Usono akuzis la venezuelan prezidanton Nicolas Maduron pri droga terorismo kaj koruptado: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 7: Linio 7:
La {{w|Usona Departmento de Justico}} anoncis ĵaŭdon, la 26-an de marto, akuzojn kontraŭ la {{w|Venezuelo|venezuela}} prezidanto {{w|Nicolas Maduro}} kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi {{w|kokaino|kokainon}} al {{w|Usono}}.

Tiuj akuzoj verŝajne kreskigos la streĉojn inter Usono kaj Venezuelo. Iliaj rilatoj malboniĝis pasintjare kiam la registaro de {{w|Donald Trump}} rekonis la rivalulon de Maduro, {{w|Juan Guaido|Juan Guaidon}}, kiel provizoran prezidanton kaj poste trudis vastajn ekonomiajn sankciojn celantaj eksigi Maduron.
Tiuj akuzoj verŝajne kreskigos la streĉojn inter Usono kaj Venezuelo. Iliaj rilatoj malboniĝis pasintjare kiam la registaro de {{w|Donald Trump}} rekonis la rivalon de Maduro, {{w|Juan Guaido|Juan Guaidon}}, kiel provizoran prezidanton kaj poste trudis vastajn ekonomiajn sankciojn celantajn eksigi Maduron.

Per impona akuzoskribo malkaŝita en {{w|Novjorko}}, prokuroroj kulpigis Maduron pri gvidado de droga kartelo per asocio kun du {{w|Kolombio|kolombiaj}} gerilestroj kaj kelkaj altrangaj oficiulaloj de la venezuela registaro, inkluzive de la nuna prezidanto de la nacia asembleo, la eksa direktoro pri militinformado, kaj antaŭa generalo de la venezuela armeo.
Per impona akuzoskribo malkaŝita en {{w|Novjorko}}, prokuroroj kulpigis Maduron pri gvidado de droga kartelo per asocio kun du {{w|Kolombio|kolombiaj}} gerilestroj kaj kelkaj altrangaj oficialuloj de la venezuela registaro, inkluzive de la nuna prezidanto de la nacia asembleo, la eksa direktoro pri militinformado, kaj antaŭa generalo de la venezuela armeo.

Tiuj kvar homoj alfrontas akuzojn pri partoprenado en droga terorisma konspiro, konspiro por venigi kokainon en Usonon kaj du akuzojn rilate armilojn.
Tiuj kvar homoj alfrontas akuzojn pri partoprenado en droga terorisma konspiro, konspiro por venigi kokainon en Usonon kaj du akuzojn rilate armilojn.
Linio 15: Linio 15:
En aparta kriminala plendo, oni kulpigis la venezualan ministron pri defendo Vladimir Padrino Lopez pri konspiro por disvastigi kokainon per aviadilo registrita en Usono, kaj la ĉefjuĝiston de la supera kortumo Maikel Jose Moreno Perez, kulpigitan pri monlavado rilate la akcepton de dekmilionoj da dolaroj kiel subaĉeton por korupti dekojn da civilaj kaj kriminalaj procesoj en Venezuelo.

Sume, 15 nunaj kaj antaŭaj venezualaj oficialuloj, aldone al du estroj de la kolombia grupo {{w|FARK}}, estis akuzitaj.
Sume, 15 nunaj kaj antaŭaj venezualaj oficialuloj, aldone al du estroj de la kolombia gerila grupo {{w|FARK}}, estis akuzitaj.

Tiuj gravaj akuzoj estis anoncitaj de la usona {{w|Ĝenerala Akuzisto de Usono|Ĝenerala Akuzisto}} William Barr kaj aliaj altrangaj policaj oficialuloj en virtuala gazetara konferenco.
Tiuj gravaj akuzoj estis anoncitaj de la usona {{w|Ĝenerala Akuzisto de Usono|Ĝenerala Akuzisto}} William Barr kaj aliaj altrangaj policaj oficialuloj en virtuala gazetara konferenco.

{{citaĵo|La ĉitaga anonco celas elradikigi ĝisfundan koruptadon ene de la venezuala registaro — sistemo starigita kaj funkciigata por riĉigi tiujn, kiuj estas je la plej altaj niveloj de la registaro. Usono ne permesos al tiuj ĉi koruptitaj venezuelaj oficialuloj uzi la usonan banksistemon por translokigi siajn kontraŭleĝajn profitojn el {{w|Sudameriko}}, nek antaŭenigi siajn kriminalajn planojn.|William Barr, Ĝenerala Akuzisto de Usono}}
{{citaĵo|La ĉi-taga anonco celas elradikigi ĝisfundan koruptadon ene de la venezuala registaro — sistemo starigita kaj funkciigata por riĉigi tiujn, kiuj estas je la plej altaj niveloj de la registaro. Usono ne permesos al tiuj ĉi koruptitaj venezuelaj oficialuloj uzi la usonan banksistemon por transloki siajn kontraŭleĝajn profitojn el {{w|Sudameriko}}, nek antaŭenigi siajn kriminalajn planojn.|William Barr, Ĝenerala Akuzisto de Usono}}

Per {{w|Twitter|Tvitero}}, Maduro akuzis Usonon kaj Kolombion pri konspiro kontraŭ Venezuelo.
Per {{w|Twitter|Tvitero}}, Maduro akuzis Usonon kaj Kolombion pri konspiro kontraŭ Venezuelo.

Kiel registrite je 15:55, 27 mar. 2020

Vendredo, la 27-a de marto 2020

Nicolas Maduro

La Usona Departmento de Justico anoncis ĵaŭdon, la 26-an de marto, akuzojn kontraŭ la venezuela prezidanto Nicolas Maduro kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.

Tiuj akuzoj verŝajne kreskigos la streĉojn inter Usono kaj Venezuelo. Iliaj rilatoj malboniĝis pasintjare kiam la registaro de Donald Trump rekonis la rivalon de Maduro, Juan Guaidon, kiel provizoran prezidanton kaj poste trudis vastajn ekonomiajn sankciojn celantajn eksigi Maduron.

Per impona akuzoskribo malkaŝita en Novjorko, prokuroroj kulpigis Maduron pri gvidado de droga kartelo per asocio kun du kolombiaj gerilestroj kaj kelkaj altrangaj oficialuloj de la venezuela registaro, inkluzive de la nuna prezidanto de la nacia asembleo, la eksa direktoro pri militinformado, kaj antaŭa generalo de la venezuela armeo.

Tiuj kvar homoj alfrontas akuzojn pri partoprenado en droga terorisma konspiro, konspiro por venigi kokainon en Usonon kaj du akuzojn rilate armilojn.

En aparta kriminala plendo, oni kulpigis la venezualan ministron pri defendo Vladimir Padrino Lopez pri konspiro por disvastigi kokainon per aviadilo registrita en Usono, kaj la ĉefjuĝiston de la supera kortumo Maikel Jose Moreno Perez, kulpigitan pri monlavado rilate la akcepton de dekmilionoj da dolaroj kiel subaĉeton por korupti dekojn da civilaj kaj kriminalaj procesoj en Venezuelo.

Sume, 15 nunaj kaj antaŭaj venezualaj oficialuloj, aldone al du estroj de la kolombia gerila grupo FARK, estis akuzitaj.

Tiuj gravaj akuzoj estis anoncitaj de la usona Ĝenerala Akuzisto William Barr kaj aliaj altrangaj policaj oficialuloj en virtuala gazetara konferenco.

La ĉi-taga anonco celas elradikigi ĝisfundan koruptadon ene de la venezuala registaro — sistemo starigita kaj funkciigata por riĉigi tiujn, kiuj estas je la plej altaj niveloj de la registaro. Usono ne permesos al tiuj ĉi koruptitaj venezuelaj oficialuloj uzi la usonan banksistemon por transloki siajn kontraŭleĝajn profitojn el Sudameriko, nek antaŭenigi siajn kriminalajn planojn.
William Barr, Ĝenerala Akuzisto de Usono

Per Tvitero, Maduro akuzis Usonon kaj Kolombion pri konspiro kontraŭ Venezuelo.

Fontoj