Argentino ebligas laŭleĝan abortigon: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Robin van der Vliet movis paĝon Argentina ebligas laŭleĝan abortigon al Argentino ebligas laŭleĝan abortigon: esperanta landonomo
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
{{Ŝlosita}}
Linio 50: Linio 50:
[[Kategorio:Sudameriko]]
[[Kategorio:Sudameriko]]
[[Kategorio: Publikigitaj artikoloj]]
[[Kategorio: Publikigitaj artikoloj]]
{{Ŝlosita}}

Kiel registrite je 02:41, 1 mar. 2021

Manifestacio por laŭleĝa abortigo en Santa Fe en 2019 - Lara Va 15

Merkredo, la 30-a de decembro 2020

Post Gujano kaj Urugvajo, Argentino estas la tria Sudamerika lando, kiu legalizis abortigon.

Ĝojaj kriegoj vekis tutan kvartalon, je la kvara matene, kiam la senato de Argentino aprobis per 38 voĉoj kontraŭ 29 la leĝprojekton de la registaro, kiu ebligas abortigon. Ĝis nun la argentina leĝo permesis abortigon nur en tre malmultaj okazoj, kiel seksperforto aŭ danĝero por la vivo de la patrino.

La nova leĝo ebligas abortigon senpage kaj senkondiĉe ĝis la dek-kvara gravedeca semajno, tamen junulinoj inter 13 kaj 16 jararaĝaj bezonos akompanon de respondeca plenkreskulo.

Ĝis nun inter 300 000 kaj 500 000 sekretaj abortigoj okazis ĉiujare en la lando, ofte en senhigienaj kondiĉoj, okazigante ĉirkaŭ 35 000 enhospitaligojn de virinoj, kaj dekojn da mortoj.

Fontoj