La anglalingva Vikipedio malŝaltiĝos por protesti kontraŭ SOPA: Malsamoj inter versioj
AVRS (diskuto | kontribuoj) e citaĵkorekto |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:30, 18 jan. 2012
Merkredo, la 18-a de januaro 2012
Jimmy Wales la fondinto de Vikipedio anoncis antaŭhieraŭ per sia Tŭitera konto ke la angla versio de Vikipedio malŝaltiĝos la 18-an de januaro por protesti kontraŭ la leĝo SOPA (mallongigo de la angla "Stop Online Piracy Act", Esperante: Akto je Halti interretan piratadon), kiu oni proponas aprobi je la Usona Kongreso, la malŝalto daŭros 24 horojn. Al la tiel nomata "Wikipedia Blackout" ankaŭ kuniĝis aliaj TTT-ejoj kiel "Reddit" kaj la bloga paĝo "Boing Boing". Aliaj enterprenoj kiu apogas la protestan kampanjon estas Google, Yahoo!, eBay, Facebook kaj Twitter.
Averto por studantoj! Faru viajn taskojn frue. Vikipedio protestos merkrede kontraŭ malbona leĝo! | — Jimmy Wales per sia tŭitera konto
|
Malgraŭ ke la estro de tŭitero, Dick Costolo, taksis la decidon de Wales kiel "stultaĵon", tamen li diris, ke tio ne signifas, ke Tŭitero ĉesas sian apogon al la protesto kontraŭ SOPA.
Tio estas stultaĵo. Fermi tutmondan entreprenon por respondi nacian politikan aferon estas stultaĵo | — Dick Costolo
|
Tiun tagon, en la paĝoj de la angla Vikipedio nure aperos paĝoj, kiu temas pri la usonaj leĝprojektoj "SOPA" kaj "PIPA" kaj donos informon al la uzantoj kaj legantoj pri kiel sendi siajn plendojn al la anoj de la usona kongreso. Oni kalkulas, ke pli ol 100 milionoj da retumantoj ricevos efikon pro la Vikipedia protesto.
Fontoj
- (es) BBC Mundo «Cuando el mundo digital se declara en huelga» – http://noticias.latam.msn.com, 2012-01-17
- (es) elcomercio.pe «#Blackout: Wikipedia anuncia oficialmente el apagón del día miércoles» – elcomercio.pe, 2012-01-17
- (es) Miguel Jorge [Reddit y el Blackout: se une toda la red de Chezburger, Destructoid y Red 5 Studios mientras piden el apoyo de Google «http://alt1040.com/2012/01/reddit-y-el-blackout-se-une-toda-la-red-de-chezburger-destructoid-y-red-5-studios-mientras-piden-el-apoyo-de-google»] – http://alt1040.com, 2012-01-13
- (es) redusers.com «El miercoles Wikipedia se desconecta por 24hs en protesta por la ley SOPA» – TheNextWeb.com, 16/01/2012
- (es) rpp.com.pe «Twitter cree que someterse a un ´blackout´ es una tontería» – www.rpp.com.pe, 17/01/2012