Manifestaciantoj en Haitio baras vojojn, ŝtelas, bruligas fajrojn por eksigi la prezidanton: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
[[Dosiero:Jovenel Moïse.jpg|eta|maldekstra|Jovenel Moïse]]
[[Dosiero:Jovenel Moïse.jpg|eta|maldekstra|Jovenel Moïse]]


Novaj manifestacioj en {{w|Haitio}} komenciĝis per eksplodoj, kiam centoj da loĝantoj de Cité Soleil, la malriĉa komunumo de {{w|Portoprinco}}, fama pro ĝiaj krimbandoj, komerco de drogoj kaj forkaptoj de homoj, atakis la proksiman sidejon de la polico.
Novaj manifestacioj en {{w|Haitio}} komenciĝis per eksplodoj, kiam centoj da loĝantoj de Cité Soleil, la malriĉa komunumo de {{w|Portoprinco}}, fama pro siaj krimbandoj, komerco de drogoj kaj forkaptoj de homoj, atakis la proksiman sidejon de la polico.


Ili prirabis, forportinte meblojn kaj aliajn aĵojn, tiam ili ekbruligis la konstruaĵon kaj policoveturilojn, okaziginte eksplodojn.
Ili prirabis, forportinte meblojn kaj aliajn aĵojn, tiam ili ekbruligis la konstruaĵon kaj policoveturilojn, okaziginte eksplodojn.

Kiel registrite je 14:58, 28 sep. 2019

Sabato, la 28-a de septembro 2019

Dosiero:Jovenel Moïse.jpg
Jovenel Moïse

Novaj manifestacioj en Haitio komenciĝis per eksplodoj, kiam centoj da loĝantoj de Cité Soleil, la malriĉa komunumo de Portoprinco, fama pro siaj krimbandoj, komerco de drogoj kaj forkaptoj de homoj, atakis la proksiman sidejon de la polico.

Ili prirabis, forportinte meblojn kaj aliajn aĵojn, tiam ili ekbruligis la konstruaĵon kaj policoveturilojn, okaziginte eksplodojn.

Unu manifestacianto diris ke la agoj estas responde al tio, kion ili konsideras maljustaĵoj de la polico kaj malbona regado, kiuj malfeliĉigis iliajn vivojn.

"Kiam oni vidas homojn en la stratoj kiuj havas nenion alian ol siajn brakojn kaj krurojn, kaj la polico tion vidas, pafas kaj mortigas tri homojn en Cité Soleil, ni devas diri al la loĝantoj ke ili leviĝu kaj elradikigu tiun ĉi registaron, ĉar [la ŝtatestro] Jovenel Moïse nenion alian faris por ni ol mortigi nin", li diris.

Aliloke en Portoprinco, manifestaciantoj baris vojojn per ŝtonoj, branĉoj, kaj brulantaj pneŭoj. Komercejoj kaj lernejoj estis ŝirmitaj dum miloj da homoj marŝis tra Delmas, ĉefstrato kiu ligas la urbocentro al la riĉaj antaŭurboj.

Tamen manifestaciantoj prirabis komercejojn, kiel vendejon de elektronikaĵoj, kaj Banj, grandan konstruaĵon en kiu sidas teknologia firmao apartenanta al la hipstero kaj teknologia entuziasmulo Marc Alain Boucicault. Ĉi tiu elsendis helpodemandon per Tvitero, dum la manifestaciantoj rompis la ŝtalajn pordegojn kaj eniris en la konstruaĵon, ĉirkaŭserĉante kaj ekbruligante fajrojn.

Unu manifestacianto diris ke li unuafoje surstratiĝis ĉar li tre malsatas. "Mi devis ricevi helpon de miaj najbaroj dum tri sinsekvaj tagoj por manĝi iomete", li diris. "La prezidanto devas foriri, li estas la kaŭzo de nia suferado".

La opozicia senatano Ricard Pierre aliĝis al la manifestaciantoj dum ilia marŝo al la urbocentro. "Hodiaŭ estas la fina batalo en la milito por forigi Jovenel", li diris.

Fontoj