Eksvalida viando estis sur la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 19: Linio 19:
:“Ni atendu la rezultojn de la esplorado. Se atencantoj estus ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri manĝosekureco en Ĉinio.”
:“Ni atendu la rezultojn de la esplorado. Se atencantoj estus ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri manĝosekureco en Ĉinio.”


Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco Gvanŝio (Guanĝi [gŭangŝji]) laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri manĝosekureco:
Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco Gvanŝio ({{w|Hanyu Pinyin|pinjine}}: ''Guǎngxī'') laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri manĝosekureco:


:“Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povas trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.”
:“Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povas trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.”

Kiel registrite je 18:59, 23 jul. 2014

Merkredo, la 23-a de julio 2014

Internaciaj varmarkoj, kiel Starbucks kaj Burger King, estas entiritaj en reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj troviĝis liveranta eksvalidan viandon. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri manĝosekureco minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra Ĉinio.

La ŝanhaja manĝaĵprilaborejo Husi Food [Husi-Nutraĵo], kiu estas filio de OSI Group [OSI-Grupo] el Ilinojso en Usono, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo — viandmaterialoj liveritaj al rapidmanĝejoj, kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.

La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de Dragon TV en Ŝanhajo, akiris firman atenton inter ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.

Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan el Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la menuan eron “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis for de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.

Responde al la plej lastatempa manĝoteruro, la Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Manĝaĵoj, kiu kontrolas aferojn pri manĝosekureco, promesis fari ĝisfundan esploradon. La prilabora fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatularo de Ŝanhajo.

En la lastaj jaroj, Ĉinio vidis serion da skandaloj pri manĝosekureco, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses infanetojn kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.

Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn punmonojn al atencantoj de manĝosekureco kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la atencoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro Li Keqiang [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos atencojn de manĝosekureco per “peza pugno”.

Hema Hen Wenrou [hema hen ŭenroŭ] rezonas sur populara tviter-simila Sina Weibo [sina ŭejbo], kian efikon la esplorado povas havi por Ĉinio:

“Ni atendu la rezultojn de la esplorado. Se atencantoj estus ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri manĝosekureco en Ĉinio.”

Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco Gvanŝio (pinjine: Guǎngxī) laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri manĝosekureco:

“Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povas trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.”

Jinzi Zai Sahuan [ĝjinzi zaj sahuan] levis siajn dubojn pri la manĝaĵaj provizoĉenoj en Ĉinio:

“Mi ekmiris, kial Husi havas tiom da eksvalida manĝaĵo? Iom el la manĝaĵo eĉ putriĝinta? Se la diraĵo en la novaĵo estas vera, ke Husi provizas du ĉenojn de rapidmanĝejoj, tiam ĝi ne devus havi tiom da eksvalida viando en stoko. Mi volas demandi: ĉu ĉi tiuj kokaĵo kaj bovaĵo estis aĉetitaj aliloke kaj poste reprilaboritaj ĉe la kompanio?”

Fontoj