Puigdemont certigas ke li baldaŭ deklaros la sendependecon de Katalunio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Hispanio}} {{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{w|Carles Puigdemont i Casamajó}}, prezidanto de la ''Generalitat'' de {{w|Katalunio}},...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:25, 4 okt. 2017

Merkredo, la 4-a de oktobro 2017

Carles Puigdemont i Casamajó, prezidanto de la Generalitat de Katalunio, certigis al BBC, ke li deklaro la sendependecon "je kelkaj tagoj." Ĉi tiu estis lia unua intervjuo ekde la referendumo lastdimanĉe (1-an de oktobro). La prezidanto indikis ke "ĝi okazos fine de ĉi tiu semajno aŭ komence de la sekvanta".

Puigdemont donis tiujn deklarojn al BBC ĝuste antaŭ ol la hispana reĝo Filipo la 6-a parolis televide. La monarko akuzis al la katalunaj aŭtoritatoj pri "neakceptebla mallojaleco". Laŭ vortoj de Filipo, la decidoj de la registaro de Katalunio "sisteme malobservis la regulojn laŭleĝe aprobitajn, provante neakcepteblan mallojalecon al la povoj de la Ŝtato." Li aldonis ke "ili rompis la demokratiajn principojn de ĉiu jur-ŝtato kaj malfortigis harmonion kaj kunvivadon en la kataluna socio mem, bedaŭrinde dividante ĝin."

La reĝo diris, ke "hodiaŭ la kataluna socio estas erigita kaj alfrontita". Liaflanke, Puigdemont diris, ke "estus eraro, kiu ŝanĝus ĉion", la interveno de la hispana registaro por regi la katalunan registaron. Krome li priskribis kiel "tre seniluziiginta" la reagon de Eŭropa Unio al la ago de la hispana polico, akuzita pri troaĵoj kaj perforto en siaj streboj por malhelpi la referendumon.

Filipo la 6-a parolis laŭ serioza tono kaj nigra kostumo kaj faris referencon al la okazaĵoj "kiuj okazis en Katalunio, kun la fina celo de la Generalitat, proklami la sendependecon −kontaŭleĝe− de Katalunio". Li alparolis kelkajn vortojn al la katalunoj por certigi, ke ili vivas en demokratia ŝtato, kiu proponas konstituciajn manierojn por protekti ideojn laŭ la respekto de leĝoj.

Antaŭe, la 13-an de septembro, la reĝo notis, ke la Konstitucio "triumfos super ajna bankroto". Dum la pasinta referendumo, laŭ ciferoj de la kataluna registaro, voĉdonis 2.3 milionoj da homoj (40% de la loĝantaro, kiu povis voĉdoni). Puigdemont proklamis la venkon kaj anoncis ke la rezultoj estus senditaj al la loka Parlamento "por esti plenumita". Same, forta kritiko kaŭzis la agadon de la policaj aŭtoritatoj, kiuj provis malhelpi la konsultadon. Ĉirkaŭ 800 homoj estis vunditaj.

Fontoj