150 mil turistoj perdis siajn flugojn pro kolapso de Thomas Cook: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 46: Linio 46:


[[Kategorio:Thomas Cook Group]]
[[Kategorio:Thomas Cook Group]]
[[Kategorio:Ekonomio de Britujo]]
[[Kategorio:Turismo]]

Kiel registrite je 11:15, 23 sep. 2019

Lundo, la 23-a de septembro 2019

Aviadilo de Thomas Cook

La 23-an de septembro 2019 la brita turisma korporacio Thomas Cook Group deklaris sin bankroto. Tio signifas ke 9000 mil ĝiaj britaj kunlaborantoj perdis laboron kaj 150 mil ĝiaj klientoj, nun feriantaj eksterlande, perdis siajn flugojn hejmen, kio estis rekte anoncita en la oficiala deklaro de la firmao.

Thomas Cook Group, inkluzive la britan turisman operatoron, ĉesis funkciadon kun tuja efiko. Ĉiuj mendoj de Thomas Cook Group, inkluzive de flugoj kaj ferioj, estas nuligitaj.
Thomas Cook Group

La prezidanto de la kompanio Peter Fankhauser diris, ke la kolapso de la firmao estas tre bedaŭrinda afero kaj li pardonpetas antaŭ "milionoj da konsumantoj kaj miloj da dungitoj".

Thomas Cook estis la plej malnova turisma firmao en la mondo, fondita en 1841 de la brita entreprenisto Thomas Cook. Tio estas korporacio, al kiu apartenas pluraj turismaj kaj flugkompanioj: Thomas Cook, Airtours, Intourist (Rusio), Thomas Cook Airlines, Thomas Cook Airlines Balearics, Thomas Cook Airlines Scandinavia, Condor, Thomas Cook Aviation, Thomas Cook Hotels & Resorts. La grupo posedas pli ol 100 aviadilojn.

Ĝi alfrontis lastatempe plurajn malfacilaĵojn kaj en aŭgusto 2019 subskribis kun la ĉina firmao Fosun Tourism Group kiel sia plej granda akciulo kontrakton pri savado de la firmao, ricevinte tiel 900 milionojn da britaj pundoj. Tamen ĝia ŝuldo konsistigas 1,7 miliardojn da pundoj.

La brita ĉefministro Boris Johnson rifuzis registaran enmiksiĝon forme de financa subteno de la firmao, klariginte ke tio estus malmorala ago, instigonta pliajn firmaojn konduti same. Samtempe li minacis la estraron de Thomas Cook Group per eventualaj juĝaj persekutoj.

Fontoj