Amnestio Internacia ne plu konsideras Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
tajperaro
Linio 14: Linio 14:
Amnestio Internacia je la 17-a de januaro ĉi-jare nomis Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, post kiam li estis arestita en la transira zono de rusia flughaveno, alfluginte el Germanio. Navalnij estis resaniĝinta en germana hospitalo post la konsekvencoj de veneniĝo kiun, laŭ la opinio de l' amaskomunikiloj, kaŭzis agentoj de la rusia {{w|FSB|Federacia Servo pri Sekureco}} (ruse: ''Федеральная служба безопасности'').
Amnestio Internacia je la 17-a de januaro ĉi-jare nomis Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, post kiam li estis arestita en la transira zono de rusia flughaveno, alfluginte el Germanio. Navalnij estis resaniĝinta en germana hospitalo post la konsekvencoj de veneniĝo kiun, laŭ la opinio de l' amaskomunikiloj, kaŭzis agentoj de la rusia {{w|FSB|Federacia Servo pri Sekureco}} (ruse: ''Федеральная служба безопасности'').


La {{w|BBC|brita dissenda servo (BBC)}} [https://www.bbc.com/russian/news-56076303 rimarkas], ke analoga situacio okazis ĉe la estro de la sud-afrikaj kontraŭapartismaj luktantoj {{w|Nelson Mandela}}. En 1962, kiam oni konviktis Mandela pri vokado al strikoj, Amnestio Internacia agnoskis lin «malliberulo de konscienco»; du jarojn poste, kiam Mandela ricevis duan konvikon pro arma luktado kontraŭ la registaro, la organizaĵo decidis ne plu konsideri lin tia.
La {{w|BBC|brita dissenda servo (BBC)}} [https://www.bbc.com/russian/news-56076303 rimarkas], ke analoga situacio okazis ĉe la estro de la sud-afrikaj kontraŭapartismaj luktantoj {{w|Nelson Mandela}}. En 1962, kiam oni konviktis Mandela pri vokado al strikoj, Amnestio Internacia agnoskis lin «malliberulo de konscienco»; du jarojn poste, kiam Mandela ricevis duan konvikton pro arma luktado kontraŭ la registaro, la organizaĵo decidis ne plu konsideri lin tia.


== Fontoj ==
== Fontoj ==

Kiel registrite je 02:01, 25 feb. 2021

Aleksej Navalnij fotita en la jaro 2020 ĉe marŝo memore de Boris Nemcov.

Ĵaŭdo, la 25-a de februaro 2021

La 23-an de februaro, la organizaĵo Amnestio Internacia (AI) revokis sian antaŭan decidon agnoski malliberulo de konscienco la rusian politikiston Aleksej Navalnij, kiu ĉi-momente estas enkarcerigita de la rusiaj aŭtoritatoj. La kialo pro ĉi tiu revoko estis komentoj eldiritaj de li en la 2000-aj jaroj, kiuj, laŭ la opinio de la organizaĵo, entenis «retorikon de malamego» (angle tiel-nomata hate speech). Malgraŭ tio, AI indikis, ke ili daŭre postulos la liberigon de Navalnij.

La ĵurnalisto Aaron Mate unuafoje raportis ĉi tion per Tvitero, referencante la leterojn de la organizaĵo: Amnestio komunikas en retpoŝto, ke ĝi «ne plu povas konsideri Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, konsiderante tion, ke li vokis al perforto kaj diskriminacio kaj ne rezignis de tiuj komentoj.»

S-ro Matje poste publikigis la retpoŝtan leteron de AI, kiun li ricevis, en tuto; ĝi alireblas ĉi tie.

Post iom da tempo, ĉi tiun informon konfirmis la direktoro de AI pri amaskomunikiloj en Orienta Eŭropo kaj Centra Azio Aleksandr Artemjev, dirante la jenon: «Jes, ni ne plu uzos, rilate al li, la vortesprimon 'malliberulo de konscienco', tial ke nia jura kaj politika departamento, studinte la parolojn de Navalnij meze de la 2000-aj jaroj, venis al la konkludo, ke ili atingis la nivelon de 'retoriko de malamego'. Malgraŭ tio, nia alvoko senhezite restas neŝanĝita, ĉar oni lin persekutas ekskluzive pro motivoj politikaj.»

S-ro Artemjev diris, ke al la AI-anoj «formiĝis la impreso, ke la petoj enketi la estintecajn eldirojn de Navalnij parte estis kunordigita kampanjo por misreputaciigi lin eksterlande».

S-ro Artemjev aldonis, ke AI fariĝis ostaĝo je sia propra etoso: «Iasence oni povas cedi, ke la decido de AI per si mem kaŭzas lezon al la organizaĵo, sed ĉi tiun lezon ni akceptas, agnoskas kaj ni faros ĉion ajn eblan por minimumigi tiun efikon, inkluzive de la efiko al nia kampanjo pri la liberigo de Aleksej Navalnij, kiun ni ne nur daŭrigas, sed ni nun sentas nin respondecaj dekobligi niajn penojn.»

Amnestio Internacia je la 17-a de januaro ĉi-jare nomis Aleksej Navalnij malliberulo de konscienco, post kiam li estis arestita en la transira zono de rusia flughaveno, alfluginte el Germanio. Navalnij estis resaniĝinta en germana hospitalo post la konsekvencoj de veneniĝo kiun, laŭ la opinio de l' amaskomunikiloj, kaŭzis agentoj de la rusia Federacia Servo pri Sekureco (ruse: Федеральная служба безопасности).

La brita dissenda servo (BBC) rimarkas, ke analoga situacio okazis ĉe la estro de la sud-afrikaj kontraŭapartismaj luktantoj Nelson Mandela. En 1962, kiam oni konviktis Mandela pri vokado al strikoj, Amnestio Internacia agnoskis lin «malliberulo de konscienco»; du jarojn poste, kiam Mandela ricevis duan konvikton pro arma luktado kontraŭ la registaro, la organizaĵo decidis ne plu konsideri lin tia.

Fontoj