio: Eŭropo]]

Nuna versio ekde 15:16, 8 mar. 2016

Sabato, la 27-a de decembro 2014

Malmo en 1580

Pasintsabate du eksplodoj skuis la kvartalon Rosengaard, pluretna kvartalo de la urbo Malmö, sude de Svedio, laŭ policaj raportoj. Ne estis damaĝoj.

"Verŝajne okazis detonacio ene de la aŭtoj", diris al loka novaĵ-agentejo TT la policano Maya Forstenius. La raporto de la polica proparolanto, Linda Pleym, indikas, ke la eksplodoj okazis tre proksime unu de la alia, kaj post ne tre longa tempo; la unua antaŭ konstruaĵo kaj la dua en proksima parkejo.

Neniu organizaĵo postulis aŭtorecon pri la perfortaj agoj, kiuj havis kelkajn precedencojn dum la lastaj monatoj en Malmö. Ankaŭ ne estas certeco ĉu ambaŭ okazaĵoj havas rilaton, nek okazis kaptadoj ĝis nun.

La 30-an de novembro, ŝtata konstruaĵo suferis atencon, la enirejo kaj fasado estis damaĝitaj, kaj la ondo frakasis fenestrojn de apudaj konstruaĵoj. Februare la sama konstruaĵo estis atakita, kun samaj damaĝoj, sed sen vunditoj. En la konstruaĵo estas kortumo, komisarejo kaj oficejoj de la Prokuratorejo.

Komence de 2014 la polico komencis la Operacion Olivia por batali kontraŭ la organizita krimo kaj pliigi la publikan sekurecon. En la urbo okazis dum 2014 centoj da paf-atakoj, laŭ informo de la irana angla-lingva novaĵ-agentejo PressTV. En Rosengaard loĝas pluraj familioj devenantaj el Irako, Kosovo, Bosnio kaj Libano. Lastatempe, la rifuzo al alveno de pliaj nombroj da enmigrantoj kaj milit-rifuĝantoj impulsis ektrem-dekstran pensmanieron.

Fontoj