Nov-Zelando anoncas novan oficialan ferion Matariki: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Linio 70: Linio 70:
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Kulturo]]
[[Kategorio:Kulturo]]
[[Kategorio:Publikigitaj artikoloj]]

Kiel registrite je 01:53, 8 feb. 2021

Lundo, la 8-a de februaro 2021

Ĉi-bilde montriĝas la stelamaso Matariki kun la maoriaj nomoj.

Pasintĵaude la registaro de Nov-Zelando anoncis pri la kreado de nova oficiala ferio nomita Matariki. Matariki reprezentas la komencon de la maoria Novjaro, kiu kunokazas kun la leviĝo de la Plejadoj, konataj en la maoria lingvo kiel Matariki.

La novzelanda ĉefministro Jaclinda Ardern komentariis: «Ĉi tio estos tago por agnoski la unikan, kunan identecon de nia nacio, kaj la gravecon de la maoria etoso [nomita tikanga]. Ĝi estos tre speciala, kaj estos unika al Nov-Zelando.» Ardern aldonis, ke la nova ferio disigos la kvarmonatan periodon inter junio kaj oktobro, dum kiu mankas iu ferio.

La dato de la ferio Matariki ne estas fiksita, ĉar ĝi sekvas laŭ la maoria kalendaro Maramataka. Tamen, ĉefministro Ardern informas ke plejprobable ĝi ĉiam okazos aŭ je lundo aŭ je vendredo.

Estis kreita ankaŭ konsilgrupo pri Matariki. La ministro pri maoriaj rilatoj Kelvin Davis ekplikis, ke la grupo celos «provizi konsilon pri venontaj datoj de la ferio, pri la maniero de celebrado, kaj disvolvi rimedojn por eduki la publikon pri Matariki kaj la celebrado». La unua ferio Matariki laŭasigne okazos vendredon, la 24-an de junio de la venonta jaro.

La Laborpartio, al kiu apartenas Ardern, jam antaŭe promesis igi la ferion Matariki oficiala. Ĉi tiu fojo ne estas la unua provo fari tion: en la 2009-a jaro, membro de la Maoria Partio Rahui Katene enkondukis leĝprojekton pri la kreado de ŝtate agnoskata ferio por Matariki. Kvankam la Laborpartio, tiam opozicia, subtenis la leĝprojekton, la Nacia Partio ĝin oponis, kaj la propono estis malvenkita je 59 poraj voĉdonoj kaj 63 kontraŭaj.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo New Zealand announces new Matariki public holiday, el anglaj Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).