Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon: Malsamoj inter versioj
e VN:LR: 5 |
AVRS (diskuto | kontribuoj) →Fontoj: intervikiaj ligiloj |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
[[Kategorio:Usono|Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon]] |
[[Kategorio:Usono|Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon]] |
||
[[Kategorio:Sano|Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon]] |
[[Kategorio:Sano|Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la sansisteman reformon]] |
||
[[de:US-Repräsentantenhaus stimmt für Gesundheitsreform]] |
|||
[[en:US House of Representatives passes health care bill]] |
|||
[[fr:États-Unis : Barack Obama promulgue la loi sur la réforme de la santé]] |
|||
[[no:Representantenes hus i USA stemmer for helsereformen]] |
|||
[[pl:USA: przyjęto ustawę o reformie opieki zdrowotnej]] |
|||
[[fi:USA hyväksyi terveydenhuollon uudistuksen]] |
Kiel registrite je 20:10, 4 dec. 2010
Lundo, la 22-a de marto 2010
La Usona Domo de Reprezentantoj aprobis la pridiskutatan reformon de la Usona privata sansistemo. Ĝi pasis per 219 kontraŭ 212 voĉoj.
La demokrata politikisto Steny Hoyer diris antaŭ ol voĉdoni: «Ĉi tiu reformo estas malsimpla sed ĝi estas ankaŭ tre simpla: Malsano kaj invalideco estas universalaj kaj ni estas pli fortaj kontraŭ ili kune ol solaj».
Antaŭ ol voĉdoni, Bart Stupak, la katolika demokrato kaj kontraŭ-abortulo, ŝanĝis sian opinion kaj voĉdonis por la reformo. 34 demokratoj kaj ĉiuj respublikanoj voĉdonis kontraŭ la reformo.
«Ĉi tiu revizio kostanta duilionojn da Usonaj dolaroj portos Usonon, kiun ni konas kaj amas, en la malĝustan direkton,» diris respublikana ĉefulo Eric Cantor.
«Ni fiaskis en la aŭskulto de Usono kaj ni fiaskis en reflekto de la volo de la konstituciantoj,» diris John Boehner, «kaj kiam ni fiaskis en reflekto de tiu volo, ni maltrafis nin mem kaj ni maltrafis nian landon."
Post ol la voĉdono, Obama iris en la East Room kun la vicprezidanto Joe Biden kaj dankis Nancy Pelosi, ĉar ŝi sukcesis en io, kion neniu faris antaŭ ŝi.
Fontoj
- (en) KNOX Olivier «US Congress passes historic health care bill» – Sydney Morning Herald, 22-a de marto 2010
- (en) SILVERLEIB Alan «House passes health care bill on 219-212 vote» – CNN, 22-a de marto 2010
- (it) SILVERLEIB Alan «Usa, passa la riforma della Sanità Giornata storica per Obama e l'America» – l'Unità, 22-a de marto 2010