Oni oficiale sciigis la nomon de la dua kamikazino en la Moskva metroo: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e {{Ŝlosita}}
 
Linio 20: Linio 20:
{{Ŝlosita}}
{{Ŝlosita}}


[[Kategorio:Teroraj agoj en Rusio]]
[[Kategorio:Moskva metroo]]
[[Kategorio:Moskva metroo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]

Nuna versio ekde 05:15, 22 jun. 2017

Mardo, la 6-a de aprilo 2010

La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita la dua kamikazino, kiu la 29-an de marto eksplodigis sin en la metrostacio Lubjanka de la Moskva metroo. Tiu estis 28-jara Mariam Ŝaripova, edzino de la dagestana batalanto Magomedali Vagapov.[1]

Ŝi naskiĝis en 1982 la vilaĝo Balaĥani, Uncukula distrikto, Dagestano en familio de instruistoj. Ŝia patro sian tutan vivon instruis en loka mezlernejo la rusan lingvon kaj literaturon, la patrino — biologion. Mariam finlernis tiun mezlernejon kaj iĝis la studentino de la Dagestana pedagogia universitato, kiun finis en 2005 kun "ruĝa diplomo" (plej ejstara takso) kaj havis du altajn edukadojn — pri matematiko kaj psikologio. Post tio ŝi revenis en Balaĥani, kie instruis informatikon en la mezlernejo kaj loĝis en gepatra domo. En majo de 2008 ŝia frato Ilas estis arestita kaj akuzita en partoprenado en batalantaj grupaĉoj, sed poste li estis absolvita.[2]

Mariam estis antaŭe rekonita de ŝia patro Rasul Magomedov, kiu alparolis al prokuroro kaj ĵurnalistoj. Li diris, ke lastan fojojn vidis la filinon la 26-an de marto. Antaŭ tago ĝis la eksplodoj, la 28-an de marto Mariam estis en Maĥaĉkala. Ŝia patro rakontis, ke lia filino neis sian rilaton kun batalantoj kaj edzecon kun Vagapov.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. НАК подтвердил личность террористки с "Лубянки" ruse
  2. 2,0 2,1 Ирина Гордиенко. «Я опознал свою дочь»: Разговор с отцом предполагаемой смертницы, взорвавшейся на Лубянке ruse