Eksiĝis Evo Morales kiel prezidanto de Bolivio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10: Linio 10:
{{w|Meksiko}} priskribis la eksigon de Morales kiel militan puĉon, kaj diris ke ĝi oferos al Morales politikan azilon. Iuj el liaj ministroj kaj altgradaj oficiuloj, kiuj rezignis ĉi tiun semajnfinon, nuntempe petas rifuĝon ĉe la meksika ambasadorejo.
{{w|Meksiko}} priskribis la eksigon de Morales kiel militan puĉon, kaj diris ke ĝi oferos al Morales politikan azilon. Iuj el liaj ministroj kaj altgradaj oficiuloj, kiuj rezignis ĉi tiun semajnfinon, nuntempe petas rifuĝon ĉe la meksika ambasadorejo.


Morales, kiu estis la plej longdaŭra {{w|Latinameriko|latinamerika}} ŝtatestro, devis gajni 10 elcentojn pli ol liaj konkurantoj por eviti duan raŭndon kaj tuj havigi al si kvaran oficperiodon. La unuaj nekompletaj rezultoj post la balotado antaŭdiris ke Morales devis efektive konkuri en decembra dua raŭndo kontraŭ sia ĉefa kontraŭulo, la antaŭa prezidanto Carlos Mesa. Post malpli ol 24 horoj, la elektokomisiono eldonis novajn ciferojn kiuj montris ke, kiam 95% de la voĉoj estis kalkulitaj, mankis al Morales nur 0,7 elcentoj por atingi 10 elcentojn. Ĉi tiu anonco okazigis plendojn de la opoziciuloj pri trompo, kaj ekigis perfortajn manifestaciojn en pluraj urboj.
Morales, kiu estis la plej longdaŭra {{w|Latinameriko|latinamerika}} ŝtatestro, devis gajni 10 elcentojn pli ol liaj konkurantoj por eviti duan raŭndon kaj tuj havigi al si kvaran oficperiodon. La unuaj nekompletaj rezultoj post la balotado antaŭdiros ke Morales devis efektive konkuri en decembra dua raŭndo kontraŭ sia ĉefa kontraŭulo, la antaŭa prezidanto Carlos Mesa. Post malpli ol 24 horoj, la elektokomisiono eldonis novajn ciferojn kiuj montris ke, kiam 95% de la voĉoj estis kalkulitaj, mankis al Morales nur 0,7 elcentoj por atingi 10 elcentojn. Ĉi tiu anonco okazigis plendojn de la opoziciuloj pri trompo, kaj ekigis perfortajn manifestaciojn en pluraj urboj.


== Fontoj ==
== Fontoj ==

Kiel registrite je 05:09, 12 nov. 2019

Lundo, la 11-a de novembro 2019

Evo Morales

Bolivio eniris epokon de politika necerteco, lundon la 10-an de novembro, post kiam la prezidanto Evo Morales, pelita de la militistaro sekve de semajnoj da grandegaj manifestacioj, rezignis post preskaŭ 14 jaroj de regnado, malgraŭ tio ke li ĵus estis reelektita en la oktobra balotado meze de "malregulaĵoj". Kvazaŭ ĉiuj laŭvicaj estroj, laŭ la konstitucio, ankaŭ rezignis. Laŭ la bolivia konstitucio, la vicprezidanto estas laŭvice ŝtatestro kiam la prezidanto eksiĝas. La estro de la senato okupas la trian lokon. Tamen, ambaŭ ili, kiel ankaŭ multaj altgradaj ministroj, baldaŭ rezignis, kio okazigis malplenon de potenco en ĉi tiu sudamerika lando ĝis la sekvonta balotado.

La estrino de la opoziciuloj, Jeanine Anez, diris dimanĉon ke ŝi pretas akcepti la provizoran prezidantecon, sed la parlamento devas unue kunveni por voĉdoni favore al ŝi.

Morales elsendis serion de tvitero-mesaĝoj, atakante siajn kontraŭulojn, dirante ke ili havas "respondecon pacigi la landon, kaj certigi la politikan stabilecon kaj la pacan kunvivadon de nia popolo". Morales nomis siajn ĉefajn kontraŭulojn, Carlos Mesa kaj Luis Fernando Camancho, "diskriminacintoj kaj konspirantoj", kaj skribis ke "perfortaj grupoj" atakis lian hejmon.

Meksiko priskribis la eksigon de Morales kiel militan puĉon, kaj diris ke ĝi oferos al Morales politikan azilon. Iuj el liaj ministroj kaj altgradaj oficiuloj, kiuj rezignis ĉi tiun semajnfinon, nuntempe petas rifuĝon ĉe la meksika ambasadorejo.

Morales, kiu estis la plej longdaŭra latinamerika ŝtatestro, devis gajni 10 elcentojn pli ol liaj konkurantoj por eviti duan raŭndon kaj tuj havigi al si kvaran oficperiodon. La unuaj nekompletaj rezultoj post la balotado antaŭdiros ke Morales devis efektive konkuri en decembra dua raŭndo kontraŭ sia ĉefa kontraŭulo, la antaŭa prezidanto Carlos Mesa. Post malpli ol 24 horoj, la elektokomisiono eldonis novajn ciferojn kiuj montris ke, kiam 95% de la voĉoj estis kalkulitaj, mankis al Morales nur 0,7 elcentoj por atingi 10 elcentojn. Ĉi tiu anonco okazigis plendojn de la opoziciuloj pri trompo, kaj ekigis perfortajn manifestaciojn en pluraj urboj.

Fontoj