|
|
Linio 1: |
Linio 1: |
|
|
{{Alia artikolo |
|
|
|titolo = Doku Umarov prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en Rusio |
|
|
|dato = 31-a de marto |
|
|
|teksto = Vespere en Interreto estiĝis la videoparolado de la fifama ĉeĉena separatisto Doku Umarov, kiu prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en la Moskva metroo kaj la urbo Kizlar. Li deklaris, ke tio iĝis la la venĝo pro sekretoperacio, kiun faris la Federacia servo pri sekureco en Inguŝio la 11-an de februaro de 2010. Li ankaŭ minacis fari novajn terorajn agojn en Rusio. |
|
|
}} |
|
{{Alia artikolo |
|
{{Alia artikolo |
|
|titolo = Sukcesita la eksperimento al CERN |
|
|titolo = Sukcesita la eksperimento al CERN |
Doku Umarov prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en Rusio
31-a de marto. Vespere en Interreto estiĝis la videoparolado de la fifama ĉeĉena separatisto Doku Umarov, kiu prenis al si respondecon pri la teroraj agoj en la Moskva metroo kaj la urbo Kizlar. Li deklaris, ke tio iĝis la la venĝo pro sekretoperacio, kiun faris la Federacia servo pri sekureco en Inguŝio la 11-an de februaro de 2010. Li ankaŭ minacis fari novajn terorajn agojn en Rusio.
Sukcesita la eksperimento al CERN
31-a de marto. Hieraŭ en Ĝenevo je 12.39, post pli da 20 jaroj, LHC, la plej granda akcelilo de korpuskloj sukcesis en ĝia eksperimento: la unuaj radiojn de protonoj komencis kolizii kun proksimume 7 TeV da energio, 4 fojoj pli de la dua plej granda akcelilo de korpuskloj, la Tevatron, de Ĉikago. Estas «nova epoko por la fiziko», asertis Rolf Hewer «bezonas pacienci kun la fiziko». La sukceso pruvis, ke la kolizio ne kreis nigran truon, kiu detruus la tutan Teron.
Regiona voĉdonado en Italio: Norda Ligo flugas, eksplodo de Grillo-uloj
31-a de marto. Italianoj estis vokataj al urnoj la 28-an kaj la 29-an de marto 2010. La Demokrata Partio perdis 4 regionojn (Piemonto, Latio, Kampanio kaj Kalabrio) kaj la Popolo de Libereco perdis 1 regionon (Veneto). Ĉiukaze, la vera gajnanto de ĉi tiu voĉdonado estis sindetenismo: preskaŭ unu persono el tri ne voĉdonis (64,2% kontraŭ la 71,7% de lasta voĉdonado en 2005)
Mozilla publikigis la lastan laŭplanan ĝisdatigon de Firefox 3.0
31-a de marto 2010. La 30-an de marto 2010, la societo "Mozilla Foundation" eldonis sekurec-stabilecajn ĝisdatigojn por sia TTT-legilo Firefox®: 3.5.9 por la branĉo 3.5, kaj 3.0.19 por la branĉo 3.0. 3.0.19 estas la lasta laŭplana sekurec-stabileca ĝisdatigo de Firefox 3.0.x.
Rusio: Kamikazoj eksplodiĝis en Kizlar
31-a de marto 2010. Je 08:45 (loka horo) en la centro de la dagestana urbo Kizlar (Rusio) kamikazo eksplodigis sin en aŭto, rezulte de kio pereis du milicanoj kaj virino, hazarde preteririnta. Post 20 minutoj, kiam cxe la loko jam laboris milicanoj, savistoj kaj fajrbrigadanoj, tien aliris dua kamikazo, vestita kiel milicano, kaj faris la novan ekslodon. Rezulte de la dua terora ago 12 homoj pereis (el ili 9 estis milicanoj) kaj estis vunditaj inter 23 kaj 29.
La kamikazoj el la Moskva metroo estis identigitaj
30-a de marto 2010. Estis identigitaj la kadavroj de la du kamikazinoj, kiuj la 29-an de marto eksplodigis sin en la Moskva metroo. La bomboj estis fiksitaj ĉe iliaj korpoj je alteco ĉ. 120 cm, do la vizaĝoj restis nedamaĝitaj.
Rusio: duobla atenco en metroo
29-a de marto 2010. Ĉi matene, Moskvo vekiĝis sub duobla atenco en metroo. Estas almenaŭ 37 mortintoj. La unua eksplodo estas farita de kamikazo en la stacidomo de Lubjanka, sub la ĉefstabejo de FSB, je la 07:56 (loka horo). La alia deflagraciis en la stacidomo de Park Kultury ĉe la ruĝa linio, ĉirkaŭ 40 minutoj post la unua atenco.
Monda Organizaĵo de Sano raportas pri drog-rezistema tuberkulozo
23-a de marto. Ĉiujara raporto de la Monda Organizaĵo de Sano estis eldonita pri la monda ofteco de tuberkulozo en 2008. La raporto diris, ke estis 9,8 milionoj da okazoj de tuberkulozo, kun 1,8 milionoj rezultantaj al morto. La raporto ankaŭ diris, ke estis 440.000 okazoj de tuberkulozo rezistema al multaj drogoj, kun proksime unu triono de tiuj fatale.
Maldekstro gajnis regionan voĉdonadon, rearanĝo por Sarkozy
21-a de marto 2010. Nikolas Sarkozy kaj la dekstraj partioj estas venkitaj de la maldekstro, formata de la Socialista Partio de Martine Aubry, la Verduloj de Cécile Duflot kaj la Komunisma Partio de Marie-George Buffet. La unuiĝinta maldekstro obtenis la 54,3% da voĉdonoj, dum la centr-dekstro obtenis la 36,1%, malgraŭ la sindetenismo: preskaŭ 1 de 2 ne voĉdonis.