Sukcesita la eksperimento al CERN: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Created page with '200px|left|thumb|Magneto de LHC {{Dato|30|3|2010|Mardo}} Hodiaŭ en Ĝenevo je 12.39, post pli da 20 jaroj, [[w:eo:Gr...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:50, 31 mar. 2010

Magneto de LHC

Mardo, la 30-a de marto 2010

Hodiaŭ en Ĝenevo je 12.39, post pli da 20 jaroj, LHC, la plej granda akcelilo de korpuskloj sukcesis en ĝia eksperimento: la unuaj radiojn de protonoj komencis kolizii kun proksimume 7 TeV da energio, 4 fojoj pli de la dua plej granda akcelilo de korpuskloj, la Tevatron, de Ĉikago. Estas «nova epoko por la fiziko», asertis Rolf Hewer «bezonas pacienci kun la fiziko». La sukceso pruvis, ke la kolizio ne kreis nigran truon, kiu detruus la tutan Teron.

La ringo-forma loko, longa 27 kilometrojn, enhavas maŝinojn, kiuj, kiam akiros la povumon da 14 TeV dank'al superkonduktantaj magnetoj, funkciantaj je -271° C, oni povos koni kiel estis la universo post sekunda frakcio.

La eksperimento montros ĉu aliaj mondoj en aliaj dimensioj ekzistas kaj ĉu ekzistas la "korpusklon de Dio", la bosono de Higgs, kiu klarigas kial ĉiuj korpoj havas mason.

La 19-an de septembro okazis akcidento en la maŝino, pro liko de heliumo, uzata por la malvarmigo de la aparataro, en la tunelo, kiu malebligis la funkciadon de la maŝino dum pluraj monatoj.

Fontoj