Enketistoj deklaris la nomon de unu kamikazino el la Moskva metroo: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sahaquiel9102 (diskuto | kontribuoj)
e {{Ŝlosita}}
 
Linio 22: Linio 22:
{{Ŝlosita}}
{{Ŝlosita}}


[[Kategorio:Teroraj agoj en Rusio]]
[[Kategorio:Moskva metroo]]
[[Kategorio:Moskva metroo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]
[[Kategorio:Eŭropo]]

Nuna versio ekde 05:14, 22 jun. 2017

Vendredo, la 2-a de aprilo 2010

La Nacia kontraŭterorisma komitato (Rusio) oficiale konfirmis, ke estis identigita unu el kamikazinoj, eksplodigintaj sin en la Moskva metroo la 29-an de marto. Tiu evidentiĝis esti la 17-jara Ĝenet Abduraĥmanova (ruse Дженет Абдурахманова, ankaŭ nomata Abdulajeva ruse Абдуллаева). Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Umalat Magomedov (ruse Умалат Магомедов), likvidita en decembro 2009.

La neoficiala informo pri tio aperis jam la 1-an de aprilo. Oni sciigis, ke la junulino, kiam ŝi estis en 16-jaraĝa, konatiĝis per Interreto kun ĉi tiu gvidanto de dagestanaj batalantoj. Baldaŭ ŝi lasis sian domon kaj edziniĝis kun li.[1]

La 31-an de decembro de 2009, ĉirkaŭ 22-a horo (loka tempo) milicanoj haltigis aŭton, veturintan laŭ la strato Groznenskaja en la dagestana urbo Ĥasavjurt. Troviĝintaj en ĝi kvar homoj ekpafis kaj estis mortigitaj per responda pafado. Inter ili estis Umalat Magomedov, ankaŭ konata laŭ la kromnomo Albaro (ruse Альбаро).[2] Ŝi decidis iĝi la kamikazo kaj finfine eksplodigis sin en la metrostacio Park kulturi.

Krome oni sciigas (neoficiale), ke duan eksplodon — en la metrostacio Lubjanka — faris 20-jara Marĥa Ustarĥanova (ruse Марха Устарханова). Ŝi estis la vidvino de la kaŭkaza batalanto Said-Emir Ĥizrijev (ruse Саид-Эмин Хизриев), murdita aŭtune 2009. Ankaŭ ŝi konatiĝis kun li per Interreto kaj lasis sian domon por fariĝu lia edzino.[1] Tamen aliaj anonimaj fontoj refutas ĉi tiun informon.[3]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Установлены организаторы и исполнители терактов в Москве и Кизляре ruse (enhavas la foton de geedzoj kun armiloj enmane)
  2. В Дагестане уничтожили лидера боевиков "Альбаро" ruse
  3. Опровергнута версия о причастности вдовы лидера боевиков к терактам в Москве ruse