Serbio kaj Kosovo normaligas ekonomiajn rilatojn helpe de Usono: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 108: Linio 108:
[[Kategorio:Kosovo]]
[[Kategorio:Kosovo]]
[[Kategorio:Transporto]]
[[Kategorio:Transporto]]
[[Kategorio:Aviado]]
[[Kategorio:Fervojo]]
[[Kategorio:Ekonomio de Serbio]]
[[Kategorio:Ekonomio de Serbio]]
[[Kategorio:Ekonomio de Kosovo]]
[[Kategorio:Ekonomio de Kosovo]]

Kiel registrite je 16:56, 5 sep. 2020

Usona Sekretario de Ŝtato Mike Pompeo kun ĉefministro de Kosovo Avdullah Hoti. Vaŝingtono, Usono. La 4-a de septembro 2020.

Vendredo, la 4-a de septembro 2020


La 4-an de septembro en Blanka Domo (Usono) prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić kaj ĉefministro de Kosovo Avdullah Hoti subskribis interkonsenton pri normaligo de la ekonomiaj rilatoj. La interkonsento estis farita kun perado de usona prezidanto Donald Trump. Samtempe estis subskribita la dua interkonsento, laŭ kiu Serbio devos transloki sian ambasadejon en Israelo al Jerusalemo kaj Kosovo devos establi kun Israelo diplomatiajn rilatojn.

Fina intertrakto daŭris du tagojn, koncentriĝinte pri kreado de novaj laborpostenoj kaj starigo de aviada, fervoja kaj ŝosea transportado inter Beogrado kaj Priŝtino. Ĝi okazis sub gvido de speciala sendito de Usono Richard Grenell. Oni planis subskribi la dokumentojn en junio, sed ĉio haltis, ĉar prezidanto de Kosovo Hashim Thaçi kaj naŭ aliaj kosovaj ribelestroj estis akuzitaj pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro, faritaj dum la Kosova milito en 1998-1999. Poste ĉeesta renkontiĝo de la ŝtatestroj estis obstakligita de vojaĝlimigoj pro la kronvirusa pandemio.

Antaŭ 21 jaroj NATO atakis Jugoslavion kaj bombardis ĝin dum 78 tagoj de la 24-a de marto ĝis la 11-a de junio 1999 kadre de operaco Aliancita Forto por haltigi operacojn de jugoslavaj militfortoj kontraŭ kosovaj separistoj. En 2008 parlamento de Kosovo deklaris ĝin sendependa lando. Ekde tiam ĉirkaŭ 100 landoj agnoskis Kosovon, sed pluraj aliaj ne, inkluzive Rusion, Ĉinion kaj kvin membrojn de Eŭropa Unio.

Prezidanto de Israelo Reuven Rivlin kaj prezidanto de Serbio Aleksandar Vučić. Beogrado, Serbio. La 26-a de julio 2018.

Trump jam nomis la interkonsenton "vere historia atingo" kaj aldonis ke la du landoj kunlaboros "dum multaj, multaj jaroj". Li promesis viziti ilin "en ne tre malproksima estonteco". Antaŭ du semajnoj li same pompe aŭguris interkonsenton pri normaligo de la rilatoj inter Israelo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kiu interalie havis celon ankaŭ protekti interesojn de la palestinantoj. Cetere palestinanoj mem, same kiel plejparto de aliaj islamaj ŝtatoj, kondamnis la interkonsenton kaj nomis ĝin perfido de la palestina popolo. Klopodoj de Donald Trump instigi aliajn arabajn ŝtatojn sekvi ekzemplon de UAE fiaskis.

Trump diris, ke Serbio malfermos komercan oficejon en Jerusalemo jam ĉi-monate kaj translokos tien ambasadejon el Tel-Avivo en julio 2021. Origine laŭe al rezolucioj de Unuiĝintaj Naioj ĉefurbo de Israelo devis esti Tel-Avivo, sed poste venko en la unua arabo-israela milito ĉefministro de Israelo David Ben-Gurion deklaris Jeruslameon kiel la sola kaj nedividebla ĉefurbo de la juda ŝtato. Administracio de Trump agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo fine de 2017 kaj en majo 2018 translokis tien ambasadejon. Ĝis nun nur Usono kaj Gvatemalo agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo kaj malfermis tie siajn ambasadejojn. Serbio ĝis nun ne faris tion kaj Kosovo, plejparto enloĝata de islamanoj, eĉ ne havas diplomatiajn rilatojn kun Israelo kaj ne estas agnoskita de ĝi. Ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu dankis la serban prezidanton pro ties intenco transloki la ambasadejon kaj konfirmis ke baldaŭ Kosovo malfermos sian ambasadejon tie.

Kosovo estos la unua lando kun plejparte islama loĝantaro kiu malfermos ambasadejon en Jerusalemo. Kiel mi jam diris en lastaj tagoj, cirklo de paco kaj rekono de Israelo larĝiĝas kaj atendas aldonon de pliaj landoj.
Benjamin Netanjahu, ĉefministro de Israelo.

Tamen la interkonsento ne signifas ke Serbio agnokas sendependecon de Kosovo kaj ke inter Serbio kaj Kosovo estos starigitaj diplomatiaj rilatoj. Kosovo nur promesis dum unu sekvonta jaro ne plendi pri membriĝo en internaciaj organizaĵoj kaj Serbio promesis siavice ne aranĝi kampanjojn kontraŭ tiaj plendoj.

Tio estas ne triflanka interkonsento. La diferenco gravas. Do tio estas interkonsento, kiun Serbio faris kun Usono; la tria flanko ne estas rekonita kiel subjekto de la internacia juro. Tio ekstreme gravas por ni kaj mi dankas Donald Trump — speciale pro havi longan duflankan renkontiĝon kun la serba delegacio.
Aleksandar Vučić, prezidanto de Serbio.

Aleksandar Vučić substrekis ankaŭ ke en Beogrado malfermiĝos oficejo de la usona Evolua Financa Korporacio (Development Finance Corporation), kiu tamen ne aperos "ie ajn aliloke en la regiono" (do en Kosovo). Kadre de la interkonsento devos esti konstruitaj ŝoseo Beogrado — Priŝtino kaj fervojo kiu konektos Priŝtinon kaj Centran Serbion, kiu iros tra vilaĝo Merdare (Serbio) anstataŭ Norda Kosovo kiel tion origine proponis la kosova flanko. Merdare plu servos kiel ĉelima pasejo, kontrolata de ambaŭ flankoj. Oni interkonsentis ankaŭ pri reciproka agnosko de edukaj diplomoj.

La Usona Departemento pri Energio promesis al Serbio helpon pri kundivido de hidroelektraj resursoj de lago Gazovoda (albane: Ujman) ĉe la limo de Sebio kaj Kosovo. Tamen eks-ĉefministro de Kosovo Ramush Haradinaj, kies partio partoprenas la regantan koalicion, diris samtage ke lia partio ne subtenos la interkonsenton, se ĝi enhavos punktojn pri kunuzado de la lago. Usono promesis ankaŭ helpi al Kosovo esplori projekton de vojo, konektonta ĝin al la Adriatika maro kaj doni financan subtenon al etaj kaj mezaj entreprenoj de Kosovo. Krome estis promesita ivestado en konstruado de gasenergia centralo kaj gasdistribua reto en Priŝtino kaj la lando ĝenerale. Sume temas pri investado de unu miliardo da eŭroj.

Donald Trump diris ke ankaŭ usonaj firmaoj povos profiti de restarigo de trafikado inter Kosovo kaj Serbio kaj Richard Grenell eĉ doni ekzemplon de tio.

Usonaj kompanioj diris al ni ke ili estis forpelitaj — ekzemple aŭtoluigaj kompanioj. Ĉar se vi luas aŭton en Kosovo, vi ne povas veturi trans la landlimon. Vi ne povas foriri. Do ni vidis usonan komercon foriri, dirante ke tio simple ne havas sencon. Kaj la eŭropaj kompanioj ankaŭ multe plendis pri tio.
Richard Grenell, speciala sendito de Usono.

Krome ambaŭ flankoj promesis agnoski Hizbulahon terorisma organizaĵo kaj malpermesi uzadon de "5G-ekipaĵoj liveritaj de malfidindaj vendantoj", kio klare referencas al la ĉina kompanio Huawei, aktive forpremata de Usono de la telekomunika merkato.

La 7-an de septembro Aleksandar Vučić kaj Avdullah Hoti devos flugi al Bruselo por intertrakti sub aŭspicio de Josep Borrell, Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio kaj Miroslav Lajčák, speciala sendito por la Beogrado-Priŝtina dialogo. Eŭropa Unio klopodas normaligi rilatojn inter la du ŝtatoj dum pluraj jaroj.

Serba prezidanto Aleksandar Vučić diris al Donald Trump: "Tio estas granda paŝo antaŭen kaj mi denove profunde dankas vin kaj vian popolon pro sukceso atingita ĉi tie". Kosova ĉefministro Avdullah Hoti ankaŭ nomis tion granda paŝo antaŭen, de kiu profitos ambaŭ landoj.

Fontoj