Mortis Fidel Castro: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
 
Linio 50: Linio 50:
[[Kategorio:Centra Ameriko]]
[[Kategorio:Centra Ameriko]]
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Nordameriko]]

Nuna versio ekde 15:30, 13 mar. 2021

Sabato, la 26-a de novembro 2016

Kuba eksprezidento Fidel Castro mortis je la aĝo de 90 jaroj, diris lia frato kaj nuntempa kuba prezidento Raúl Castro.

Regado de Fidel Castro en Kubo superis ankaŭ de Usono gvidatan invadon de la Porkogolfeto, Kariban krizon, murdokonspirojn kaj dum dekjaroj daŭrantan ekonomiajn sankciojn. Sed Castro ĝisvivis ankaŭ anoncon de rekomenco de diplomatiaj rilatoj de Vaŝintona registaro kun Havana kaj sekvintan viziton de Usona prezidento Baracka Obamy en ĉijara marto.

Fidel Castro Ruz naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1926 kaj li iĝis unu el gvidantoj de movado kontraŭ diktatoro Fulgencio Batista. Li gvidis partizanajn trupojn kaj en 1959 li ekhavis regon super la insulo.

Dum lia regado oni sukcesis enkonduki en la lando senpagan sanprizorgon, signife malplimultigi analfabeteco de la popolo, sed ankaŭ oni persekutis la kontraŭulojn kaj enkondukis cenzuron en la landon.

Fidel Castro en 2006 pro malbona sano flankigis de politiko kaj post du jaroj li transdonis la regadon al sia frato Raúl Castro. Sed daŭre li parolis al la publiko kaj li ne ĉesis kritiki Usonon kaj ĝian politikon.

Dum kiam Kubo malĝojas, kelkaj homoj en Miamio (kie vivas granda kuba ekzila komunumo) laŭ BBC komencis surstrate festi la morton de la kuba ŝtatestro.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Zemřel Fidel Castro, el cs Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).