Grandegaj arbustofajroj ardas apud Sidnejo, Aŭstralio: Malsamoj inter versioj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Darseno (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Dato|{{subst:CURRENTDAY}}|{{subst:CURRENTMONTH}}|{{subst:CURRENTYEAR}}|}} {{oceanio}} eta|maldekstra|Aŭstraliaj fajrobrigadistoj..."
 
Darseno (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 6: Linio 6:
Sidnejo estas kovrita de toksa, fuma nebulo. Oni elsendis avertojn pri sano kaj multaj semajnfinaj sporteventoj estis nuligitaj. Pluraj fajroj kuniĝis por krei "megafajron" norde de la plej granda aŭstralia urbo. La fajra fronto larĝas 60 kilometrojn kaj la oficuloj avertas ke ĝi estas tro granda, ke oni estingu ĝin.

«Ĉiuj iom maltrankviliĝas, ĝi iom tro alproksimiĝas al hejmo. Eĉ por la homoj kiuj laboras ĉi tie, la fajroj estas kvazaŭ ĉe ili pordo», diris Lauren McGowan, kelnerino ĉe drinkejo en la apuda urbo Cessnock.
«Ĉiuj iom maltrankviliĝas, ĝi iom tro alproksimiĝas al hejmo. Eĉ por la homoj kiuj laboras ĉi tie, la fajroj estas kvazaŭ ĉe ilia pordo», diris Lauren McGowan, kelnerino ĉe drinkejo en la apuda urbo Cessnock.

Estas 95 arbusto-fajroj en ŝtato {{w|Novsudkimrio}}, trafita de sekeco. La duono brulas senkontrole. Pli ol 2000 fajrobrigadistoj ĉeestas. Ilia takso estas senpaŭza, sed helpuloj alvenis de eksterlande, inkluzive de {{w|Kanado}}, {{w|Nov-Zelando}} kaj {{w|Usono}}.

Kiel registrite je 14:45, 7 dec. 2019

Sabato, la 7-a de decembro 2019

Aŭstraliaj fajrobrigadistoj

Cent kvardek arbusto-fajroj estas brulantaj tra orienta Aŭstralio. Grandega fajro apud Sidnejo, pli granda ol la urbo mem, verŝajne ardos dum semajnoj antaŭ ol eblos ĝin estingi. La kondiĉoj iom pliboniĝis sabaton, sed la danĝero daŭras.

Sidnejo estas kovrita de toksa, fuma nebulo. Oni elsendis avertojn pri sano kaj multaj semajnfinaj sporteventoj estis nuligitaj. Pluraj fajroj kuniĝis por krei "megafajron" norde de la plej granda aŭstralia urbo. La fajra fronto larĝas 60 kilometrojn kaj la oficuloj avertas ke ĝi estas tro granda, ke oni estingu ĝin.

«Ĉiuj iom maltrankviliĝas, ĝi iom tro alproksimiĝas al hejmo. Eĉ por la homoj kiuj laboras ĉi tie, la fajroj estas kvazaŭ ĉe ilia pordo», diris Lauren McGowan, kelnerino ĉe drinkejo en la apuda urbo Cessnock.

Estas 95 arbusto-fajroj en ŝtato Novsudkimrio, trafita de sekeco. La duono brulas senkontrole. Pli ol 2000 fajrobrigadistoj ĉeestas. Ilia takso estas senpaŭza, sed helpuloj alvenis de eksterlande, inkluzive de Kanado, Nov-Zelando kaj Usono.

Morgan Kehr, altgrada fajrobrigadisto el Edmontono, Kanado, alflugis por aliĝi al siaj aŭstraliaj kolegoj, kiuj dum pasintaj jaroj batalis kontraŭ arbofajroj en Kanado. «Nun estas la unua fojo, kiam ni forestos dum la kristnasko, same kiel ĉiuj tiuj homoj. Kompreneble ne facilas mencii tion, tamen ni ĝojas», diris Kehr. «Ni helpis kvarfoje el la kvin pasintaj jaroj.»

La kondiĉoj en Kvinslando, en la nordo, estas danĝeraj. Partoj de la ŝtato estas kovritaj de fumo kaj dekoj da fajroj ankoraŭ brulegas. La Monda sankvalita indekso, senprofita organizaĵo el Ĉinio kiu mezuras la tutmondan poluadon, atentigis pri malsanaj niveloj de aera poluado en multaj lokoj.

La aŭtoritatuloj diras ke nur grandega pluvo povus estingi kelkajn fajrojn, sed, malbonaŭgure, la veterprognozo temas pri plua varma kaj seka vetero dum la aŭstralia somero.

Fontoj