López Obrador: Meksiko fartas pli bone ol Usono rilate la kronvirusan pandemion: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Permana traduko el la hispanaj Vikinovaĵoj.
 
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
Linio 42: Linio 42:
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Politiko]]
[[Kategorio:Usono]]
[[Kategorio:Usono]]
[[Kategorio:Nordameriko]]
[[Kategorio:Pandemio de COVID-19]]
[[Kategorio:Malsano]]
[[Kategorio:Unuiĝintaj Nacioj]]

Kiel registrite je 02:42, 28 feb. 2021

López Obrador fotita en 2020.

Dimanĉo, la 28-a de februaro 2021

La meksika prezidanto Andrés Manuel López Obrador je ĉi tiu semajno asertis, ke lia nacio fartas pli bone rilate la kronvirusan pandemion KOVIM-19 ol Usono.

López Obrador komentis ke fari komparojn inter landoj estas «malbonguste», tamen plue diris ke «la plej potenca nacio sur la tero, nia najbaro, fartas pli malbone ol ni.» Kvankam la kvanto da mortintoj en Usono estas sendispute pli granda ol en Meksiko, la kvanto da loĝantoj estas diferenca inter la du nacioj.

Aliflanke, rilate amasimunigadon: Meksiko ĉi-momente administris 1,7 milionojn da vakcinoj de Pfizer, kune kun 200 mil vakcinoj de Sputnik V; dume Usono sukcese imunigis pli ol 64 milionojn en ĉi tiu momento.

Responde al tiu fakto, la meksika prezidanto opiniis ke estas «tuta maljustaĵo» kiel riĉaj landoj «hamstras» la vakcinojn, invitante la Unuiĝintajn Naciojn interveni en ĉi tiun procezon de imunigado ĉe tutmonda nivelo.

Fontoj