Tvitero forbaris 100 kontojn ligitajn al Rusio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
 
Linio 23: Linio 23:


<!-- Kategorioj -->
<!-- Kategorioj -->
[[Kategorio:Politiko de Rusujo]]
[[Kategorio:Rusujo]]
[[Kategorio:Rusujo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]

Nuna versio ekde 05:07, 3 mar. 2021

Markemblemo de Tvitero

Merkredo, la 24-a de februaro 2021

La mikrobloga servo Tvitero (Twitter) anoncis pri la forigo de cent kontoj supozeble konektitaj al la rusiaj aŭtoritatoj.

La administrantaro de Tvitero asertas, ke ĝi malkaŝis reton de 69 kontoj, kiu estis konektita kun Rusujo kaj penadis submini la kredon en la nordatlantika alianco kaj ties stabileco. Pliaj 31 «rusiaj» kontoj estis forigitaj tial, ke iliaj posedantoj laŭaserte klopodis okazigi influon sur Usonon kaj la Eŭropan Union.

La oficiala reprezentanto de la rusia ministrejo pri eksterlandaj aferoj Maria Zaĥarova komentis, ke Moskvo enketos la pravigon por la forbaro de la kontoj. Kiel citis la novaĵagentejo TASS, «ni ekstudos la bazon de la forbaro de la kontoj, kaj ni donos fakan konkludon». Laŭ Zaĥarova, sub la pravigon esprimitan de Tvitero por la forbaro de la kontoj povus fali «milionoj da uzantoj».

Dume, Tvitero anoncis pri la forigo de 238 kontoj de Irano, laŭ la aserto ke oni uzis ilin por «entrudiĝi en diskuton koncernantan la unuan televidan debaton de la prezidantkandidatoj en 2020».

Fontoj[redakti]