Usono akuzis la venezuelan prezidanton Nicolas Maduron pri droga terorismo kaj koruptado: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Darseno (diskuto | kontribuoj)
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:11, 27 mar. 2020

Vendredo, la 27-a de marto 2020


Nicolas Maduro

La Usona Departmento de Justico anoncis ĵaŭdon, la 26-an de marto, akuzojn kontraŭ la venezuela prezidanto Nicolas Maduro kaj altrangaj oficaluloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.

Tiuj akuzoj verŝajne kreskigos la streĉojn inter Usono kaj Venezuelo. Iliaj rilatoj malboniĝis pasintjare kiam la registaro de Donald Trump rekonis la rivalulon de Maduro, Juan Guaidon, kiel provizoran prezidanton kaj poste trudis vastajn ekonomiajn sankciojn celantaj eksigi Maduron.

Per impona akuzoskribo malkaŝita en Novjorko, prokuroroj kulpigis Maduron pri gvidado de droga kartelo per asocio kun du kolombiaj gerilestroj kaj kelkaj altrangaj oficiulaloj de la venezuela registaro, inkluzive de la nuna prezidanto de la nacia asembleo, la eksa direktoro pri militinformado, kaj antaŭa generalo de la venezuela armeo.

Tiuj kvar homoj alfrontas akuzojn pri partoprenado en droga terorisma konspiro, konspiro por venigi kokainon en Usonon kaj du akuzojn rilate armilojn.

En aparta kriminala plendo, oni kulpigis la venezualan ministron pri defendo Vladimir Padrino Lopez pri konspiro por disvastigi kokainon per aviadilo registrita en Usono, kaj la ĉefjuĝiston de la supera kortumo Maikel Jose Moreno Perez, kulpigitan pri monlavado rilate la akcepton de dekmilionoj da dolaroj kiel subaĉeton por korupti dekojn da civilaj kaj kriminalaj procesoj en Venezuelo.

Sume, 15 nunaj kaj antaŭaj venezualaj oficialuloj, aldone al du estroj de la kolombia grupo FARK, estis akuzitaj.

Tiuj gravaj akuzoj estis anoncitaj de la usona Ĝenerala Akuzisto William Barr kaj aliaj altrangaj policaj oficialuloj en virtuala gazetara konferenco.

La ĉitaga anonco celas elradikigi ĝisfundan koruptadon ene de la venezuala registaro — sistemo starigita kaj funkciigata por riĉigi tiujn, kiuj estas je la plej altaj niveloj de la registaro. Usono ne permesos al tiuj ĉi koruptitaj venezuelaj oficialuloj uzi la usonan banksistemon por translokigi siajn kontraŭleĝajn profitojn el Sudameriko, nek antaŭenigi siajn kriminalajn planojn.
William Barr, Ĝenerala Akuzisto de Usono

Per Tvitero, Maduro akuzis Usonon kaj Kolombion pri konspiro kontraŭ Venezuelo.

Fontoj