Laŭ scienca studaĵo, estas eble ke la kronviruso estis kreita en laboratorio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
{{ŝlosita}}
Audreycious (diskuto | kontribuoj)
e Protektis "Laŭ scienca studaĵo, estas eble ke la kronviruso estis kreita en laboratorio": Ŝlosado de Artikoloj ([Redakti=Permesi nur administrantojn] (sendifina) [Alinomi=Permesi nur administrantojn] (sendifina))
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:10, 17 feb. 2021

Dimanĉo, la 24-a de majo 2020


Esplorteamo en Aŭstralio publikigis studaĵon laŭ kiu la SARS-CoV-2 verŝajne havas alian originon ol naturan.

La teamon estras Nikolai Petrovsky, profesoro pri medicino ĉe Flinders University. Laŭ Petrovsky, la viruso estis verŝajne homfarita en laboratorio per genetika inĝenierado. Li pensas, ke la nature disvolviĝinta viruso estis arte modifita por plibonigi ĝian kapablon aliĝi al homaj ĉeloj.

Ties esploro dubigas la teorion, laŭ kiu la viruso, origininte el viandomerkato en Uhano, nature akiris la kapablon disvastigi sin al homoj. Laŭ Petrovsky, la viruso trafe celas homajn ĉelojn. Li reliefigas «rimarkindan koincidon aŭ signon de homa interveno».

Tamen la studaĵo estrita de Nikolai Petrovsky ne ankoraŭ estis kontrolita de kolegoj kaj oni ne povas konsideri ĝin kiel konfirmitan sciencan informon. Krome, aliaj pli malnovaj studaĵoj asertas la malon, t.e. ke la kronviruso ne estis homfarita kaj ke ĝi nature disvolviĝis.

Fontoj