La unua Beta-versio de Firefox 4: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AVRS (diskuto | kontribuoj)
pli
AVRS (diskuto | kontribuoj)
aldono
Linio 47: Linio 47:


La kunmetaĵoj por Linukso kaj Mac OS X ricevos tiajn ŝanĝojn en iu el la postaj versioj.
La kunmetaĵoj por Linukso kaj Mac OS X ricevos tiajn ŝanĝojn en iu el la postaj versioj.

== Pri instalo ==

Se vi volas provi la novan Beta-version, kaj ne volas tuj forlasi la antaŭan, instalu ĝin en alian dosierujon, kaj kreu por ĝi novan uzantoprofilon per la administrilo de profiloj (ŝalteblas per la komandlinia opcio "-P").

Se vi volas ruligi samtempe du Fajrfoksojn, vi povas malpermesi al ili konektiĝi, uzante la komandlinian opcion "-no-remote", aŭ ĉirkaŭaĵan variablon "MOZ_NO_REMOTE" (valoro "1").


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 09:19, 7 jul. 2010

Merkredo, la 7-a de julio 2010

Vespere la 6-an de julio estis eldonita la unua Beta-eldono de la versio 4.0 de Mozilla Firefox® (Mozila Fajrfoks').[1]

Kiel Beta-versio, ĝi estas destinita por pli vasta testantaro, ol la antaŭaj antaŭeldonoj de Firefox 4, kaj inkluzivas ilon por rapide komuniki al Mozilo kaj al la publiko, kion oni ŝatas aŭ malŝatas pri la versio.

Bedaŭrinde tiu ĉi versio estas publikigita nur en la usonangla varianto. Por provuzi ĝin en aliaj lingvoj, necesas akiri lingvopakaĵon aŭ preni anstataŭe iun el ĉiunoktaj kunmetaĵoj (kion oni ne povas rekomendi al ĉiu).

Ekrankopio de la Linuksa kunmetaĵo de la Beta

Novaĵoj kompare kun Firefox 3.6

WebM

Tiu ĉi versio povas ludi filmojn en la nova libera datenaranĝo — "WebM",[2] kiu konsistas el VP8 por la videodatenoj (liberigita en Majo fare de "Google", kiu akiris ĝian kreinton "On2") kaj Ogg Vorbis por la sondatenoj. Versioj ekde 3.5 jam subtenis por HTML5 la aranĝon Ogg kun video en "Theora".

Privateco

Estas forigita la malsekuro dum multaj ebliginta al retejoj uzi CSS-kapablojn de la TTT-legilo por eltrovi, kiujn retadresojn vizitis la uzanto.[2] La retejo montrus koderon ligantan al arbitra adreso, kaj kontrolus per ĝia aspekto kaj ties konsekvencoj ĉu ĝi estas markita kiel vizitita. Depende de la TTT-legilo (kaj je tio ĉi-jare suferis ne nur Firefox, sed ankaŭ almenaŭ Internet Explorer, Opera, Chrome kaj Safari), reto kaj aparataro, oni povus tiamaniere trakontroli vizitecon de centmiloj aŭ eĉ milionoj da adresoj en minuto, kaj eventuale identigi la leganton mem.[3]

Interfaco

Estis refarita la Administrilo de Aldonaĵoj. Nun ĝi malfermiĝas en folio (about:addons) anstataŭ ol en fenestro, kaj havas alian aspekton. La serĉilo de aldonaĵoj en la reta deponejo per tiu fenestro ankoraŭ ne estas realigita; la nuna aspekto de ĝia paĝo "Get Add-ons" estas provizora.

Aperis menuero por meti la folilangetojn super la adresbreton.

En la kunmetaĵo por Vindozo al la interfaco okazis granda ŝanĝo: ne nur la langetoj estas nun super la adresbreto, sed ankaŭ la ĉefa fenestra menuo estas kaŝita, kaj videblas defaŭlte nun nur nova, malgranda menuo. La ordinara menuo plu vidiĝas ĉe premo de la klavo Alt, kaj ĝiaj submenuoj vokeblas per la klavkombinoj kiel antaŭe. Eblas igi la menuon esti ĉiam videbla.

La kunmetaĵoj por Linukso kaj Mac OS X ricevos tiajn ŝanĝojn en iu el la postaj versioj.

Pri instalo

Se vi volas provi la novan Beta-version, kaj ne volas tuj forlasi la antaŭan, instalu ĝin en alian dosierujon, kaj kreu por ĝi novan uzantoprofilon per la administrilo de profiloj (ŝalteblas per la komandlinia opcio "-P").

Se vi volas ruligi samtempe du Fajrfoksojn, vi povas malpermesi al ili konektiĝi, uzante la komandlinian opcion "-no-remote", aŭ ĉirkaŭaĵan variablon "MOZ_NO_REMOTE" (valoro "1").

Referencoj

  1. 2,0 2,1

Fontoj