Laŭ scienca studaĵo, estas eble ke la kronviruso estis kreita en laboratorio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{sano}} eta|maldekstra Esplorteamo en Aŭstr..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:36, 24 maj. 2020

Dimanĉo, la 24-a de majo 2020


Esplorteamo en Aŭstralio publikigis studaĵon laŭ kio la viruso SARS-CoV-2 estis homfarita en laboratorio per genetika inĝenierado. Oni pensas, ke la nature disvolviĝinte viruso estis arte modifita por plibonigi ĝian kapablon aliĝi al homaj ĉeloj.

La teamon estras Nikolai Petrovsky, profesoro pri medecino ĉe Flinders University. Ties esploro malkonfirmas la teorion, laŭ kiu la viruso, origininte el viandomerkato en Uhano, nature disvastigis sin al homoj. Laŭ Petrovsky, la viruso trafe celas homajn ĉelojn. La studaĵo reliefigas «rimarkindan koincidon aŭ signon de homa interveno».

Tamen la studaĵo estrita de Nikolai Petrovsky ne ankoraŭ estis kontrolita de kolegoj kaj oni ne povas konsideri ĝin kiel konfirmitan sciencan informon. Krome, aliaj pli malnovaj studaĵoj asertas la malon, t.e. ke la kronviruso ne estis homfarita kaj ke ĝi nature disvolviĝis.

Fontoj