Opoziciaj gvidantoj forlasis Belorusion: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "eta|maldekstre|Svetlana Tiĥanovskaja. {{Dato|11|08|2020}} {{Orienta Eŭropo}} La {{w|11-an de aŭgusto}} daŭris pro..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:36, 11 aŭg. 2020

Svetlana Tiĥanovskaja.

Mardo, la 11-a de aŭgusto 2020


La 11-an de aŭgusto daŭris protestoj en Minsko kaj aliaj urboj de Belorusio, kie manifestaciantoj postulis malagnoski la rezultojn de la prezidanta baloto dum OMON dispelas ilin. Oni raportas pri dekoj da vunditoj, unu protestanto pereis, 2000 estis detenitaj. Du el tri gvidantoj de la opozicio forlasis la landon, inkluzive de kandidato je la prezidanta posteno Svetlana Tiĥanovskaja, forveturinta al la najbara Litovio.

Ŝi forlasis Belorusion nokte de la 10-a al la 11-a de aŭgusto kaj nun troviĝas en Litovio, kion konfirmis lokaj aŭtoritatoj. En ŝia stabo oni diris, ke la opziciulino faris tion kontraŭvole, premata de la aŭtoritatoj, kiuj malliberigis ŝian stabestron Marija Moroz.

En Telegram-kanalo "Flavaj prunusoj", tradicie subtenanta la aŭtoritatojn, aperis filmeto, en kiu Svetlana Tiĥanovskaja legas de sur papero alvokon al siaj subtenantoj.

Mi, Svetlana Tiĥanovskaja, dankas vin pro la partopreno en la ŝtatestra baloto. Kun dankemo kaj varmeco mi turnas min al ĉiuj civitanoj, kiuj subtenis min tiun tutan tempon. Belorusoj! Mi alvokas vin esti raciaj kaj estimi la leĝon. Mi ne volas sangon kaj perforton. Mi petas vin ne kontraŭstari al milico, ne eliri sur placojn por ne endanĝerigi viajn vivojn. Gardu vin kaj viajn proksimulojn.
Svetlana Tiĥanovskaja.

En Jutubo aperis ankaŭ alia ŝia filmeto.

Vi scias, mi opiniis ke tuta tiu ĉi kampanjo forte min hardigis kaj donis al mi tiom da fortoj, ke mi eltenos ĉion, sed evidente mi restis la malforta virino kiu mi estis origine. Mi faris tre pezan por mi decidon. Tiun decidon mi faris tute memstare. Nek amikoj, nek parencoj, nek la stabo, nek [mia edzo] Sergej [Tiĥanovskij] iel ajn simple ne povis influi ĝin. Kaj mi scias, ke multaj min komprenos, multaj min kondamnos, multaj ekmalamegos. Sed vi scias, ne lasu dio esti antaŭ tia elekto, antaŭ kiu estis mi. Do homoj, gardu vin, bonvolu. Neniu vivo kostas tion, kio okazas nun. Mi... Infanoj — tio estas la plej grava, kio estas en nia vivo.
Svetlana Tiĥanovskaja.

La 10-an de aŭgusto ŝi venis al la Centra Elekta Komisiono por prezenti sian plendon pri balotfraŭdoj dum la prezidanta baloto kaj restis tie tri horojn, post kio foriris tra malantaŭa pordo por eviti ĵurnalistojn kaj ĉesis respondi al la vokoj. La anticipaj rezultoj de la voĉdonado estis anoncitaj matene la 9-an de aŭgusto kaj laŭ ili la nuna prezidanto Aleksandro Lukaŝenko ricevis 80,23% dum Svetlana Tiĥanovskaja — 9,9%. Ŝi kontestas tion kaj akuzas la aŭtoritatojn pri totala falsado. Komenciĝis protestoj en Misnko kaj aliaj urboj, kiuj estis severe dispelataj de milico.

Valerij Cepkalo, alia eks-kandidato, subteninta Svetlana Tiĥanovskaja post kiam lia kandidatiĝo estis rifuzita de la elekta komisiono, diris ke la aŭtoritatoj ĉantaĝis ŝin per la sorto de ŝia edzo, opoziciulo kaj populara jutubisto Sergej Tiĥanovskij. Li mem planis kandidatiĝi por la prezidanta baloto kaj veturadis tra Belorusio en granda pantoflo, promesante forpeli la nunan prezidanton, kiun li baptis blato — alude al liaj longaj lipharoj kaj la insekto-maliculo en la populara porinfana poemo "Blatego" de Kornej Ĉukovskij. Sed baldaŭ li estis arestita, akuzita pri ekonomiaj krimoj kaj nun troviĝas en malliberejo. Post lia aresto Svetlana Tiĥanovskaja kandidatiĝis, laŭ ŝiaj vortoj, grandparte por altiri atenton al la situacio de sia edzo.

Ŝia oficiala konfidenculo dum la baloto Olga Kovalkova diris, ke la elmigradon de la politikistino aranĝis la belorusaj aŭtoritatoj kaj ke ŝi foriris kune kun sia stabestro Marija Moroz, detenita pli frue. Valerij Cepkalo forlasis Belorusion la 6-an de aŭgusto, forveturinte al Rusio kun siaj du filoj. Lia edzino Veronika Cepkalo ankaŭ forveturis al Moskvo, kie diris ke ilia familio troviĝas en Rusio kiel ordinaraj vizitantoj, sen statuso de politikaj rifuĝintoj aŭ io simila. Valerij Cepkalo diris ke ne revenos dum en Belorusio regas Aleksandro Lukaŝenko.

Dosiero:Выступление Валерия Цепкало на пикете во время сбора подписей.jpg
Valerij Cepkalo dum la kampanjo. La 30-a de junio 2020.
La popolo eksentis ke oni kraĉis al ĝia vizaĝo, ke esprimon de ĝia volo oni forĵetis, krude dirite, al rubujo, kaj oni nomas ciferojn, kiuj tute neniel ligiĝas al la realo. Se temus pri falsado je 10-20%, do ni ja ŝajne al tio jam alkutimiĝis, sed temas pri la falsado je 70%. Ĉiuj bonege komprenas, ke tiuj ĉi ciferoj estas desegnitaj.
Valerij Cepkalo.

Li deklaris hodiaŭ ke la belorusa opozicio establas la Komitaton de la Nacia Saviĝo kaj proponos al Svetlana Tiĥanovskaja aliĝi al ĝi. La kreata organizaĵo ankoraŭ ne havas strukturon kaj sidejon. Li diris ankaŭ ke la opozicio postulos de la internacia komunumo agnoski Svetlana Tiĥanovskaja kiel prezidanton de Belorusio kaj liberigi ĉiujn politikajn prizonulojn, inkluzive kondamnitajn laŭ falsaj akuzoj pri ekonomiaj krimoj.

Dum la protestoj daŭris kaj la konfrontiĝo kontraŭ milico iĝis pli perforta kaj streĉa. La protestantoj konstruadis barikadojn, OMON detruadis ilin kaj dispeladis la opoziculojn uzante larmogason, batilojn, lumbruajn eksplodaĵojn kaj gumpafaĵojn. Kelkloke ŝoforoj blokis per siaj aŭtoj la vojon al milicanoj, sed la aŭtoritatoj avertis ke tio estas punenda per malliberigo ĝis 10 jaroj kaj atentigis ke kreado de barikadoj kaj aliaj obstakloj estas punenda ekde la 16-jara aĝo. Oni konfirmis ke unu protestanto pereis. Laŭ oficiala versio li volis ĵeti kontraŭ milicanoj iun eksplodaĵon kaj tiu eksplodis en lia mano. La opozicio asertas ke lin trafis lumbrua grenado, eksplodinta ĉe lia brusto. Oni raportas pri strikoj ĉe kelkaj fabrikoj en Minsko, sed ĉiam mankas konfirmoj aŭ aperas informoj, ke striko jam ĉesis. Laŭ aktulalaj informoj la protesantoj estis dispelitaj. Vespere keelkcent homoj venis al la Puŝkin-placo en Minsko por meti florojn ĉe la loko, kie pereis la manifestacianto, sed OMON jam komencis dispeli ilin.

Milico lasis detenitajn rusiajn ĵurnalistojn el Daily Storm kaj RT, sed speciala korespondanto de la opozicia ruslingva retejo Meduza.io Maksim Solopov plu ne respondas al la vokoj. Li estis detenita kaj batita de milico kaj supozeble troviĝas en iu detenjo. Laŭleĝe detenado sen arestordono ne povas daŭri pli ol 72 horojn, el kiuj pasis jam pli ol duono. Ministro pri eksteraj aferoj de Rusio Sergej Lavrov postulis liberigi ĉiujn rusiajn ĵurnalistojn. Liberigon de ĉiuj ĵurnalistoj kaj manifestaciantoj postulis ankaŭ ministro pri eksteraj aferoj de Germanio Heiko Maas. La ministroj faris komunan gazetarkonferencon post intertrakto en Moskvo.

Interreto en Belorusio preskaŭ ne funkcias ekde la 9-a de aŭgusto, inkluzive tiun movtelefonan, sociajn retojn kaj mesaĝilojn. La prezidanto akuzas malicajn eksterlandajn fortojn pri DoS-atakoj kaj intenca malŝaltado de Interreto en la lando, dum fakuloj opinias ke tio apenaŭ eblas de la pure teknika vidpunkto.

Eksteraj ligiloj

Fontoj