MH370: La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Piet-c (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e Protektis "MH370: La malajzia ĉefministro renkontiĝis kun speciala sendito de Ĉinio": Ŝlosado de artikoloj ([Redakti=Permesi nur administrantojn] (sendifina) [Alinomigi=Permesi nur administrantojn] (sendifina
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:05, 2 apr. 2014

Vendredo, la 28-a de marto 2014

Boeing 777-200ER Malaysia AL

La 26-an de marto en Kuala-Lumpuro malajzia ĉefministro Naĝib Razak renkontiĝis kun Zhang Yesui, speciala sendito kaj vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio.

Zhang diris, ke de post la malapero de la malajzia aviadilo ĉinaj gvidantoj atenteme observas disvolviĝon de la okazaĵo kaj zorgas pri la sekureco de homoj, inkluzive de 154 ĉinaj civitanoj, en la aviadilo; ili instrukciis, ke koncernaj ĉinaj departementoj strikte kunlaboru kun Malajzio por la serĉado kaj enketo. Jam pasis 19 tagoj, kaj la plej urĝa tasko ankoraŭ estas serĉado; Ĉinio pli forte serĉos plu kaj esperas, ke Malajzio fortigos komunikadon kun ĝi kaj efektive liveros al ĝi ĉiujn informojn kaj atestojn pri la konkludo, ke la flugo MH370 "finiĝis" en suda Hinda Oceano, kaj ke Malajzio kunordiĝos kun rilataj landoj por plua serĉo kaj konsolos parencojn de la pasaĝeroj.

Naĝib Razak dankis Ĉinion pri subtenoj kaj helpoj al traktado de aferoj pri la malaperinta aviadilo, kaj promesis, ke Malajzio klopodos liveri ĝustatempe ekzaktajn informojn al Ĉinio, koncentros fortojn al serĉado en rilataj akvoj de suda Hinda Oceano, kaj plenforte konsolos parencojn de la pasaĝeroj.

Samtage Zhang renkontiĝis ankaŭ kun Hishammuddin Hussein, defenda ministro kaj aganta ministro pri transportado, Tan Sri Md Nor Md Yusof, prezidanto de la Malajzia Aerkompanio kaj Ahmad Jauhari Yahya, ĝenerala direktoro de la aerkompanio.

Fontoj