Ĉiuj eksterlandaj trupoj forlasis Kazaĥion: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "eta|maldekstre|Taĝikaj pactrupoj je elektrostacio. {{w|Almato}}, {{w|Kazaĥio}}. La 12-a de januaro 2022. {{Dato|20|01|2022}} {{Eŭrazio}} La 19-an de januaro {{w|Kazaĥio|Kazaĥion}} forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Ilia komandestro generalo-kolonelo Andrej Serdjukov raportis ke okazis neni..."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 26: Linio 26:
|url = https://iz.ru/1279406/2022-01-19/v-odkb-soobshchili-ob-otsutstvii-poter-lichnogo-sostava-i-tekhniki-v-kazakhstane
|url = https://iz.ru/1279406/2022-01-19/v-odkb-soobshchili-ob-otsutstvii-poter-lichnogo-sostava-i-tekhniki-v-kazakhstane
|titolo = В ОДКБ сообщили об отсутствии потерь личного состава и техники в Казахстане
|titolo = В ОДКБ сообщили об отсутствии потерь личного состава и техники в Казахстане
|eldonisto = La {{w|Izvestija}}
|eldonisto = {{w|Izvestija}}
|dato = 19-01-2022
|dato = 19-01-2022
}}
}}

Kiel registrite je 10:16, 20 jan. 2022

Taĝikaj pactrupoj je elektrostacio. Almato, Kazaĥio. La 12-a de januaro 2022.

Ĵaŭdo, la 20-a de januaro 2022


La 19-an de januaro Kazaĥion forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Ilia komandestro generalo-kolonelo Andrej Serdjukov raportis ke okazis neniuj provokoj kontraŭ la pactrupoj, do ili ne aplikis armilojn, nek suferis perdojn de armiloj, teknikaĵoj aŭ personaro.

La pactrupoj de Rusio, Belorusio, Armenio, Kirgizio kaj Taĝikio venis la 6-an de januaro laŭ peto de la kazaĥa registaro, kiu alfrontis amasajn tumultojn kaj terorismajn atakojn. Ili gardis elektrostaciojn, flughavenojn kaj aliajn gravajn objektojn. La pactrupoj ne partoprenis iujn ajn konfrontiĝojn kontraŭ la protestantoj. Ili rajtis defendi sin kaze de atako, sed neniuj atakoj okazis. La 12-an de januaro prezidanto Kasimĵomart Tokajev en sia parolado en la parlamento diris ke la pactrupoj plenumis sian mision kaj anoncis ilian foriron komenciĝontan sekvan tagon kaj finontan ene de 10 tagoj. La trupoj estis transportitaj per aviadiloj, kirgizaj pactrupoj revenis hejmen je propraj terveturiloj.

Usona Sekretario de Ŝtato Antony Blinken diris la 7-an de januaro ke historio instruas, ke "kiam en via domo aperis rusoj, foje malfacilas foririgi ilin". La Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio respondis en sia Tviter-konto: "kiam en via domo aperis usonanoj, foje malfacilas resti viva".

Fontoj