Vikinovaĵoj:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Intervikioj: nova sekcio
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 79: Linio 79:
[[Uzanto:Darseno|Darseno]] demandis min, ĉu mi scias beligi la [https://eo.m.wikinews.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do poŝtelefonan ĉefpaĝon]. Nune ĝi havas du kolumnojn, kaj ne estas bela, kiam oni vizitas la poŝtelefonan eldonon de la retejo. Ĉe la retejo de MediaWiki estas la paĝo [[mw:Mobile Gateway/Mobile homepage formatting]], kiu priskribas la procedon por por ŝanĝi la poŝtelefonan aranĝon. Mi ne havas la scion pri {{w|CSS}}. Oni bezonas administrantan privilegion por redakti tiujn ĉi paĝojn. [[Uzanto:Mikemoral|Mikemoral]] ([[Uzanto-Diskuto:Mikemoral|diskuto]]) 08:53, 5 okt. 2019 (UTC)
[[Uzanto:Darseno|Darseno]] demandis min, ĉu mi scias beligi la [https://eo.m.wikinews.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do poŝtelefonan ĉefpaĝon]. Nune ĝi havas du kolumnojn, kaj ne estas bela, kiam oni vizitas la poŝtelefonan eldonon de la retejo. Ĉe la retejo de MediaWiki estas la paĝo [[mw:Mobile Gateway/Mobile homepage formatting]], kiu priskribas la procedon por por ŝanĝi la poŝtelefonan aranĝon. Mi ne havas la scion pri {{w|CSS}}. Oni bezonas administrantan privilegion por redakti tiujn ĉi paĝojn. [[Uzanto:Mikemoral|Mikemoral]] ([[Uzanto-Diskuto:Mikemoral|diskuto]]) 08:53, 5 okt. 2019 (UTC)
::Koran Dankon, [[Uzanto:Mikemoral|Mikemoral]]. Ĉu vi scias kiu estas la administranto ĉi tie, [[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]]? [[Uzanto:Darseno|Daniel]] ([[Uzanto-Diskuto:Darseno|diskuto]]) 10:27, 5 okt. 2019 (UTC)
::Koran Dankon, [[Uzanto:Mikemoral|Mikemoral]]. Ĉu vi scias kiu estas la administranto ĉi tie, [[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]]? [[Uzanto:Darseno|Daniel]] ([[Uzanto-Diskuto:Darseno|diskuto]]) 10:27, 5 okt. 2019 (UTC)
:::Nune ne estas administranto. Oni devas voĉdoni ĉi tie por nova kandidato kaj rekte peti ĉe Meta la administrantigo. --[[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] ([[Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102|diskuto]]) 01:36, 7 okt. 2019 (UTC)


== Intervikioj ==
== Intervikioj ==

Kiel registrite je 01:36, 7 okt. 2019

Vendredo, la 19-a de aprilo 2024

Bonvenon al la diskutejo de Vikinovaĵoj!

Diskutu!

Diskutu!

Jen loko por babili pri Vikinovaĵoj (sistemkomunikaĵoj troviĝas ĉi tie).
Aliaj administraj paĝoj: • Proponoj pri forigoj de artikolojPetoj pri administrantiĝo
Komentu!
Aldoni komenton
Arkivo de konversacioj ekde 2010 ĝis la fino de 2018
Arkivo de konversacioj ekde 2019 ĝis nun


2019

Ŝablono pri plej popularaj artikoloj

Bonvesperon. Mi rimarkas ke kelkaj alilingvaj versioj de Vikinovaĵoj utiligas robotojn por montri sur la ĉefpaĝo popularecon de artikoloj, ekzemple ru:Шаблон:Самые популярные новости. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan ĉi tie? Mi pensas ke estus bonaspekta aldonaĵo al la cefpaĝo. Aŭdrea (diskuto) 02:21, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri Fejsbuko

Ĉe la Vikinovaĵa Fejsbuka pâgo la plej nova artikolo datas je la 11-an de septembro. Kiu publikigas la artikolojn ĉe Fejsbuko? Ĉu roboto? Kial ĝi ne publikas ĉiujn artikolojn? Daniel (diskuto) 19:16, 16 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Al mi ŝajnas ke estas ne roboto, sed homo, ĉar la tempospacoj inter la afiŝoj estas neregulaj kaj nur elektitaj artikoloj estas respegulataj. Sed mi ne havas ajnan ideon, kiu posedas la konton. Aŭdrea (diskuto) 22:20, 16 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi provis publikigi lastajn artikolojn, sed ili ne aperis. Evidente necesas kontakti administranton de tiu pâgo.--RG72 (diskuto) 04:37, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus ricevis statuson de la administranto de tiu paĝo kaj publikigis du plej lastajn novaĵojn. Do la problemo estas solvita. RG72.

:Saluton! Mi kreis la FB-paĝon kiam mi estis administranto ĉi tie. Mi ne publikigis ĉiujn novajn novaĵojn ĉar mi ne havis multe da tempo kaj malmulte reviziis Vikinovaĵojn lastatempe. Mi povas aldoni vin ĉiujn kiel helpantoj de la FB-paĝo, tiel vi povos aldoni enhavon tie. Por tio mi bezonas scii viajn nomojn sur FB (vi povas skribi privatan mesaĝon al la FB-paĝo por tion scii). Ankaŭ estas konto en Twitter, antaŭe ĝi aŭtomate publikigis kion estis afiŝita en FB, sed la API jam ne plu permesas tion, do ankaŭ devas esti mane publikigita la nova informo. Sciante viajn uzantoj de Twitter mi povas aldoni vin kiel helpantoj --Sahaquiel9102 (diskuto) 17:00, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉe Tvitero mi estas @StanislavoBelov. RG72.
Dankon, Sahaquiel, pro la ekspliko kaj la helpo! Mi ne uzas Facebook nek Twitter, do mi lasos tion al miaj kolegoj. Ni ankaŭ pripensu pluajn strategiojn pri tio, kiel pligrandigi nian legantaron. Eble estas aliaj esperantlingvaj paĝaroj sur kiuj ni povus montriĝi, ĉu? Aŭdrea (diskuto) 22:55, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi agordis retilon, kiu nomiĝas dlvr.it, por ke ĝi aŭtomate publikigu ĝis 3 novajn artikolojn ĉiutage senkoste. Por pli ol 3 artikoloj, oni devas pagi, sed ŝajnas ke ni ne superos tiun ĉi limon. Daniel (diskuto) 22:34, 17 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ricevis mesaĝon ke ekde nun mi rajtas publikigi novaĵojn en Tvitero je la nomo de Vikinovaĵoj, sed malsukcesis fari tion. Mi ne vidas kiel fari tion, ja mi ĉiam estas sub mia propra nomo. Mi aldonas, ke mi publikigas ĉiujn novaĵojn en la ĉefaj Esperanto-grupoj ĉe Fejsbuko, Reddit kaj en sia Tviter-konto kaj en la sekcio Aktualaĵoj de Vikipedio. Ankaŭ Roberto Poor ofte uzas ilin en siaj novaĵoj ĉe retejo Studio. Eble ankaŭ Muzaiko povus uzi ilin por novaĵoj.--RG72 (diskuto) 03:15, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi krome kreis kanalon en Telegramo Vikinov.--RG72 (diskuto) 04:37, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Tvitero mi rekomendas ke vi provu uzi la retilon dlvr.it kiu ankaŭ povas publikigi mesaĝojn ĉe Tviter. Interne de dlvr.it vi devas uzi la jenan adreson: https://eo.wikinews.org/w/index.php?title=Special:NewsFeed&feed=atom&categories=Publikigitaj+artikoloj&notcategories=No%20publish%7CArchived%7CAutoArchived%7Cdisputed&namespace=0&count=30&hourcount=124&ordermethod=categoryadd&stablepages=only%22 Daniel (diskuto) 10:43, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

@RG72: Por publikigi nome de Vikinovaĵoj en Twitter vi devas aliri tweetdeck.twitter.com. --Sahaquiel9102 (diskuto) 17:25, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Eble tio funkcias per komputilo. Mi eniris per telefono, sed nur vidas mian prooran konton.
  • Saluton RG72 kaj Sahaquiel, mi rimarkas ke la Twitter-konto ne freŝdatiĝas jam du semajnojn, ĉu iu povus agordi tion? Ni havas multe da novaĵoj lasttempe kaj mi volus dissendi ĝin al kiel eble plej multe da homoj (la Twitter-konto havas pli ol 600 aliĝintojn). Aŭdrea (diskuto) 14:45, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton karaj! Mi provis eniri la konton, sed malsukcesis. Mi preskaŭ ne uzas Tviteron, do evidente mankas spertoj necesaj. Ĉu iu alia povus iĝi kunadministranto de la konto? --RG72 (diskuto) 15:10, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Malnova novaĵo sur la ĉefpaĝo

Post kiam Stanislavo redaktis malnovan paģon de 2012 por aldoni novan kategorion, tiu malnova novaĝo aperis kaj plu aperas sur la unua paĝo sub la rubriko "Freŝaj novaĵoj". Kiel oni povas forigi ĝin, kaj kion fari por ke la malnovaj novaĵoj ne reaperu ĉiufoje kiam ili estos redaktitaj? Daniel (diskuto) 13:58, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

La kaŭzo estas ĉi tiu linio en la ŝablonkodo: «ordermethod = categoryadd» (en Ŝablono:Plej freŝaj novaĵoj). Ĝi vicigas artikolojn laŭ la dato de la plej lasta aldonita kategorio. Do, kiam oni entajpas novajn kategoriojn en paĝo, senkonsidere ties malnovecon (kiel ĉi tie), la ŝablono pensas ke la artikolo estas freŝa.
Por ĉirkaŭiri la problemon, mi ŝanĝis la kodon por ke artikoloj inkluditaj en Kategorio:Ŝlositaj artikoloj neniam aperu. Mi esperas ke tio, minimume, malplioftigos la aperadon de malnovaĵoj. Amike, Aŭdrea (diskuto) 15:30, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Tre bone, dankon Aŭdrea. Daniel (diskuto) 16:49, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankegon! Ankaŭ mi rimarkis tion, sed ne sciis kiel solvi, ĉar humanitario 100%))) --RG72 (diskuto) 06:11, 22 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝanĝoj en la ĉefpaĝo

Saluton karaj, mi volis sciigi ke mi ĵus aŭdacis fari kelkajn ŝanĝojn en la Ĉefpaĝo por ke la artikoloj estu pli supre kaj rekte videblaj, kaj por malpliigi la grandajn spacojn inter la teksto-kestoj.

Cetere, mi faris diversajn lingvajn kaj stilajn plibonigojn en la ŝablonoj aperantaj sur la ĉefpaĝo kaj klopodis forigi ripetemajn ligilojn kaj enhavon.

Se al vi forte malplaĉas ĉi tiuj ŝanĝoj, mi invitas vin parte aŭ tute malfari ilin. Sed tiuokaze mi volus ke ni kune pripensu aliajn plibonigetojn al la ĉefpaĝo (kaj pli ĝenerale al la infrastrukturo), ĉar mia sperto kun viki-kodo estas nur modesta. Elkore, Aŭdrea (diskuto) 18:40, 22 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Viaj ŝanĝoj estas bonvenaj. Mi ankaŭ remarkis ke la poŝtelefona ĉefpaĝo (http://eo.m.wikinews.org) estas tro larĝa, etendiĝante sur du kolumnoj, do ĝi ne taŭgas por malgrandaj ekranoj. Pli bone estus se la poŝtelefona ĉefaĝo havus nur unu kolonon kiel ekzemple la anglalingva retejo https://en.m.wikinews.org/wiki/Main_Page. Daniel (diskuto) 20:52, 22 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi kore dankas kaj samopinias. Malfacilas nun legi Vikinovaĵojn per telefono, kion certe faras multaj uzantoj.--RG72 (diskuto) 02:07, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĥo, ĉu la ĉefpaĝo antaŭe estis facile legebla, sed ne plu? Aŭ ĉu mi ne komprenis ion? Mi klopodis ne ŝanĝi la fundamentan aranĝon. Se tiel, do mi pardonpetas. Mi ne scias kiel redakti la poŝtelefonan version aparte. Aŭdrea (diskuto) 02:14, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne, mi nur diras, ke estus bone redezajni gxin tiel gxi enspacigxu en la telefona ekrano. Vi certe fusxis nenion.--RG72 (diskuto) 08:17, 23 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Karaj, mi laŭŝajne trovis la solvon por la poŝtelefona ĉefpaĝo ĉi tie. Tamen la necesajn ŝanĝojn povas fari nur sisopo. Aŭdrea (diskuto) 02:40, 29 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Akcia indikilo

En la ĉefpago estas rubriko pri akciamerkatoj kies ciferoj estas tro malnovaj por utili al kiu ajn (afiŝas la ciferojn de la 22-a de septembro, sed hodiaŭ ni havas la 25-an). Daniel (diskuto) 21:31, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ufff mi ne scias kiel korekti tion, evidente necesas teknikaj konoj.--RG72 (diskuto) 05:02, 26 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Gaĥ! Mi (esperinde nur tempe) forigis la ŝablonon, ĉar aspektas neserioze havi tiaĵon sur la ĉefpaĝo, kaj mi provis reekvilibrigi la du kolumnojn. La problemo estas la roboto Uzanto:BOT-Superzerocool, kiu ne plu funkcias. Aŭdrea (diskuto) 18:51, 27 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi lasis mesaĝon por la robotestro kaj esperas, ke estos solvo post nelonge. Aŭdrea (diskuto) 15:22, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

En la rusa versio tia ŝablono enhavas ankaŭ segmenton, destinitan por originala teksto. Ĝi estas kaŝita, sed sufiĉas klaki por vidi ĝin. Estus bone aldoni tiun eblecon al la nia ŝablono por ke ĉiu leganto povu kompari tradukon kun fontoteksto.--RG72 (diskuto) 05:02, 26 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Bonan mateonon. Mi ne povis aldoni tion al la jama ŝablono, ĉar mi timis ke tio povus kaŭzi tro da formataj fuŝaĵoj. Tamen mi kreis novan ŝablonon Ŝablono:Citaĵo3, kiu funkcias samkiel ru:Шаблон:oq, kaj ni povas estontece uzi ĝin ene de {{Citaĵo}}, do provizante similan funkcionadon. Mi esperas ke tio sufiĉos! Aŭdrea (diskuto) 15:12, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton kaj dankegon! Ĉu eblus ankaŭ aldoni almenaŭ bazajn ilojn al la redaktofenestro? Ekzemple kreado de kategorioj nun estas iom peniga kaj aldono de longaj strekoj ŝajne tute ne eblas. Vikipedia redaktofenestro povus servi kiel modelo, ĉu be? Ankaŭ mi rimarkis, ke se mi ne havas Esperanto-klavaron, ĉapelitaj literoj ne aperas - malsame ol en Vikipedio. Foje mi redaktas per alia komputilo, do aperas x-aĵoj.RG72 (diskuto)
Ĉu temas pri aldonaĵoj, kiujn oni povas elekti en Specialaĵo:Preferoj? Ĉar por mi, la redaktfenestro aspektas tre simile inter kaj Vikipedio kaj Vikinovaĵoj. Tamen ĉe Vikipedio funkcias multe pli da aldonaĵoj ol ĉi tie. Sed por ebligi ilin ĉi tie, bezonatas statuso de administranto, kaj ĉi-momente ni havas neniun. (Eble vi petu de la stevardoj la statuson laŭ via kandidatiĝo?) Aŭdrea (diskuto) 17:13, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu? Mi esploris ĉion, sed ne trovis kie ekzemple troviĝas butono por krei kategoriojn aŭ figurajn krampojn ktp. Ufff...--RG72 (diskuto) 04:38, 29 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Pasintece ĉimonate...

Sur la ĉefpaĝo, en la rubriko Pasintece ĉimonate... estas nenio! Daniel (diskuto) 20:15, 2 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiu skemo ne bone funkcias ĉar en pasintaj monatoj/jaroj ni apenaŭ havis ajnan enhavon kaj do la ŝablono, eĉ se kreita, malplenus. Do, ĉu eble ni elpensu ion alian anstataŭe? Dume mi kaŝis la ŝablonon, sed nun la ĉefpaĝo ekaspektas magre ... Aŭdrea (diskuto) 02:25, 3 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi la ĉefpaĝo aspektas tute bela. Dankon Daniel (diskuto) 23:43, 4 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Poŝtelefona ĉefpaĝo

Darseno demandis min, ĉu mi scias beligi la poŝtelefonan ĉefpaĝon. Nune ĝi havas du kolumnojn, kaj ne estas bela, kiam oni vizitas la poŝtelefonan eldonon de la retejo. Ĉe la retejo de MediaWiki estas la paĝo mw:Mobile Gateway/Mobile homepage formatting, kiu priskribas la procedon por por ŝanĝi la poŝtelefonan aranĝon. Mi ne havas la scion pri CSS. Oni bezonas administrantan privilegion por redakti tiujn ĉi paĝojn. Mikemoral (diskuto) 08:53, 5 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Koran Dankon, Mikemoral. Ĉu vi scias kiu estas la administranto ĉi tie, Sahaquiel9102? Daniel (diskuto) 10:27, 5 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Nune ne estas administranto. Oni devas voĉdoni ĉi tie por nova kandidato kaj rekte peti ĉe Meta la administrantigo. --Sahaquiel9102 (diskuto) 01:36, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Intervikioj

Karaj, ne forgesu aldoni intervikiojn al la kreataj artikoloj kaj kategorioj. Mi aldonis intervikiojn al ĉiuj kategorioj pri la tagoj, sed pli bone estus fari tion tuj post la kreado.--RG72 (diskuto) 06:04, 6 okt. 2019 (UTC)[Respondi]