La naciaj futbalteamoj de Italio kaj Argentino ludos omaĝe al Papo Francisko: Malsamoj inter versioj
Piet-c (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
e Protektis "La naciaj futbalteamoj de Italio kaj Argentino ludos omaĝe al Papo Francisko": Ŝlosado de artikoloj ([Redakti=Permesi nur administrantojn] (sendifina) [Alinomigi=Permesi nur administrantojn] (sendifi |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:05, 20 aŭg. 2013
Dimanĉo, la 11-a de aŭgusto 2013
La futbalteamoj de Italio kaj de Argentino, ludos venontsemajne amikecan matĉon ĉe la Olimpika Stadiono de Romo, omaĝe al papo Francisko, la unua pontifiko kiu asertis ĝui futbalon.
Kvankam ankoraŭ la papa ĉeesto ne certas, kelkaj fontoj certigas ke li povus partopreni la eventon kaj eĉ fari la omaĝan piedbatan komencon.
La renkontiĝo kun la papo estos speciale emocia kaj intensa. La ludantoj de ambaŭ landoj reprezentas du grandajn skolojn de futbalo, kiuj rikoltis multajn venkojn. | — Giancarlo Abete, prezidanto de la Itala Futbal-Federacio.
|
La antaŭa nokto de la matĉo, kiu okazos merkredon la 14-an de aŭgusto, je la 8:45 loka horo, la papo ricevos ĉe la Vatikano al ĉiuj el la ludantoj por speciala kunveno, okazonta ĉe la Klementina Ĉambro de la pontifika palaco.
Ne estus la unuafojo en kiu papo ĉeestus futbalan matĉon. Dum la jaro 2000, la Papo Johano Paŭlo la 2-a ĉeestis matĉon okaze de la Jubileo de la sportistoj.
Ekde sia papiĝo marte ĉi-jare, la papo Francisko, montris proksimecon, serĉante multfoje rektan kontaktoj kun la fideluloj.
Mi ŝatus diri al li, ke se li merkrede havas nenion prl bonan por fari, ke li venu stadionen kun ni, sed mi timas ke mi senvoĉiĝos pro la emocio. | — Cesare Prandelli, trejnisto de Italio.
|
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Selecciones de Futbol de Italia y Argentina jugaran un partido en honor al Papa Francisco, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
- (es) «Selecciones de Italia y Argentina preparan homenaje al Papa "hincha"» – Yahoo!, 9-a de aŭgusto 2013
- (es) «Italia y Argentina jugarán para el papa Francisco en la Santa Sede» – Univisión, 9-a de aŭgusto 2013