Danlando postulas suverenecon sur Norda Poluso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Eŭropo > Skandinavujo > Danujo >

Merkredo, la 17-a de decembro 2014

Arkto kaj ĉirkaŭaĵo

Danlando prezentis pasintlunde antaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN) suverenec-postulon sur la Arkto, asertante, ke la norda poluso estas konektata al la kontinentbreto de Gronlando, insulo apartenanta al la dana teritorio. Postulo, kiu ekkonfliktas kun la interesoj de Kanado, Norvegujo, Rusio kaj Usono.

Temas pri historia mejloŝtono por Danlando kaj por multaj aliaj, pro la efiko, kiun havas la areo sur la vivo de multaj personoj.
Martin Lidegaard, Ministro pri eksteraj aferoj

Laŭ Lidegaard, la respondo al la dana peto venos post "kelkaj malmultaj jardekoj", ĉar la UN-decido bezonas sciencajn studojn, kiuj kondukos al politika traktado.

Ĉi-postulo, kiu ampleksas 895.541 kilometrojn kvadratajn de Arkta Oceano inkluzive de la (geografia) norda poluso, devos esti respondita enkadre de la UN-Traktato pri la Mara Rajto.

Post jaroj da esploroj, pagitaj per la investado de 330 milionoj da danaj kronoj (ĉ. 55 milionoj da dolaroj), Danlando opinias, ke la Lomonosova kresto, 1800-metra submara montoĉeno, kiu disdividas due la Arkton, ne estas pli ol plilongigo natura de la gronlanda kontinentbreto.

La internacia leĝaro agnoskas la suverenecon de ŝtatoj sur kontinentbretoj ĝis 200 marmejloj (ĉ. 370 kilometroj) preter la marborda linio, ene de la maro.

Tiu ĉi postulo ekigos, laŭ la brita ĵurnalo Financial Times, konfliktojn kun Kanado, Rusio kaj Usono, kiuj ankaŭ faris postulojn sur la areo.

La intereso pri Arkto pligrandiĝis dum la pasintaj jaroj samtempe al geopolitikaj streĉitecoj. Supozeble la areo enhavas grandegajn rezervujojn da hidrokarbono, kvankam la veteraj kaj geografiaj kondiĉoj plikostigas ilian ekspluatadon.

Fontoj