Papo Francisko malakceptis edziĝintajn pastrojn kaj virinajn diakonojn: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
e viro edziĝas, virino edziniĝas
Linio 4: Linio 4:
[[Dosiero:Canonization 2014-The Canonization of Saint John XXIII and Saint John Paul II (14036966125).jpg|eta|maldekstra]]
[[Dosiero:Canonization 2014-The Canonization of Saint John XXIII and Saint John Paul II (14036966125).jpg|eta|maldekstra]]

Per delonge atendita dokumento eldonita merkredon, la {{w|Francisko (papo)|papo Francisko}} ne akceptis la proponon permesi la pastrigon de edziniĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en {{w|Amazonio}} por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.
Per delonge atendita dokumento eldonita merkredon, la {{w|Francisko (papo)|papo Francisko}} ne akceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en {{w|Amazonio}} por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.

Tiu rimedo estis proponita de la plimulto da {{w|episkopo|episkopoj}} partoprenintaj en {{w|sinodo}} pri Amazonio pasintjare.
Tiu rimedo estis proponita de la plimulto da {{w|episkopo|episkopoj}} partoprenintaj en {{w|sinodo}} pri Amazonio pasintjare.

La apostola admono «Kara Amazonio» de papo Francisko nenion ŝanĝis en la plurcentjara regulo de la {{w|Katolika Eklezio}} pri needziniĝeco. La plimulto da episkopoj el la amazona regiono voĉdonis, je la fino de la sinodo okazinta en {{w|Vatikano}} antaŭ tri monatoj, por permesi ke iuj eziniĝintaj viroj fariĝu pastroj kaj ke virinoj fariĝu diakoninoj. Tamen en sia dokumento la papo malatentis tiun proponon.
La apostola admono «Kara Amazonio» de papo Francisko nenion ŝanĝis en la plurcentjara regulo de la {{w|Katolika Eklezio}} pri needziĝeco. La plimulto da episkopoj el la amazona regiono voĉdonis, je la fino de la sinodo okazinta en {{w|Vatikano}} antaŭ tri monatoj, por permesi ke iuj eziniĝintaj viroj fariĝu pastroj kaj ke virinoj fariĝu diakoninoj. Tamen en sia dokumento la papo malatentis tiun proponon.

Iuj grupoj, kiuj agadas por virina pastreco kaj pli granda rolo de la virinoj ene de la Eklezio, kritikis la papan decidon. La brita Wijngaards Instituto pri Katolika Esploro diris per komunikaĵo ke la papa rifuzo konsideri la pastrigon de virinoj malakceptas la klaran rekomendon de la sinodo pri Amazonio.

Kiel registrite je 16:24, 17 feb. 2020

Lundo, la 17-a de februaro 2020

Per delonge atendita dokumento eldonita merkredon, la papo Francisko ne akceptis la proponon permesi la pastrigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por batali kontraŭ grava manko de pastroj en tiu regiono.

Tiu rimedo estis proponita de la plimulto da episkopoj partoprenintaj en sinodo pri Amazonio pasintjare.

La apostola admono «Kara Amazonio» de papo Francisko nenion ŝanĝis en la plurcentjara regulo de la Katolika Eklezio pri needziĝeco. La plimulto da episkopoj el la amazona regiono voĉdonis, je la fino de la sinodo okazinta en Vatikano antaŭ tri monatoj, por permesi ke iuj eziniĝintaj viroj fariĝu pastroj kaj ke virinoj fariĝu diakoninoj. Tamen en sia dokumento la papo malatentis tiun proponon.

Iuj grupoj, kiuj agadas por virina pastreco kaj pli granda rolo de la virinoj ene de la Eklezio, kritikis la papan decidon. La brita Wijngaards Instituto pri Katolika Esploro diris per komunikaĵo ke la papa rifuzo konsideri la pastrigon de virinoj malakceptas la klaran rekomendon de la sinodo pri Amazonio.

Kara Amazonio pli similas aminduman leteron senditan de la latinamerika prelato papo Francisko al la amazona pluvarbaro kaj ties indiĝena loĝantaro, laŭ la kardinalo Michael Czerny, sekretario de la sinodo.

Tiu ĉi kardinalo diris ke la amo de la papo al tiu regiono estas la kerno de la apostola admono. Papo Francisko, li aldonis, havas «kvar elstarajn revojn» por tiu regiono: socian, ekologian, kulturan kaj pastran.

La papo diras ke la amazona regiono estas tiu, kiu «batalas por la rajtoj de la malriĉuloj», kiu «konservas siajn distingajn kulturajn riĉaĵojn», kiu «ĵaluze restigas al si sian stuporigan naturan belecon» kaj kie la kristanaj komunumoj povus esti «kapablaj je malavara sindonemo, enkarniĝe en la amazona regiono».

Francisko instigis la katolikojn «senti sin koleraj» pro la ekspluatado de la indiĝenoj. Krome, li pritraktis «maljustecon kaj krimon» kontraŭ la loĝantaro de Amazonio kaj ties teroj, ruinigitaj de kontraŭleĝaj minadaj kaj elfosadaj industrioj.

En la Katolika Eklezio, sole pastroj rajtas celebri la meson. Pro grava manko de pastroj en tiu regiono, la fideluloj en almenaŭ 85% da vilaĝoj ne povas ĉeesti ĉiusemajnajn diservojn de pluraj jaroj.

La papo diris ke «ĉiujn klopodojn oni faru» por doni al la fideluloj aliron al la eŭĥaristio.

«Tiu ĉi urĝa bezono incitis min instigi ĉiujn episkopojn, precipe tiujn latinamerikajn [...] pli malavare varbi tiujn homojn, kiuj montras misiistan alvokiĝon, al la amazona regiono», li skribis.

Papo Francisko petis de la episkopoj ke ili instigu «preĝadon por pastraj alvokiĝoj». Krome li diris ke estas bezono de pastroj kiuj komprenas la amazonajn sentivecojn.

Fontoj